terça-feira, 27 de fevereiro de 2018

ALUCINAÇÃO

P.S.V. - FEV. 2018


Mais um horroroso massacre em escola americana. O presidente se solidariza. Um grupo vai conversar com ele, mas ninguém propõe limites à venda de armas. Em vez disso, surge a proposta de que se deem armas aos professores, para que defendam os alunos. Parece piada, mas a proposta é levada a sério. Os professores não se manifestam, as escolas não se manifestam. Parece que estão todos alucinados.
Que tal armar também os faxineiros, os porteiros, os diretores, os motoristas dos ônibus que levam os alunos? Que tal armar os próprios alunos, os pais dos alunos, as mães dos alunos?
Que tal construir bunkers em todas as escolas? Que tal incluir coletes à prova de balas nos uniformes escolares? E capacetes? E trincheiras?
Que tal armar os pássaros e borboletas que pousam nos jardins das escolas?


HALUCINO

Unu plia terura masakro en usona lernejo. La prezidento esprimas solidarecon. Grupo da homoj kunsidas kun li por interparolo, sed neniu proponas limojn al la vendado de armiloj. Anstataŭe, ekaperas proponho, ke oni donu armilojn al la instruistoj, por ke ili defendu la lernantojn. Tio ŝajnas ŝerco, sed la proponho estas serioze konsiderata. La instruistoj ne manifestiĝas, lernejoj ne manifestiĝas. Ŝajnas, ke ĉiuj estas halucinaj.
Kaj se oni krome donus armilojn ankaŭ al la purigistoj, al la direktoroj, al la ŝoforoj, kiuj kondukas la lernantojn? Kaj se oni krome donus armilojn al la lernantoj mem, al la patroj de la lernantoj, al la patrinoj de la lernantoj?
Kaj se oni krome konstruigus bunkrojn en ĉiuj lernejoj? Kaj se oni krome inkludus veŝtojn kontraŭ pafoj kiel parton de lernejaj uniformoj?  Kaj ferkaskojn? Kaj tranĉeojn?
Kaj se krome oni donus armilojn al la birdoj kaj papilioj, kiuj sidas en la lernejaj ĝardenoj?

TEMPO


Foto P.S.V. fev. 2018


O araçá amadurece
a seu tempo, todo ano.
O tempo nunca se esquece:
finda a  cena, desce o pano.

Viva a vida, portanto,
quem a tiver pela frente,
a vida toda é um canto
de refrão inconsequente.

E bem feliz é aquele
que do tempo toma posse,
e diz, a si e a ele,
que colheu um fruto doce.


TEMPO

Maturiĝas akurate
fruktetoj, siasezone.
Tempo pasas senkompate
por ĉiu homo, persone.

Vivu la vivon, vivanto,
la mond´ ne estas edeno:
la tuta viv´ estas kanto
kun ordinara refreno.

Feliĉa estas persono,
kiu pri temp´ sin edukas
kaj en la fina sezono
vere dolĉan frukton plukas.

OS ANTIGOS INGLESES ERAM PRETOS DE OLHOS AZUIS




Eu lembro. Na escola, ensinavam: ”Há quatro raças: branca, negra, amarela e vermelha”. Eu achava aquilo colorido demais, mas criança não dava palpite.
Passou o tempo e a biologia se encarregou de desmanchar essa bobagem. O conceito de raça já não se sustenta, há muito. Mas o racismo persiste e até tem aumentado, mundo afora. Não dá para entender.
Recentemente, o Museu de História Natural, na Inglaterra, aplicou mais um golpe nesse anacronismo. Os cientistas descobriram que os ingleses, há 10000 anos, eram pretos de olhos azuis. A pesquisa genética foi feita na famosa ossada descoberta numa caverna, em 1903, o chamado “Homem de Cheddar”. Dois artistas esculpiram-lhe a cabeça, seguindo as indicações dos geneticistas. Antes, pensava-se que teria a tez clara; estavam enganados.  Era o caso de se perguntar o significado dessa descoberta aos racistas que se denominam “supremacistas brancos”.
A Associação Universal de Esperanto publicou (1999) um interessante livrinho didático com o título “Papai, o que é racismo?”. Contém o diálogo de um pai com sua filha, a respeito do assunto. Vale a pena conversar com as crianças sobre isso.



NIGRAJ, BLUOKULAJ PRABRITOJ


            Mi bone memoras, ke kiam mi estis infano, en la elementa lernejo, oni firme instruadis pri rasoj. Kaj ni, infanoj, englutis tiujn informojn tute senpense: “Ekzistas en la mondo kvar rasoj: la blanka, la nigra, la flava, la ruĝa”. Efektive, mi ĉiam miris, ke oni atribuas tiajn vivecajn kolorojn al homoj, inter kiuj la ekstera aspekto estas tiom varia, individue. Sed al infanoj oni ne permesis kontesti la instruojn...
            Pasis jardekoj, kaj tiu koncepto radikale ŝanĝiĝis. Nuntempe, biologio jam ne rekonas la ideon pri raso, ĝi jam ne faras sencon, sub la lumo de eltrovoj de genetikistoj. Kaj tamen, plej mirinde!, “rasismo” ankoraŭ ekzistas en la mondo – kaj onidire eĉ kreskas, ĝenerale. Nekompreneble!
            Lastatempa publikigo en la kampo de pura scienco denove batis tiun anakronismon. Sciencistoj el la Muzeo de Naturhistorio, en Britujo, eltrovis, ke antaŭ 10000 jaroj britoj havis malhelbrunan (aŭ nigran) haŭton kaj harojn, kaj bluajn okulojn.  Tion ili konkludis per detalaj genetikaj analizoj de la tiel nomata “homo de Cheddar”. Ĉi tiu estas la plej antikva homa ostaro en Anglujo, kvankam oni kalkulas, de Homo sapiens alvenis en tiu regiono 30000 jarojn antaŭe. Surbaze de tiu genetika studo, du artistoj kreis skulptaĵon montrantan la supozeblan kapon de tiu prahomo. Tiu ostaro estis trovita en la jaro 1903, en kaverno. Antaŭe, la esploristoj klopodis rekonstrui la korpon surbaze nur de la formo de la kranio, kaj ili kovris la tuton per blanka haŭto. Neĝuste!
            La instruo estas klara. La leĝoj de evoluado estas pli kompleksaj ol tion supozas la adeptoj de rasismo. Necesas akcepti la ideon, ke ni ĉiuj estas nur “homoj kun homoj”.
            Interesa kontribuo al tiu temo estas la libreto “Paĉjo, kio estas rasismo?”, publikigita de Universala Esperanto-Asocio, en 1999. En ĝi, patro dialogas kun sia filino pri tiu danĝera misideo. Malgraŭ la tuta progreso de scienco, tamen ankoraŭ indas klarigi la aferon, precipe al infanoj, por ke ĝi definitive malaperu.

(Artikolo  auskultebla  per 
esperantaretradio.blogspot.com.br )

domingo, 18 de fevereiro de 2018

BICHO EM HOSPITAL DE GENTE

Dóris, foto P.S.V. 2016

Na primeira semana deste fevereiro, aprovou-se uma lei municipal, em São Paulo, segundo a qual fica permitida a visita de animais de estimação a pacientes internados em hospitais da cidade. A proposta foi do vereador Rinaldi Digilio, e não é propriamente uma novidade. Já faz tempo que se publicam estudos a mostrar que a convivência de animais com pacientes é positiva para o tratamento. Em vários países ela já funciona.
Há regras: o médico responsável deve autorizar a visita; o animal deve estar limpo e vacinado; o veterinário deve atestar a sanidade do bicho e este deve ser  levado com guia e coleira (ou focinheira, quando necessário); a comissão de infectologia do hospital deve autorizar a visita; cada hospital pode acrescentar normas e procedimentos, de acordo com as condições locais.
Disse o vereador que a convivência com o animal faz bem ao paciente e a toda a equipe. Faltou dizer que faz bem também ao bicho.


BESTO EN HOSPITALO POR HOMOJ

En la unua semajno de ĉi tiu februaro, aprobiĝis municipa leĝo, en San-Paŭlo, laŭ kiu estas permesata vizito de dorlotbestoj al pacientoj enhospitaligitaj en tiu urbo. La proponon faris la urbkonsilanto Rinaldi Digilio, kaj ĝi ne estas propradire novaĵo. Jam de iom da tempo oni publikigas studojn, kiuj montras, ke kunvidado inter bestoj kaj pacientoj estas pozitiva por la flegado. En pluraj landoj ĝi jam funkcias.
Ekzistas reguloj: la respondeca kuracisto devas permesi la viziton; la besto devas esti purigita kaj vakcinita; bestkuracisto devas atesti la sanstaton de la besto kaj ĉi tiun oni devas porti per rimeno kaj ĉirkaŭkolo (aŭ buŝumo, kiam necese); la kontrolgrupo pri infektologio en la hospitalo devas permesi la viziton; ĉiu hospitalo rajtas aldoni normojn kaj procedurojn, laŭ lokaj situacioj.
La urbkonsilanto diris, ke kunvivado kun besto bonfaras al pacientoj kaj al la tuta fleganta skipo. Mankis diri, ke ĝi bonfaras ankaŭ al la besto.