segunda-feira, 23 de setembro de 2013

ROMANCE CONJUGAL



Desde a primeira noite, duas grandes almofadas de seda serviam de travesseiros de luxo, na cama do casal. Atritadas, provocavam um ruído mágico.
Dentro de alguns anos, estavam enxovalhadas. Foram trocadas por travesseiros anatômicos feitos de material da NASA. Para durar o resto da vida.
Passaram-se mais alguns anos. Certa noite, após uma discussão banal, surgiu entre os travesseiros da NASA uma almofada de plástico, oriunda do sofá da sala. Ali ficou, pelo resto da vida.

Epílogo
O motivo da discussão caiu logo no esquecimento.


GEEDZA ROMANO

Ekde la unua nokto, du grandaj silkaj kusenoj kuŝis kiel luksaj kapkusenoj sur la geedza lito. Kiam ili interfrotiĝis, magian brueton ili kaŭzis.
Post kelkaj jaroj, ili estis jam ĉifitaj. Oni anstataŭigis ilin per anatomikonformaj kapkusenoj faritaj el materialo uzata de NASA. Por daŭri la tutan vivon.
Pasis kelkaj pliaj jaroj. Unu vesperon, post banala kverelo, aperis inter la NASA-kapkusenoj iu plasta kuseno, kiu devenis de sur la sofo en la vizitĉambro. Ĉi tie ĝi restis la tutan vivon.

Epilogo

La kaŭzo de la kverelo baldaŭ falis en forgeson.

sábado, 21 de setembro de 2013

INOCÊNCIA



- Você parece meio triste, hoje.
- Cansada...
- Vá pra casa, abra um vinho, ouça música.
- Não tenho costume.
- Leve este. A “Appassionatta”, de Beethoven. Para ouvir de olhos fechados.
- Cantora italiana?


NAIVECO

- Vi aspektas iom malgaja, hodiaŭ.
- Laca...
- Iru hejmen, malfermu vinbotelon, aŭskultu muzikon.
- Mi ne kutimas.
- Kunportu ĉi tiun. “Appassionatta”, de Beethoven. Oni aŭskultu kun okuloj fermitaj.

- Ĉu ítala kantistino?

quarta-feira, 18 de setembro de 2013

SEDUÇÃO




Fazia muito tempo que não se viam. Encontraram-se na rua.
- Quanto tempo!
- Saudade!
- Namorando?
- Assim, assim...
Na verdade, o namoro ia mal. De morno a frio.
Despediram-se, sem assunto.
- Me manda um e-mail.
No dia seguinte, logo cedo, ela encontrou um embrulho de pão quentinho, amarrado à grade do portão.


DELOGADO

De longa tempo ili ne vidis unu la alian. Ili renkontiĝis surstrate.
- De kiom da tempo!
- Mi sopiris!
- Ĉu vi havas amindumanton?
- Iele, trapele...
Fakte, ŝiaj amrilatoj misfluis. Malvarme, preskaŭ glacie.
Ili adiaŭis, sen multo por interparoli.
- Sendu al mi retmesaĝon.

Je la sekva tago, frumatene, ŝi trovis pakaĵon kun varma, freŝa pano, ligita al la krado de la enirpordeto.

segunda-feira, 16 de setembro de 2013

VERGONHA



No dia seguinte ele já podia viajar no metrô sem pagar.
Ficou com vergonha. Comprou bilhete e passou na catraca.
Na volta, constrangido,  mostrou a identidade ao funcionário, que nem olhou direito e liberou a catraca.
Três dias depois, a vergonha tinha sumido.
Foi quando ele se perguntou: era vergonha de viajar de graça ou vergonha de envelhecer?

HONTO

La sekvan tagon li jam rajtis veturi per metroo senpage.
Li hontis. Li aĉetis bileton kaj trairis la kontrolradon.
Revenante, malkomforte, li montris sian identigan dokumenton al la oficisto, kiu apenaŭ rigardis kaj liberigis la kontrolradon.
Post tri tagoj, la honto malaperis.

Tiam li sin demandis: ĉu li hontas veturi senpage aŭ li hontas maljuniĝi?