sexta-feira, 21 de setembro de 2012

AUSTRALIA FELIX

La novelaro de Trevor Steele "Australia felix", originale verkita en Esperano, estas tre interesa libro. El la 11 rakontoj, 10 temas pri la aborigena popolo en Aüstralio. La stilo estas tre viveca kaj flua, kaj amuze la aütoro uzas Esperantajn literojn por imiti la lokan akchenton, de tempo al tempo. Malmultajn neologismojn li uzas. Ege interesaj esprimoj por chiutagaj parolturnoj trovighas ofte. La aütoro de "... sed nur fragmento", miaopinie lia chefverko, denove montras, ke li estas talenta prozisto. Leginda libro!


Os contos de Trevor Steele "Australia felix", originalmente escritos em Esperanto, são um livro muito interessante. Dos 11 contos, 10 tratam do povo aborígene da Australia. O estilo é vivo e fluente, e o autor, de maneira divertida, usa letras do Esperanto, vez por outra, para imitar o sotaque local. Ele usa poucos neologismos. Expressões muito curiosas para falas do dia a dia aparecem a toda hora. O autor de "...sed nur fragmento", a meu ver sua obra prima, mostra que é um prosador de talento. Merece ser lido!


quarta-feira, 19 de setembro de 2012

FOLHAGEM NA PEDRA




sempre me comoveram as folhas que nascem nos desvãos da pedra
que sobrevivem sem terra  sem humus
pela graça da escassa humidade do ar
pela migalha dos pássaros
pela imprevista generosidade da chuva
pelo vapor longinquo  das profundezas
estoicas humildes improváveis
fragilidade vegetal  premida pela mineral rudeza
veludo entre ferros
harpa entre tambores
pálido verdor  em meio a cinzenta solidez
macia carícia para olhos  que abrem mão das grandes paisagens
para contemplar a pequenez obstinada dos discretos heroismos

FOLIOJ SUR  ŜTONO
ĉiam emocias min la folioj kiuj naskiĝas en breĉoj de ŝtonoj
kiuj postvivas sen tero sen humo
pro la graco de la avara humido de aero
pro la panero de birdoj
pro la neatendebla bonfaro de pluvo
pro la fora vaporo el la profundaĵoj
stoikaj humilaj malprobablaj
vegetaĵa malfortiko premita de minerala krudo
veluro inter feraĵoj
harpo inter tamburoj
pala verdo meze de solida grizo
mola kareso al okuloj kiuj rezignas pri grandaj pejzaĝoj
por kontempli  la obstinan malgrandecon de diskretaj heroaĵoj

quinta-feira, 13 de setembro de 2012

SURDEZ


Chegou um dia em que sua mulher, companheira de tantos anos, teve que repetir uma frase três vezes, durante o almoço. De um momento para outro, percebeu que já não ouvia bem. Para quase todas as pessoas esse dia chega, pensou com resignação.
O Otorrino indicou um aparelhinho. Antes de usá-lo, decidiu despedir-se dos sons. Seu primeiro exercício foi escutar atentamente o ruído do pingo de água caindo numa bacia de lata. Depois o mesmo pingo caindo num copo. Depois prestou atenção ao latido tristonho de um cão noturno, em quieta madrugada. Depois  escutou  o chiado do chinelo da mulher, no corredor. O canto do galo, que é o som do amanhecer. O bulício do talher no prato. O resfolgar do cão com sede. O farfalhar discreto das folhas do abacateiro.
E ficou feliz, porque ainda ouvia muitos sons bonitos.
E foi ficando mais exigente, e quis ouvir o som dos passos das formigas, o bater das asas dos urubus no céu, a couve que crescia rompendo a terra, a proliferação dos fungos sobre  cascas de laranja. Quis ouvir o movimento da seiva do mamoeiro. Quis ouvir o ruído da agulha da costureira perfurando o tecido.  A incandescência do metal no fogo. A dança da carpa no tanque. A lua cheia.
E percebeu então o que mais ambicionava: ouvir seus pensamentos mais escondidos.

SURDECO

Alvenis tago, kiam lia edzino, kunulino de tiom da jaroj, devis ripeti frazon trifoje, dum tagmanĝo. Subite li perceptis, ke li jam ne bone aŭdas. Tia tago alvenas al preskaŭ ĉiu homo, li pensis, rezignacie. Faka kuracisto indikis etan aparaton. Antaŭ ol uzi ĝin, li decidis adiaŭi la sonojn. Lia unua ekzerco estis atente aŭskulti la bruon de akvoguto falanta sur ladan ujon. Poste, la saman guton en glason. Poste li atentis pri la malĝoja bojado de nokta hundo, en kvieta malfrua nokto. Poste li aŭskultis, ke la pantoflo de lia edzino siblas sur la koridora planko. La kokokrion, kiu estas la  sono de mateniĝo. La bruetadon de manĝiloj sur telero. La anheladon de soifanta hundo.  La diskretan interfrotiĝon de la folioj de la avokadujo.
Kaj li estis feliĉa, ke li ankoraŭ povis aŭdi multajn belajn sonojn.
Kaj li fariĝis pli kaj pli postulema, kaj li volis aŭskulti la paŝojn de formikoj, la flugilbataton de katartoj en la ĉielo,  kreskadon de brasiko el la grundo, multobliĝon de fungoj sur oranĝoŝeloj. Li volis aŭdi la moviĝon de la sevo de papajo. Li volis aŭdi la bruon de kudrilo, kiam kudristino boras tolaĵon per ĝi. La inkandeskon de metalo en fajro. La dancon de karpo en akvujo. La plenan lunon.
Kaj tiam li perceptis, kion li plej ambiciis: aŭskulti siajn plej kaŝitajn pensojn.

domingo, 9 de setembro de 2012

VENTO

 
 
há lugares do mundo em que o vento sopra sempre na mesma direção
são ventos obstinados  que zunem monotonamente as mesmas notas sibilantes
por tempo inesgotável
e tocam as folhas e as poeiras
e inclinam os galhos das árvores
e empurram a chuva
e as ondas do canal
e as vozes das crianças
e dos velhos que descansam em bancos de madeira
antiquíssimos ventos incansáveis
que vencem  tudo que é rijo
e a tudo submetem com sua insistência milenar
 
e no entanto é possível caminhar contra o vento
desafiar sua lufada
receber cisco nos olhos
gelhas na pele
secura na garganta
e ter como recompensa apenas o ingênuo prazer do próprio passo
 
VENTO
ekzistas lokoj en la mondo kie la vento blovas ĉiam unudirekte
ili estas obstinaj ventoj kiuj zumas monotone per samaj siblaj sonoj
dum neelĉerpebla tempo
kaj peladas foliojn kaj polvon
kaj klinadas arbobranĉojn
kaj puŝadas  pluvon
kaj la ondojn sur la kanalo
kaj la voĉon de infanoj
kaj de maljunuloj kiuj ripozas sur lignobenkoj
tre antikvaj senlacaj ventoj
kiuj venkas ĉion rigidan
kaj ĉion submetas per sia multjarmila insistado
 
kaj tamen eblas paŝi kontraŭ la vento
defii ĝian frapadon
akcepti polverojn sur la okulojn
sulkojn en la haŭton
sekecon en la gorĝon
kaj ricevi kiel rekompencon nur la naivan plezuron de la propra paŝo


terça-feira, 4 de setembro de 2012

O ALEGRE PREFEITO DE MAZARA DEL VALLO



 Durante o congresso italiano de Esperanto, em Mazara del Vallo,  neste ano de 2012, um toque especial ficou por conta do prefeito, que se encantou com a idéia da Língua Internacional e deu o maior apoio. Entre outras simpatias, levou os Esperantistas a caminhar pelo belo centro histórico da antiquíssima cidade siciliana. A certa altura, quando o ilustre cicerone explicava um detalhe da cidade, uma senhora, no andar de cima de uma velha residência, pôs-se a gritar impropérios ao prefeito num linguajar que ninguém entendeu, nem os italianos – só ele. O bem humorado político respondeu alguma coisa igualmente incompreensível e seguiu passeio.
Mais adiante, explicou a todos:
- Aquela senhora protesta todos os dias, por causa de um carro vermelho que estaciona sempre em frente à sua casa. Por algum misterioso motivo, exige que o carro não fique mais ali... Ela grita sempre: “Tire o carro vermelho, tire o carro vermelho...”
- E o que fez o senhor?
- Sugeri ao dono do carro que o troque por um de outra cor...


LA SPRITA URBESTRO DE MAZARADELVALO

Okaze de la itala kongreso de Esperanto, en Mazaradelvalo, en ĉi tiu jaro 2012, specialan ĉarmon donis la urbestro, kiu raviĝis pri la ideo de Internacia Lingvo kaj plene apogis la eventon. Inter aliaj simpatiaj agoj, li kondukis Esperantistojn promene tra la historia kvartalo de tiu tre antikva Sicilia urbo. En momento, kiam la moŝta ĉiĉerono klarigis pri urba detalo, iu sinjorino, el la supra etaĝo de malnova domo, komencis kriaĉi al la urbestro per parolmaniero, kiun neniu komprenis, eĉ ne italoj – nur la urbestro mem. La bonhumora politikisto ion respondis same nekompreneblan kaj plu antaŭen promenis.
Post kelkaj metroj, li klarigis la aferon al ĉiuj:
- Tiu sinjorino ĉiutage protestadas pro tio, ke ruĝa aŭtomobilo staras antaŭ ŝia domo. Pro ia mistera motivo, ŝi postulas, ke la aŭto ne plu restu tie... Ŝi konstante kriadas: “Forprenu la ruĝan aŭton, forprenu la ruĝan aŭton...”
- Kaj kion vi faris?
- Mi proponis al la posedanto, ke li interŝanĝu sian aŭton kontraŭ alikolora...

segunda-feira, 3 de setembro de 2012

SOLIDÃO



à beira do mediterrâneo
encontrei uma gaivota agonizante
o vento antiquíssimo agitava um pouco as asas
enquanto ela se preparava para o momento final
por um instante ela deixou sua solidão desamparada
e me olhou com algum espanto
guardei distância e silêncio
em respeito à nobreza do embate

à beira do mar imemorial
encontrei uma gaivota 
profundamente solitária
Mazara del Vallo, agosto 2012


SOLECO

ĉe bordo de la mediteranea maro
mi trovis agoniantan mevon
tre antikva vento iom skuis ĝiajn flugilojn
dum ŝi sin preparis por la fina momento
nelongan tempon ĝi forlasis sian senrimedan solecon
kaj rigardis min kun iom da miro
mi silente restis je iom da distanco
respekte al la nobla alfronto

ĉe bordo de pramemora maro
mi trovis mevon
profunde solecan
Mazara del Vallo, aŭgusto 2012

DESPEDIDAS



em meio às luzes que boiavam inquietas
o navio partiu
em plena noite
como um imenso paquiderme
percorreu a curva lenta do porto
e sumiu além
eu estava por perto
e vi as despedidas
nenhum dos meus agitava os lenços brancos
no navio
ou no cais
mas eu senti a melancolia da despedida

por que hei de sentir a melancolia de todas as despedidas do mundo?
Palermo, agosto 2012



ADIAŬOJ

meze de lumoj, kiuj flosis malkviete
foriris la ŝipo
en plena nokto
kiel grandega pakidermo
ĝi laŭiris la malrapidan kurbon de la haveno
kaj transen malaperis
mi ĉeestis
mi vidis la adiaŭojn
neniu mia familiano svingis blankan tukon
en la ŝipo
aŭ sur la kajo
sed mi sentis la melankolion de adiaŭo

kial mi devas senti la melankolion de ĉiuj adiaŭoj en la mondo?
Palermo, aŭgusto 2012

OUTROS OLHOS



Ganhou sua primeira máquina digital, um modelo simples, e saiu a clicar as coisas do mundo. Primeiro as flores, que são escandalosamente belas; depois as árvores serenas; os pássaros ariscos; as janelas, atrás das quais há tanta vida; a água; o fogo. Um dia percebeu que os rostos sérios eram mais fotogênicos que os risonhos. E flagrou os velhos, as crianças, os ricos, os pobres, as grávidas e os atarefados feirantes a vender peixes, tomates e pasteis nas ruas. Com sua assombrosa máquina, descobriu que se podia ver o mundo com outros olhos.
Algum tempo depois, descobriu que se pode ver a vida com outros olhos.
Mazara del  Vallo, agosto 2012

ALIAJ OKULOJ

Li gajnis sian unuan ciferecan fotilon, ian simplan modelon, kaj li komencis foti la aĵojn en la mondo. Unue la florojn, kiuj estas skandale belaj; poste la serenajn arbojn; la fuĝemajn birdojn; la fenestrojn, post kiuj kaŝiĝas tiom da vivo; akvon; fajron. Unu tagon li rimarkis, ke seriozaj mienoj estas pli taŭgaj por fotiĝo ol la ridaj. Kaj li kaptis maljunulojn, infanojn, riĉulojn, malriĉulojn, gravedulinojn kaj laboremajn stratvendistojn, kiuj vendas fiŝojn, tomatojn kaj pasteĉojn. Per sia mirinda maŝino li malkovris, ke oni povas vidi la mondon per aliaj okuloj.
Iom poste, li malkovris, ke oni povas vidi la vivon per aliaj okuloj.
Mazara Del Vallo, aŭgusto 2012