segunda-feira, 26 de dezembro de 2016

NA LIVRARIA


- Quero encomendar a Torá em edição bilíngue.
O vendedor , solícito:
- Qual o nome do autor?

EN LIBROVENDEJO

- Mi volas mendi dulingvan eldonon de la Torao.
La vendisto, servopreta:
- Kiu estas la nomo de la aŭtoro?

CONTO DE NATAL




Era um homem simples e sério, a pedalar bicicleta, na manhã de Natal. Parecia ter pressa, a julgar pelo vigor dos movimentos.  Ou seria só por hábito. Na cadeirinha, sobre o quadro, um menino de seus quatro anos, o rosto coberto com uma rústica máscara de plástico, figurando um super-herói qualquer. Pela postura do menino, era visível a imponência com que exibia o presente barato. Por baixo da máscara, mantinha por certo, também ele, o rosto sério.
Ganhara, de Natal, um presente precioso.


KRISTNASKA RAKONTO

Simpla, seriozmiena viro biciklis en Kristnaska mateno. Li ŝajne urĝis, se oni juĝus laŭ la vigleco de la movoj. Aŭ eble tio estis nura kutimo. Sur infanseĝeto, sur la bicikla feraĵo, sidis ĉirkaŭ kvarjara knabeto, kun la vizaĝo kovrita per krudaspekta plasta masko, kiu figuris iun super-heroon. Laŭ la sinteno de la knabo, estis videbla imponeco, per kiu li montris la malmultekostan donacon. Sub la masko, certe ankaŭ li tenis seriozan mienon.
Li gajnis, Kristnaske, altvaloran donacon.

A FLOR AMARELA



Brotou a flor amarela
num vaso de terra rasa
e perguntou, tagarela:
“Quem é a dona da casa?”

Eu respondi: “Atrevida!
Nesta casa há uma rainha,
em meio às flores nascida,
a que mais perfume tinha!”

A florzinha emudeceu
e se fechou em redoma.
Você veio e devolveu
a ela o seu aroma...


FLAVA FLORO

Eta flava flor’  burĝonis
en vazo. Kaj kvazaῠ homo
ĝia voĉo laῠte sonis:
“Kiu estras en ĉi-domo?”

Kaj mi respondis: “Aῠdace!
Regas reĝino ĉi tie,
ŝi la hejmon regas pace,
eĉ floroj amas ŝin pie!”

La flavaj petaloj svenis
kaj la floro honte mutis.
Sed vi bonkore alvenis
kaj en ĝin parfumon ŝutis...