quarta-feira, 28 de maio de 2014

A IGREJINHA


Todo ano, no dia das mães,
saímos todos a passeio,
a elogiar o céu azul
e a igrejinha formosa, no meio do campo.
“Anda precisando de uma pintura...”
“Anda meio largadinha...”
E seguimos estrada afora.
Só nos lembramos da igrejinha no ano seguinte,
no dia das mães,
no meio da nossa fugaz alegria.


PREĜEJETO

Ĉiujare, je la tago de patrinoj,
ni ĉiuj ekiras promene,
kaj ni laŭdas la bluan ĉielon
kaj la belan preĝejeton meze en kamparo.
“Oni devus refarbi ĝin...”
“Ĝi estas iom neglektita...”
Kaj ni pluiras survoje.
Ni rememoros la preĝejeton nur en la sekva jaro,
je la tago de patrinoj,
meze de nia fuĝema ĝojo.

SAUDADE


Era um homem bom.
Apreciava vinhos, livros
e sorvete de chocolate.
Tinha muitos escrúpulos
e parecia guardar sempre algum sentimento.
Acreditava piamente na vida eterna.
Quando éramos crianças,
levava-nos a passear em São Paulo,
e lá, de mãos dadas,
corríamos desabaladamente pelas calçadas.
“Estão olhando!...”
“Não faz mal, aqui ninguém nos conhece…”
Não o sepultei como devia.
Por vezes ele me visita,
simples sombra suave de saudade.
Era meu pai.

RESOPIRO

Li estis bona homo.
Li ŝatis vinojn, librojn
kaj ĉokoladan glaciaĵon.
Li estis tre skrupulema
kaj ĉiam ŝajnis kaŝi iun senton.
Li firme kredis la eternan vivon.
Kiam ni estis infanoj,
li kondukis nin al promeno en San-Paŭlo,
kaj tie, mano en mano,
ni senbride kuradis sur la trotuaroj.
“Homoj rigardas nin!...”
“Ne gravas, ĉi tie neniu konas nin…”
Mi ne entombigis lin dece.
Foje li vizitas min,
simpla milda ombro resopira.

Li estis mia patro.

A OFICINA


Queria crescer na vida. Alugou um galpãozinho, montou uma oficina de carros.
Precisava escolher um nome para a oficina, lembrou-se de um filme antigo. A história ele já não recordava, mas lhe ficou na memória de menino o nome imponente:  Al Capone. Ficou sendo: “Oficina Al Capone”.
Foi à falência em seis meses.
Passou o ponto a um primo, que deu uma arrumada na oficina e botou a tabuleta: “Oficina São Cristóvão”. Por uns anos, o primo ganhou ali uns bons trocados, estudou dois filhos e se aposentou pelo INSS.


AŬTOMOBILRIPAREJO

Li emis progresi. Li luprenis etan remizon kaj aranĝis aŭtomobilriparejon.
Li devis elekti  nomon por la riparejo, kaj ekmemoris pri antikva filmo. La historion li jam ne havis en la kapo, sed en la memoro de la iama knabo restis impona nomo: Al Capone. Tiel fariĝis: “Aŭtoriparejo Al Capone”.
Li bankrotis post ses monatoj.

Li transdonis la lokon al kuzo, kiu plibonigis la riparejon kaj almetis tabulon: “Aŭtoriparejo Sankta Kristoforo”. Dum jaroj, la kuzo enspezis tie sufiĉe da mono, edukis du idojn kaj pensiiĝis per la registara asekuro.

segunda-feira, 12 de maio de 2014

O BAIRRO DA SAÚDE



O Bairro da Saúde tem ladeiras sérias e compenetradas,
calçadas para se conversar,
padarias onde o pão é antigo
e o café, honesto.
Tem manacás discretos junto à rua,
e um mendigo saído de desenho animado.
O Bairro da Saúde tem orientais de passo leve
e ocidentais de roupa proletária,
 telhados de zinco e de argila,
calmos quintais com pássaros,
esquinas de mistério,
luzes e sombras bem comportadas,
fios pretos de eletricidade democrática.
E sobretudo, o Bairro da Saúde tem uma brisa,
uma doce brisa que me transporta a um tempo antigo,
em que respirar fundo era um prazer simples
e dar bom dia ao vizinho era um jeito bom de começar o dia.


KVARTALO SANO

Kvartalo Sano havas deklivojn seriozajn kaj gravmienajn,
trotuarojn por konversado
panvendejojn, kie la pano estas antikva
kaj  la kafo, honesta.
Ĝi havas diskretajn florantajn arbetojn apud la stratoj,
kaj almozulon, kiu ĵus elvenis el desegnofilmo.
Kvartalo Sano havas orientanojn, kiuj malpeze paŝas
kaj okcidentanojn en proletaj vestoj,
zinkajn kaj argilajn tegmentojn,
trankvilajn domkortojn kun birdoj,
misterajn stratangulojn,
lumojn kaj ombrojn bonkondutajn,
nigrajn dratojn por demokrata elektro.
Kaj precipe, Kvartalo Sano havas venteton,
dolĉan venteton, kiu transportas min en antikvan tempon,
kiam profunde spiri estis simpla plezuro
kaj deziri bonan tagon al najbaro estis bona maniero komenci tagon.