Chegou a casa à noite, depois de um dia cheio de afazeres inúteis. Quando abriu o cadeado do portão, ouviu um grito desesperado, pavorosamente sonoro e longo, a chamá-lo pelo nome. Aquilo fendeu o oco da noite com uma espantosa violência imaterial. Ele se virou. A rua estava deserta, nenhum vizinho à porta, nenhum canto onde alguém pudesse esconder-se, nenhuma janela acesa. O vazio. O asfalto e a amendoeira dormiam placidamente.
Entrou e foi buscar o quadro de Munch. Nunca o compreendera tão bem.
krio
Li alvenis hejmen vespere, post tago plena de senutilaj aferoj. Kiam li malfermis la pendseruron de la ferpordo, li ekaŭdis furiozan krion, timige laŭtan kaj longan, vokantan lian nomon. Tio fendis la vakuon de la nokto per mirindega nemateria perforto. Li sin turnis. La strato estis senhoma, neniu najbaro ĉe la pordo, neniu angulo kie iu povus sin kaŝi, neniu lumanta fenestro. Malpleno. La asfalto kaj la migdalarbo trankvile dormadis.
Li eniris kaj serĉis la pentraĵon de Munch. Li neniam antaŭe ĝin komprenis tiel bone kiel nun.