domingo, 24 de janeiro de 2016

10 REAIS



Há livrarias que têm livros em saldo, como roupas em fim de estação. São pilhas acumuladas num canto, com um cartaz por cima:
“ LIVROS NOVOS A 10 REAIS”
Sempre passo os olhos, mais por compaixão que por interesse: são almanaques fora de moda, best-sellers que ninguém mais lembra, versos de algum obscuro poeta diletante, guias de restaurantes de Paris do século passado, algum romance infanto-juvenil com heróis há muito aposentados. Pobres volumes que recebem a última oportunidade, antes da reciclagem. Uma espécie de corredor da morte dos livros. E no entanto custaram algum esforço a quem os produziu. Sabe-se lá com que esperança vieram ao mundo.
Na primeira semana do ano novo postei-me de novo – esdrúxulo hábito – diante de uma dessas pilhas de desprezados em saldo, numa certa livraria. Fui passeando com os olhos nesse subúrbio humilde da loja, quando se me estacaram os olhos, estarrecidos: era uma pequena pilha de volumes de “ Cinzas do espólio” , de Ivan Junqueira. Minha primeira reação, boquiaberto, foi de indignação: o que faziam ali aqueles livros, na seção de 10 reais? Consultei o vendedor e me foi confirmado o despropósito: 10 reais, mesmo.
Comprei um exemplar e paguei, envergonhado. Abri o volume ao acaso e deparei com uma conferência que o Poeta apresentou em 2005, sob o título “A criação literária” , e que começa assim: “Entende-se por criação literária o conjunto de procedimentos linguísticos, estéticos e intuitivos a partir dos quais se articula aquilo que costumamos definir como um texto poético, crítico, dramático ou ficcional. “ Só esta frase valeria muito mais que 10 reais, se fosse possível atribuir valor pecuniário a frases.
Tive ganas de comprar mais alguns exemplares, para presentear amigos. Passadas as festas de fim de ano, presentes são sempre boas surpresas. Acabei não comprando, mas me arrependi. Logo volto àquela livraria e arremato o precioso estoque, se lá ele ainda estiver. Estou a fazer uma pequena lista de amigos a quem possa presentear com aquelas preciosidades. Não são muitos, mas são preciosos, também os amigos.

10 REALOJ

Ekzistas librovendejoj, kiuj havas librojn por rabato, kiel vestojn en la fino de sezonoj. Ili kuŝas en stakoj amasigitaj en angulo, kun afiŝo supre:
“NEUZITAJ LIBROJ KONTRAŬ 10 REALOJ”
Mi ofte superrigardas, pli pro kompato ol pro intereso: ili estas almanakoj ekstermodaj, furorintaj libroj pri kiuj jam neniu memoras, gvidilo pri Parizaj restoracioj en la pasinta jarcento, iu porjunula romano kun herooj de longe emerititaj. Kompatindaj volumoj, kiuj ricevas lastan ŝancon, antaŭ la reciklado. Iaspeca koridoro antaŭ la morto, de libroj. Kaj tamen ili postulis iom da penado flanke de tiuj, kiuj ilin produktis. Kiu scias la kvanton da espero, kun kiu ili venis en la mondon?
En la unua semajno de la nova jaro mi ekstaris denove – stranga kutimo – antaŭ stakoj de tiuj neglektitoj sub rabato, en certa librovendejo. Mi distre superrigardis tiun humilan kvartalaĉon en la vendejo, kiam subite ekhaltis miaj okuloj, miregantaj: tie estis eta stako da volumoj de “Cindroj el postlasaĵoj” , de Ivan Junqueira* . Mia unua reago, de gapanto, estis de indigno: kial kuŝas tie tiuj libroj, en la sekcio de 10 realoj? Mi konsultis la vendiston kaj li konfirmis: ja 10 realoj.
Mi aĉetis unu ekzempleron kaj pagis kun honto. Mi malfermis la libron hazarde kaj montriĝis prelego, kiun la Poeto prezentis en la jaro 2005, sub la titolo “ Literatura Kreado”, kiu ĉi tiel komenciĝas: “ Oni komprenas kiel literaturan kreadon la tuton de lingvaj, estetikaj kaj intuaj procedoj, per kiuj oni kunmetas tion, kion oni kutime difinas kiel tekston poezian, kritikan, draman aŭ fikcian” . Nur ĉi tiu frazo valorus multe pli ol 10 realoj, se estus eble atribui monan valoron al frazoj.

Mi havis la impeton aĉeti kelkajn pliajn ekzemplerojn por donaco al amikoj. Post la jarfinaj festoj, donacoj estas ĉiam bonaj surprizoj. Mi fine ne aĉetis pliajn, sed mi pentas. Baldaŭ mi revenos al tiu librovendejo kaj alprenos la tutan valoran stokon, se ĝi tie ankoraŭ kuŝos. Mi nun faras etan liston da amikoj, al kiuj mi povos donaci tiujn valoraĵojn. Ili ne estas multenombraj, sed estas valoraj, ankaŭ la amikoj.

*Ivan Junqueira (1934-2014) estis grava modernisma
Poeto kaj kritikisto, membro de la Brazila Akademio de Beletro.
Li ricevis diversajn premiojn pro sia ampleksa verkaro.

PEDRAS LISAS




(Canhestra homenagem a Machado)

Foi numa rua obscura, na periferia de uma cidade comum, num dia qualquer.
Havia uma velha mangueira por trás do muro que renteava a calçada, copada e folhosa. Dela despencara um galho já velho, ressecado, por sobre uns restos de lixo que alguém amontara, até que viesse a coleta, a limpar a rua. Um triste galho de mangueira, já sem serventia.
Naquele pequeno monte de lixo encontrava-se também um pé de sapato. Um só pé, desbotado e disforme, com jeito de que já fora couro preto, um dia; o bico fino atestava-lhe a elegância de outrora.
-       Ai de mim! - queixou-se o galho de mangueira, assim que refeito da queda. – Dei fruta e folha, enquanto pude. Vi as crianças a se lambuzarem de amarelo com a manga doce que fiz cair sobre elas. Ajudei a formar a sombra que os homens vinham buscar ali em baixo. Nada pedi que não fosse um pouco de chuva. E aqui estou, inútil, jogado e esquecido, como sujeira na rua.
-       Não se queixe, amigo! – respondeu o sapato. – É o destino de todos nós. Também eu calcei pés andejos, e os levei ao trabalho, aos bailes, aos passeios, aos caminhos do mundo. Já fui elogiado por meu bico fino. Que restou? Nem mesmo o meu irmão gêmeo eu pude acompanhar, pois nos separaram, quando cessou a nossa prestança.
-       Eu podia ainda servir de cajado para algum peregrino...
-       Não se usam mais cajados. Eu podia talvez forrar o pé de um mendigo...
-       Nem os mendigos usariam sapato num só pé...
-       O quê nos espera? A podridão...
-       ... a presença dos ratos...
Veio o caminhão do lixo. Atrás deles, dois rapazes esquálidos, suados, a recolher os montes de lixo. Assim fizeram com o galho da mangueira e com o velho sapato desgarrado do irmão. Enquanto o caminhão se arrastava até o próximo monte, conversavam os dois coletores:
-       Este galho de árvore me serve, deixe separado. É bem do tamanho do poleiro que eu preciso para as minhas galinhas!
-     Eu fico com este sapato, deixe separado. Minha mulher cismou de plantar violeta num pé de sapato. Cada ideia...
-     Tem hora que eu preferia ser um galho de mangueira e descansar no galinheiro. Essa correria atrás de lixo...
-       E eu, sapato velho, a descansar, promovido a vaso de violeta....
As pedras da rua, por baixo das rodas do caminhão, nada ouviram, pois que não têm ouvidos. Apenas ficam um pouco mais lisas, cada vez que sobre elas passam os pesados pneus do caminhão de lixo.


GLATAJ ŜTONOJ
(Mallerta omaĝo al Machado de Assis)

Ĉi tio okazis sur nekonata strato, en fora regiono de ordinara urbo, en nedifinita tago.
Staris maljuna, vastbranĉa, foliriĉa mangarbo trans muro kuŝanta laŭlonge de trotuaro. De ĝi falis jam kaduka branĉo, sekiĝinta, sur restaĵojn de rubaĵo, kiun iu homo amasigis, ĝis alveno de rubkolektistoj, kiuj purigas la straton. Malgaja, jam senutila  branĉo de mangarbo.
En tiu eta rubamaso troviĝis ankaŭ unu ŝuo. Unu sola ŝuo, senkolora kaj misforma, kun aspekto, ke ĝi iam estis nigra ledaĵo; la mallarĝa antaŭa parto atestis, ke ĝi estis iam eleganta.
-       Ve al mi! – plendis la mangarba branĉo, kiam ĝi rekonsciiĝis post la falo. – Mi donis fruktojn kaj foliojn, dum mi povis. Mi vidis, kiam infanoj kolorigis siajn vizaĝojn per flavo de dolĉaj mangoj, kiujn mi faligis sur ilin. Mi helpi estigi ombron, kiun la homoj venis serĉi tie sube. Mi nenion petis krom iom da pluvo. Kaj jen mi kuŝas ĉi tie, senutila, forĵetita kaj forgesita, kiel stratmalpuraĵo.
-       Ne plendu, amiko! – respondis la ŝuo. – Tia estas la destino de ni ĉiuj. Ankaŭ mi kovris iremajn piedojn, kaj mi kondukis ilin al laboro, al baloj, al promenoj, al vojoj en la mondo. Oni jam laŭdis mian mallarĝan antaŭaĵon. Kio restis? Eĉ ne mian ĝemelan fraton mi povis akompani, ĉar iu nin disigis, kiam ĉesis nia ebleco servi.
-       Mi ankoraŭ povus servi kiel bastono por iu pilgrimanto...
-       Oni jam ne uzas pilgrimbastonojn. Mi eble povus ŝirmi la piedon de iu almozulo...
-       Eĉ almozuloj ne portus ŝuon sur unu sola piedo...
-       Kio atendas nin? Putraĵo...
-       ... ĉeesto de ratoj...
Alvenis la rubkolekta kamiono. Post ĝi, du ŝvitantaj, malgrasaj junuloj, kiuj alprenadis rubamasojn. Tion ili faris al la branĉo de mangarbo kaj al la malnova ŝuo disigita de la frato. Dum la kamiono treniĝis al la proksima amaso, la du kolektantoj interparolis:
-       Ĉi tiu arbobranĉo taŭgas por mi, lasu ĝin aparte. Ĝi estas precize  tiel longa, kiel mi bezonas por servi kiel ripozostango en mia kokinejo!
-       Mi restos kun ĉi tiu ŝuo, apartigu ĝin. Mia edzino decidis planti violon en ŝuon. Kia stranga ideo...
-        Foje mi pensas, ke mi preferus esti ia branĉo de mangarbo kaj ripozi en kokinejo. Ĉi tiu kuregado al rubaĵoj...
-       Kaj mi ŝatus esti malnova ŝuo, kaj ripozi, ricevinte la postenon de violpoto...

La strataj ŝtonoj , sub la radoj de la kamiono, nenion aŭdis, ĉar ili ne havas orelojn. Ili nur fariĝas iomete pli glataj, ĉiufoje, kiam sur ili pasas la pezaj pneŭoj de la rubkamiono.

domingo, 17 de janeiro de 2016

BRINCA NAS NUVENS, MENINO


Brinca nas nuvens, menino;
sonha, jovem, numa estrela;
maduro, cumpre o destino;
velho, vê queimar-se a vela.

As nuvens voam ao vento;
a estrela brilha, distante;
o destino é um momento;
vela, luz bruxuleante.

Padece aquele que conta
as contas desse colar:
a vida não fica pronta,
melhor viver sem contar.


Knaba, sur la nubo ludas;
revas, juna, sur la stelo;
al matura, devoj krudas;
maljuna, tremas kandelo.

Nuboj flugas en la vento;
lumas la  stelo, tre fora;
devoj estas nur momento;
kandelo, lum´  senkolora.

Ne suferu pro kalkulo
de ringoj de tia ĉeno:
vivo egalas al nulo,

vivu nur, sen tia peno.