segunda-feira, 24 de agosto de 2015

VELHICE

Por três dias persegui uma palavra. Mais uma palavra que se divertia em zombar de mim, no jogo de esconder-se. Normalmente não insisto tanto, sei que é inútil, jogo perdido, luta desigual. Interpunha-se sempre, como costuma acontecer, uma outra, intrusa, ridiculamente despropositada.
Mas dessa vez a angústia tinha um acréscimo: tratava-se de uma palavra poética, que havia muito eu não ouvia, nem usava. Não que eu estivesse especialmente precisando dela. Mas uma palavra poética se torna urgente, às vezes, pelo simples fato de ser poética.
Eu sabia como dizer aquilo em Esperanto. Só não me acudia em Português. A luta durou dias, até que entreguei os pontos, derrotado. Desisti, tristemente, da minha palavra poética, como quem perde um amigo, um animal de estimação, um velho cartão postal.
Parei de lutar. Fui tomar um café. Depois fui buscar uma fruta no quintal. Quando voltava, deparei com a minha palavrinha, rindo-se muito, trepada num galho do abacateiro, zombando, zombando de mim:
 - ROUXINOL!...


MALJUNECO

Dum tri tagoj mi persekutis unu vorton. Unu plian vorton, kiu amuziĝis per mokado al mi, en kaŝludo. Kutime mi ne tiom longe insistadas, mi scias, ke ĝi estas vana, malvenkata ludo, malegala batalo. Konstante intermetiĝis, kiel ĉiam okazas, iu alia vorto entruda,  ridinde absurda.
Sed ĉi tiun fojon troviĝis kroma aldono al la angoro: temis pri poezieca vorto, kiun de longa tempo mi ne aŭdis, nek uzis. Mi ne aparte bezonis ĝin tiumomente. Sed poezieca vorto fariĝas urĝa, foje, pro la simpla fakto, ke ĝi estas poezia.
Mi sciis, kiel diri tion en la portugala lingvo. Ĝi nur ne alvenis al mi en Esperanto. La batalo daŭris kelkajn tagojn, ĝis mi kapitulacis, venkita. Mi malĝoje rezignis pri mia poezieca vorto, kiel homo, kiu perdas amikon, dorlotbeston, malnovan poŝtkarton.
Mi ĉesis batali. Mi iris trinki kafon. Poste mi serĉis frukton en la korto. Kiam mi revenis, jen mi alfrontis mian vorteton, kiu multe ridis, grimpinte sur branĉon de avokadarbo, mokante, mokante pri mi:

- NAJTINGALO!...

POEMAS DOS OLHOS

Leio no jornal que uma poeta vai lançar seu novo volume de poemas num evento para o público.
A poeta só consegue mexer os olhos, pela crueldade extrema da esclerose múltipla avançada; todo o restante de seus músculos voluntários está paralisado.
Ela se comunica por um programa de computador, pelos movimentos dos olhos. É assim, também, que escreve seus poemas.
Eu queria estar lá, no lançamento, para olhá-la nos olhos e ler seus poemas. Poemas dos olhos.
Não poderei.
Em vez disso, contemplo longamente a linha da montanha, ao crepúsculo.  A misteriosa linha da montanha...


POEMOJ EL LA OKULOJ

Mi legas en ĵurnalo, ke poetino lanĉos sian novan poemvolumon en evento por la publiko.
La poetino sukcesas movi nur siajn okulojn, kaŭze de la ekstrema krueleco de multobla sklerozo en grava stato; ĉiuj ŝiaj ceteraj voldependaj muskoloj paraliziĝis. Ŝi komunikas per komputila programo, per movado de la okuloj.
Tiel same ŝi verkas siajn poemojn.
Mi volus ĉeesti la lanĉon, por rigardi ŝiajn okulojn kaj legi ŝsiajn poemojn.
Poemoj el la okuloj.
Mi ne povos.

Anstataŭe, mi longe kontempladas la linion de la montaro, en krepusko. La misteran linion de la montaro...