quarta-feira, 15 de agosto de 2012

PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA

La Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio estas gravega iniciato, kiu bone funkcias por stimuli homojn verki kaj richigi la literaturon en Esperanto. Multaj novaj talentoj jam komencis per tio.
Tamen, estas tre malfacile legi la premiitajn verkojn, sekve la stimulo parte perdighas. UEA publikigas ilin nur longan tempon post la kongreso, kaj nur en Beletra Almanako. Do, nur abonantoj atingas ilin.
Kial UEA ne publikigas chiujn premiitajn verkojn per sia retejo? Tiel, vasta publiko povus ghui la artajhojn, kaj neniu premio estus pli shatata de la aütoroj!
Jen filmeto, per kiu mi komentas la konkurson de 2012 kaj proponas retan publikigon.
Se vi konsentas, bv. lasi favoran komenton!

http://www.ipernity.com/doc/psviana/13212569/

terça-feira, 14 de agosto de 2012

JABUTICABAS NO PÉ



os mil olhos negros da jabuticabeira
sedutores
são macias pérolas negras
a rebentar de suco
e de lisas sementes
prescindem de galhos
nascem impacientes do tronco
ansiosos por conhecer pássaros
e ávidas bocas
sedentos de vida
redondos de prazer

mil nigraj okuloj de jhabutikabujo
sorchemaj
estas moletaj nigraj perloj
krevantaj pro suko
kaj pro glataj semoj
ili ne bezonas branchojn
ili naskighas malpacience el trunko
por tuj koni birdojn
kaj avidajn bushojn
ili soifas vivon
rondaj pro plezuro

CRIATURA DOURADA



seu nome é Criatura Dourada
por trás da grade branca, refulge uma vez por ano
esplêndida gema
fugaz floração
veios de nobre metal em pleno ar
rápido cai e se desfaz o ouro precioso
mas permanece no azul da memória
para sempre para sempre para todo o sempre
o tesouro escondido atrás da grade

ghia nomo estas Ora Kreitajho
malantaü blanka barilo, ghi ekbrilas unufoje jare
majesta gemo
efemera floraro
vejno el nobla metalo en plena aero
rapide falas kaj malfarighas la senkompara oro
sed restas en la bluo de memoro
por chiam por chiam por la tuta chiamo
la kashita trezoro malantaü la barilo

... VÓS QUE ENTRAIS...


O jovem médico chegou ao hospital para seu primeiro plantão na UTI.
O velho médico estava saindo e lhe desejou boa sorte.
Mas para si mesmo, sussurrou: "Deixai aqui toda esperança, vós que entrais."


La juna kuracisto alvenis en la hospitalo por sia unua dejhoro en la sekcio por grave malsanaj homoj.
La maljuna kuracisto eliris kaj deziris al li bonan sorton.
Sed al si mem li murmuris: "Lasu ekstere chian esperon, vi, kiu envenas."

domingo, 5 de agosto de 2012

CARAVAGGIO NO BRASIL


CARAVAGGIO EN BRAZILO


Michelangelo Merisi (Caravaggio), unuafoje vizitis Brazilon.
En chi tiu aúgusto 2012 mi venis al MASP por persone rigardi lin.
La ekzpozicio estas negranda, sed tre bela kaj bone aranghita.
Vidinte ghin oni iom ekkonas tiun mirindan artiston, kiu estis kverelema, impulsighema, aventurema. Li mortis tre juna, post kiam li forkuris pro murdo.
La kapo de Meduzo sur shildo de Perseo plej trafe esprimas la menson de tiu genia italo.


CARAVAGGIO NO BRASIL


Michelangelo Merisi (Caravaggio) visitou o Brasil pela primeira vez.
Neste agosto de 2012 fui ao MASP para olhar pessoalmente para ele.
A exposição não é grande mas é muito bonita de bem arrumada.
Depois de vê-la, a gente conhece um pouco desse artista admirável, que era briguento, impulsivo, aventureiro. Morreu muito jovem, depois de fugir por causa de um assassinato.
A cabeça da Medusa no escudo de Perseu expressa muito bem a mente desse italiano genial.

PATRINO KAJ FILINETO EN LIBROVENDEJO
Kiam mi vizitas librovendejon, mi ĉiam trairas la sekcion por infanoj. Kaj mi ofte vidas kortuŝajn scenojn. Ĉi-foje mi eĉ fotis unu tian. Mi demandas: kiu pli amuziĝas? Ĉu la patrino aŭ la filineto?
Literaturo ja estas magia afero.

MÃE E FILHINHA NA LIVRARIA
Sempre que vou a uma livraria, passo pela seção infantil. E vejo com frequência cenas tocantes. Desta vez até fotografei uma. Pergunto: quem se diverte mais? A mãe ou a filhinha?
A literatura é mesmo uma coisa mágica.


quarta-feira, 1 de agosto de 2012

SINJORINO ROTHSCHILD


SINJORINO ROTHSCHILD
Kabe
Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis  ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: “Kara doktoro, provu fari ion por mi.” – “Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin.” – “Ne, doktoro, mi ne deziras esti  ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝi.”
(El  "Unua Legolibro")

Se vi emas aúskulti la supran anekdoton, klaku:
http://www.ipernity.com/home/psviana