quinta-feira, 22 de agosto de 2019





HIPOCONDRIA

Como o paciente era muito medroso, o doutor receitou uma só gota do medicamento por dia.
- Posso começar com meia gota, doutor?
- Pode. Contanto que caia direto do conta-gotas sobre a sua língua.


HIPOKONDRIO

Ĉar la paciento estis tre timema, la doktoro preskribis nur po  unu guto de la medikamento en ĉiu tago.
- Ĉu mi rajtas komenci per duono de guto, doktoro?
- Konsentite. Kondiĉe, ke ĝi falu rekte el la gutigilo sur vian langon.

SOBRE ARTE

Foto PSV - 08/2019


    Existe a arte da gente
    e arte da Natureza;
    uma é busca permanente,
    a outra, pura beleza.

    Ekzistas arto persona
    kaj estas arto natura;
    l´ unua, belo duona,
    sed la dua, belo pura.

quinta-feira, 15 de agosto de 2019

felicidade

Foto PSV - 08/2019

o mais feliz dos meus cães 
é o que menos me pertence
vaga pelas ruas
faz festa para os vizinhos
é conhecido na padaria
saudado pelos motoristas de ônibus
late para os carros
assusta os ciclistas
provoca outros cães atrás de grades
chega quando lhe apraz
come
bebe
dorme
sai
é o mais feliz dos meus cães
porque é o mais livre


feliĉo

la plej feliĉa inter miaj hundoj
estas tiu kiu malpli apartenas al mi
ĝi vagas tra la stratoj
gaje kondutas al la najbaroj
estas konata en la panvendejo
ĝin salutas la busŝoforoj
ĝi bojas al la aŭtoj
timigas la biciklantojn
provokas aliajn hundojn malantaŭ kradoj
ĝi alvenas kiam ĝi mem tion decidas
manĝas
trinkas
dormas
foriras
ĝi estas la plej feliĉa inter miaj hundoj
ĉar ĝi estas la plej libera

Questão de justiça

PSV - 08/2019

A pequena Lívia e o avô saem da padaria com um saquinho de pães de queijo. Do outro lado da rua, sentado ao meio fio, um mendigo, relativamente jovem, esmola.
- Vamos dar um dos pães a ele?
- Não! É meu!
- Mas ele não tem dinheiro pra comprar...
Ela pensa um momento.
- É só ele ir trabalhar! É justo isso?
O avô silencia, surpreso. Em casa, narra o acontecido à mãe da menina, que docemente explica:
- Mas é preciso ajudar as pessoas, querida!...
Lívia volta a pensar. 
E desaba num choro sentido, prolongado, inconsolável.



Demando pri justeco

La eta Lívia kaj ŝia avo eliras el panvendejo kun saketo da fromaĝpanoj. Ĉe la alia flanko de la strato, sidante sur la trotuara rando, relative juna almozulo almozas.
- Ĉu ni donu al li unu panon?
- Ne! Ĝi estas mia!
- Sed li ne havas monon por aĉeti...
Ŝi pensas dum momento.
- Ŝufiĉas, ke li laboru! Ĉu tio estas justa?
La avo eksilentas, surprizita. Hejme, li rakontas la okazaĵon al la patrino de la knabino, kiu dolĉe klarigas:
- Sed estas necese helpi la homojn, kara!...
Lívia pensas, denove.
Kaj ŝi falas en ploradon sentoplenan, longan, senkonsolan.