terça-feira, 21 de abril de 2020

Aleivosia

Foto PSV - abril 2020


sou acometido pela palavra aleivosia
me enreda
ensombra
submerge em pântano
de leite azedo negro pegajoso
não há chão sob o pântano da aleivosia
não há ruídos
vão seria  debater-se nele
pedir socorro ou consolo
seu amplexo é imemorial
a palavra soa ao longe em ecos surdos
em fina teia de tênue solidão
aleivosia é cúpula rígida à revelia de céu
não permite divisar estrelas
aurora crepúsculo tempo
traí ou fui traído?


perfido

min kaptas la vorto perfido
min enretigas
min ombras
min mergas en marĉon
el acida lakto nigra ŝlima
ne troviĝas grundo sub la marĉo de perfido
ne troviĝas bruoj
vane estus en ĝi dismovi sin
peti helpon aŭ konsolon
ĝia brakumo estas sentempa
parolo fore sonas per surdaj eĥoj
en fajna teksaĵo de subtila soleco
perfido estas rigida kupolo spitanta ĉielon
ĝi ne permesas, ke oni vidu stelojn
aŭroron krepuskon tempon
ĉu mi perfidis aŭ estis perfidita?

Aninha e suas pedras

Cora Coralina (1889-1985)

Não te deixes destruir…
Ajuntando novas pedras
e construindo novos poemas.
Recria tua vida, sempre, sempre.
Remove pedras e planta roseiras e faz doces. Recomeça.
Faz de tua vida mesquinha
um poema.
E viverás no coração dos jovens
e na memória das gerações que hão de vir.
Esta fonte é para uso de todos os sedentos.
Toma a tua parte.
Vem a estas páginas
e não entraves seu uso
aos que têm sede.

  


Anjo kaj ŝiaj ŝtonoj



Ne detruiĝu...
Kunigu novajn ŝtonojn
kaj konstruu novajn poemojn.
Rekreu vian vivon ĉiam, ĉiam.
Formovu ŝ tonojn kaj plantu rozujojn, kaj faru dolĉaĵojn. Rekomencu.
Faru el via vivo banala
poemon.
Kaj vi vivos en la koro de junuloj
kaj en la memoro de venontaj generacioj.
Ĉi tiu fonto taŭgas por uzado de ĉiuj soifantoj.
Prenu vian parton.
Venu al ĉi tiuj paĝoj
kaj ne baru ĝian uzon
al tiuj, kiuj soifas.

Cora Coralina naskiĝis en la brazila ŝtato Goiás.
Ŝi estis simpla virino, kiu kuiris kaj vendis dolĉaĵojn.
Ŝiaj verkoj estis unuafoje publikigitaj kiam ŝi estis jam 76-jara.
Oni konsideras ŝin unu el niaj grandaj Poetoj.

 https://www.youtube.com/watch?v=uIKeunfUMBA

sábado, 11 de abril de 2020

TRÊS MICROCONTOS DE RUA

Foto PSV - 2020

ESTRANHEZA

Ele já não viajava. Entanto, estranhamente, os ônibus continuavam a passar, como se nada tivesse acontecido.




POR QUE?

A cada carro que passa, o cão corre e ladra.

Um dia, perguntei:

- Por que isso?

Ele me olhou, admirado.




TÉDIO

Quando os carros escasseiam, cresce um mato miúdo entre os paralelepípedos da rua. É uma espécie de tédio.






TRI MIKRORAKONTOJ PRI STRATO




STRANGE

Li jam ne vojaĝis. Tamen, strange, omnibusoj plu preterpasadis, kvazaŭ nenio okazis.




KIAL?

Post ĉiu preterpasanta aŭto, la hundo kuras kaj bojas.

Unu tagon, mi demandis:

- Kial?

Ĝi mire rigardis min.




ENUO

Kiam maloftas aŭtoj, kreskas etaj herbaĉoj inter la strataj pavimŝtonoj. Ĝi estas speco de enuo.

Vive a árvore, modesta

 Foto PSV - abril 2020


 
      Vive a árvore, modesta,
      sob o imenso firmamento
      de luz, de brilho, de festa.
      A vida dela - um momento.

      Staras la arbo modesta
      sub senfina firmamento
      hela, kaj brila, kaj festa.
      Arba vivo - nur momento.

sexta-feira, 10 de abril de 2020

A VISITA

Foto PSV: "Vidraça"


 


Ouvia distraída uma antiga canção, no rádio. Bateram à porta, foi atender, era a velha conhecida que havia muito não a visitava: Melancolia. Sorriso discreto, voz baixa, gestos contidos, ela se sentou no sofá da sala, olhou pela janela e nada perguntou. Apenas ouviu.
A anfitriã, depois de servir uma xícara de chá de jasmin, lembrou o velho tempo dos passeios à beira do mar; as brincadeiras infantis; as matinês no cinema; os amigos que se reuniam para contar casos; os devaneios ingênuos; o colo da avó; a lareira, quando eram ainda rigorosos os invernos; o primeiro choro sentido do primeiro filho; uma certa mangueira que havia no quintal; uma gaiola, habitada longamente por um triste curió...
Depois, folhearam juntas, hóspede e hospedeira, um velho álbum de retratos amarelados.
O sol principiou a declinar, lá fora. Melancolia ponderou docemente:
- Devo ir. Finda a tarde.
Despediram-se com delicadeza.

LA VIZITO

Ŝi distre aŭskultis antikvan kanzonon, per la radio. Iu frapis la pordon, ŝi malfermis, tio estis malnova konatino, kiu de longa tempo ne vizitis ŝin: Melankolio. Diskreta rideto, mallaŭta voĉo, malmultaj gestoj, ŝi sidiĝis sur la sofo en la vizitĉambro, rigardis tra la fenestro kaj nenion demandis. Nur aŭskultis.
La gastigantino proponis tason da jasmena teo, kaj rememoris la tempon de promenoj ĉe la marbordo; la infanajn ludojn; la matenajn vizitojn al kinejo; la amikojn, kiuj kunsidis por rakonti kuriozajn travivaĵojn; la naivajn revojn; la sidadon sur la genuoj de la avino; la kamenan fajron, kiam ankoraŭ estis rigoraj vintroj; la unuan sentoplenan ploron de la unua ido; certan mangarbon, kiu staris en la korto; kaĝon, kie longe loĝis malĝoja kantbirdo...
Poste ili ambaŭ, gastigantino kaj gastino, foliumis malnovan albumon de flaviĝintaj fotoj.
La suno komencis sian malsupreniron, ekstere. Melankolio dolĉe konsideris:
- Mi devas foriri. La vespero alvenas.
Ili adiaŭis delikate.