domingo, 26 de agosto de 2018

OLHAR

Museu de Arte Antiga, Lisboa
Foto PSV - 08/2018

conheceste um  semelhante
formou-se uma imagem
nada mais enganador
já não há imagem
tampouco o  conheceste
resta o olhar
o insistente olhar

serve para o pôr-do-sol


RIGARDO

vi konis  similulon
formiĝis imago
nenio pli trompa
jam ne estas imago
kaj vi ne konis lin
restas la rigardo
la insistema rigardo

taŭgas por la sunsubiro

Mi estas la suno

PSV - 08/2018

Mi estas la suno,
la suno sub la masko,
la ruĝa suno,
kiu glutos la ombrojn.  

Estas mi, 
kiu ŝvitigos vin
en paraliza timo
kontraŭ io,
kion vi ne konas.

Estas mi,
kiu fuĝigos vin
sub la teron,
sub la maron,
en la vana espero,
ke vi eskapos la brulon.

Sed vi ne eskapos,
ĉar mi loĝas en viaj vejnoj,
mistera, terura, minaca.
La ruĝa suno,
kiu glutos la ombrojn.
Baldur Ragnarsson,
(El “Ŝtupoj sen nomo”)


Eu sou o sol,
o sol sob a máscara,
o rubro sol
que há de engolir as sombras.

Sou eu
que te farei suar
de pavor
diante de algo
que não conheces.


Sou eu
que o farei fugir
para debaixo da terra,
para debaixo do mar,
na inútil esperança
de escapar do incêndio.

Mas tu não escaparás,
pois habito tuas veias,
misterioso, terrível, ameaçador.
O rubro sol
que há de engolir as sombras.

Baldur Ragnarsson
(Do livro “Ŝtupoj sen nomo”,
 original em Esperanto)

domingo, 19 de agosto de 2018

POBRES CRIANÇAS

PSV - 08/2018

É preciso insistir, pois a notícia, divulgada há poucos dias, não repercutiu.
A UNICEF, fundo das Nações Unidas para a Infância, informa: 
Em cada dez crianças e adolescentes brasileiros (indivíduos abaixo dos 18 anos de idade), seis vivem em estado de pobreza severa. São membros de famílias com renda mensal abaixo de 340 reais (85 dolares, aproximadamente). No campo, a renda familiar é ainda menor. Isso afeta direitos básicos: saneamento, educação e água limpa, em ordem de gravidade. São mais de 30 milhões de jovens praticamente privados de futuro.
A UNICEF usou no estudo dados fornecidos pelo governo brasileiro.
Ninguém fala nada, ninguém faz nada.
É de estarrecer.

POVRAJ JUNULOJ

Estas necese insisti, ĉar la informon, prezentitan antaŭ kelkaj tagoj, oni malmulte komentis.
UNICEF, fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj, informis:
El ĉiu grupo de po dek infanoj kaj adoleskantoj, en Brazilo (individuoj sub la aĝo de 18 jaroj), po ses vivas en stato de severa malriĉeco. Ili estas anoj de familioj kun monata mongajno sub 340 realoj (proksimume 85 dolaroj). En kamparo, la familia mongajno estas eĉ pli malgranda. Tio negative influas fundamentajn rajtojn: medihigienon, edukadon kaj puran akvon, laŭ ordo de gradeco. Ili estas pli ol 30 milionoj da junuloj praktike sen estonteco.
UNICEF uzis por tiu studo datumojn donitajn de la brazila registaro.
Neniu parolas ion ajn, neniu faras ion ajn.
Tio frape konsternas.