sexta-feira, 29 de julho de 2022

a inquisição e o queijo

 


Minha amiga Lourdes Camelo me presenteou com um livro curiosíssimo, publicado pela primeira vez em 1976 : “O queijo e os vermes”, de André Ginzburg (Companhia de Bolso, 13ª reimpressão). O tema é a exaustiva pesquisa sobre o processo inquisitorial do herege Menocchio, moleiro de Friuli, na Itália do século 16.

A mim sempre pareceu misteriosa a Santa Inquisição. Nunca compreendi bem o fundamento histórico e doutrinário da Igreja durante aquele sombrio período. Este livro me clareou um pouco a ignorância. Não havia doutrina, havia puro e simples obscurantismo. Importava apenas perseguir e punir, com base em teologia impenetrável. E o mais curioso: também os hereges flutuavam em delírios especulativos sobre Deus e as divindades.

Apenas um exemplo das ideias de Menocchio: “(...) tudo era um caos, isto é, terra, ar, água e fogo juntos, e de todo aquele volume em movimento se formou uma massa, do mesmo modo como o queijo é feito de leite, e do qual surgem os vermes, e esses foram os anjos. (...) e entre todos aqueles anjos estava Deus.”   

Aprendi que os interrogatórios inquisitoriais eram apenas trocas de insensatez religiosa. Aliás, não se tratava de religião, mas de grosseiro jogo de poder político.

O ponto mais interessante do livro é a busca incansável das fontes em que Menocchio possa ter buscado suas ideias hereges. Segundo Ginzburg, foi uma mistura de cultura oral e escrita, uma vez que o moleiro – fato decisivo e raro, na época – sabia ler e escrever.  E do modo todo particular como ele lia. O historiador busca nos livros da época os indícios de onde ele pode ter encontrado o fermento para suas ideias transviadas. Estimulado pelos livros, tentava pensar por conta própria, numa busca labiríntica. Eis o grande pecado mortal: tentar pensar por si mesmo.

Ginzburg ressalta que o fenômeno só ocorreu em decorrência da maior de todas as invenções: a imprensa, que colocou livros na mão de um moleiro de alma simples.

Acabou queimado, claro.

 

la inkvizicio kaj la fromaĝo

 

Mia amikino Lourdes Camelo donacis al mi tre kuriozan libron, publkikigitan unuafoje en la jaro 1976: “La fromaĝo kaj la vermoj”, de André Ginzburg (Eldonejo Companhia de Bolso, 13-a represo). La temo estas la senlaca esplorado pri inkvizicia procezo pri la herezulo Menocchio, muelisto en Friuli, en ltalujo, en la 16-a jarcento.
Al mi ĉiam aspektis mistera la Sankta Inkvizicio. Mi neniam bone komprenis la historian kaj doktrinan fundamenton de la Eklezio dum tiu ombra tempo. Ĉi tiu libro iom klarigis mian nescion.  Ne troviĝis doktrino, sed simpla obskuro.  Gravis nur persekuti kaj puni, surbaze de nepenetrebla teologio. Kaj plej kurioze: ankaŭ la herezuloj ŝvebadis en spekulativaj deliroj pri Dio kaj diaĵoj:

Jen unu sola ekzemplo pri la ideoj de Menocchio: “(...) ĉio estis ĥaoso, tio estas, tero, aero, akvo kaj fajro kunaj, kaj el tiu tuta amaso moviĝanta formiĝis maso, same kiel fromaĝo estas farita el lakto, kaj el ĝi ekestas vermoj, kaj tiuj estis la anĝeloj. (...) kaj inter ĉiuj tiuj anĝeloj estis Dio.”

Mi lernis, ke la inkviziciaj demandadoj estis nur interŝanĝo de religia sensencaĵo. Cetere, ne temis pri religio, sed pri kruda ludo de politika potenco. La plej interesa punkto en la libro estas la senlaca serĉado pri la fontoj, kie Menocchio eble trovis siajn herezajn ideojn. Laŭ Ginzburg, tio estis miksaĵo de parola kaj skriba kulturoj, ĉar la muelisto — fakto decida kaj tiutempe malofta  — scipovis legi kaj skribi. Kaj pri la tute aparta maniero, kiel li legis. La historiisto serĉis en la tiutempaj libroj indikojn pri tio, kie li eble trovis la fermenton por siaj devojiĝintaj ideoj. Stimulite de la libroj, li klopodis pensi per si mem, en labirinta irado. Jen la granda mortiga peko: klopodi pensi per si mem.

Ginzburg substrekas, ke tiu fenomeno okazis nur pro la plej granda el ĉiuj inventaĵoj: la presarto, kiu metis librojn en la manojn de simplanima muelisto.

Kompreneble, li estis bruligita.

segunda-feira, 18 de julho de 2022

sabedoria

 

 
PSV - jul 2022
 
 
 

Floriu de novo o velho abacateiro.

Há décadas, a cada inverno, ele se veste de dourado sob o céu azul e seco de julho. Milhares de florezinhas amarelas formam uma grande coroa de ouro sobre a folhagem espessa. Espetáculo silencioso e exuberante, que antecede a longa e generosa entrega dos frutos amanteigados.

Com seu tronco espesso e enrugado, o velho abacateiro nada exige. Não espera sequer o nosso olhar de admiração e enlevo. Apenas floriu, mais um ano; apenas frutificará com abundância, mais uma estação.  Pontual e exato. Sereno e altaneiro. Imperturbável.

A cada floração, acode-me pensar em quem o plantou. Alguém que o regou e dele cuidou, durante sua vegetal infância. Não tenho dessa pessoa a menor informação, mas nutro pelo desconhecido a mais profunda gratidão. Também ele deu ao mundo um tesouro, sem nada pedir em troca. 

E ele seguiu o exemplo de seu anônimo pai plantador.

Como é sábio o velho abacateiro!

 

 

saĝeco

 

Denove ekfloris la maljuna avokadarbo.

De jardekoj, ĉiun vintron, ĝi sin vestas per ora koloro sub la blua, seka, julia ĉielo.

Miloj da flavaj floretoj formas grandan oran kronon sur la densa foliaro. Silenta, grandioza spektaklo, kiu antaŭas la longan, grandaniman transdonadon de la buterecaj fruktoj.

Kun sia dika, sulkita trunko, la maljuna avokadarbo nenion postulas. Ĝi ne esperas eĉ nian rigardon de admiro kaj emocio. Ĝi nur ekfloris, unu plian jaron; nur fruktdonos abunde, unu plian sezonon. Akurata kaj preciza. Serena kaj fiera. Neskuebla.

Je ĉiu nova florado, venas al mi la penso pri la homo, kiu ĝin plantis. Kiu ĝin akvumis kaj prizorgis, dum ĝia vegetala infanaĝo. Mi ne havas pri tiu homo eĉ plej etan informon, sed mi nutras pri la nekonato plej profundan dankemon. Ankaŭ li donis al la mondo trezoron, kaj nenion petis redone.

Kaj ĝi sekvis la ekzemplon de sia anonima plantisto-patro.

Kiel saĝa estas la maljuna avokadarbo!


segunda-feira, 11 de julho de 2022

cidades mortas renascem

 

 
PSV jul 2022
 

Elas já foram chamadas “cidades mortas”. Silveiras, Areias, São José do Barreiro, Bananal e outras conheceram o fausto e o poder, no final do império;  o ostracismo e a decadência, nas décadas seguintes. Com a mudança das rotas e do jogo econômico, ficaram esquecidas, no “fundo do Vale do Paraíba”. A melancolia tomou conta daquele belo pedaço de Brasil, cheio de história.

Monteiro Lobato morou e trabalhou naquela região, no início do século 20, e descreveu com força trágica as cidades mortas. Enganou-se. Não estavam mortas, estavam adormecidas. Um século depois, estão a renascer, agora revitalizadas por nova riqueza – a de sua cultura e de um povo obstinado que sobreviveu e se multiplicou.

Estive em Areias, no último fim de semana, e pude ver. A cidade está bonita, refeita, bem cuidada e cheia de gente inteligente e sensível. Ouvi palestras e debates sobre o valor histórico daquela região, que o Brasil tem obrigação de preservar e ampliar. Vi gente sábia e bem articulada a falar de arte, de solidariedade, de literatura, de cultura. Fiquei encantado com a Casa de Cultura da cidade, onde ocorreu o evento. Não vi político fazendo campanha eleitoral, mas vi professores e artistas falando da educação, de sua nova visão histórica sobre o renascimento de sua cidade. 

 

 


 PSV jul 2022

Na vizinha São José do Barreiro, era festa. Entre as delícias, bolo de pinhão e uma pequena orquestra de viola caipira, a tocar na praça. Gente do povo, guardando suas tradições.

As cidades mortas estão renascendo. Convém conferir.

 

 

MORTINTAJ URBOJ RENASKIĜAS

 

Oni jam nomis ilin “mortintaj urboj”. Silveiras, Areias, São José do Barreiro, Bananal kaj aliaj urboj, en la ŝtato San-Paŭlo, iam konis riĉecon kaj povon, dum la fino de la brazila imperio; ostracismon kaj dekadencon, dum la sekvintaj jardekoj. Pro la ŝanĝoj en la vojoj kaj ekonomiaj fortoj, ili estis forgesitaj en la “fundo de la Paraíba-Valo”. Melankolio kaptis tiun belan pecon de Brazilo, plenan de historio.

Monteiro Lobato* loĝis kaj laboris en tiu regiono, en la komenco de la 20-a jarcento, kaj priskribis kun tragika forto la mortintajn urbojn. Li eraris. Ili ne estis mortintaj, sed endormiĝintaj. Post unu jarcento, jen ili renaskiĝas, nun revivigataj per novaj riĉaĵoj — sia kulturo kaj ia obstina popolo, kiu postvivis kaj multobliĝis.

Mi vizitis la urbon Areias, dum la  ĵus pasinta semajnfino. La urbo estas bela, reformita, bone zorgata kaj plena de inteligentaj kaj sentemaj homoj. Mi aŭdis prelegojn kaj diskutojn pri la historia valoro de tiu regiono, kiun Brazilo devas konservi kaj plivastigi. Mi vidis saĝajn, lertajn homojn parolantajn pri arto, solidareco, literaturo, kulturo. Mi estis ravita de la Domo de Kulturo de tiu urbo, kie okazis la evento. Mi ne vidis politikistojn farantajn paroladojn kun balota intereso, sed mi vidis instruistojn kaj artistojn, kiuj parolis pri edukado, pri sia nova vidpunkto pri la historio kaj pri la renaskiĝo de sia urbo.
En la najbara urbo São José do Barreiro, okazis festo. Inter la bongustaĵoj, kuko el pinfruktoj kaj eta orkestro de kamparanaj gitaroj, kiu ludis en la centra placo. Popolanoj, gardantaj siajn tradiciojn.
La mortintaj urboj renaskiĝas. Indas interesiĝi.

 

*Monteiro Lobato (1882-1948): fama brazila verkisto, 

kiu naskiĝis en la ŝtato San-Paŭlo.