Vale dos Vinhedos/Rio Grande do Sul
Foto PSV 2016
N. é farmacêutica da rede municipal. Falamos sempre ao telefone e vejo
que ultimamente ela anda deprimida e pessimista. No entanto, ontem ela me
surgiu na tela com seu antigo olhar brilhante e expressão de espontânea
alegria.
- Que aconteceu?
- Hoje, ao final do expediente, tive uma felicidade como há muito não
sentia!
- Conte! Como foi isso?
- Assim. Tinha terminado o horário de trabalho e todos os funcionários
estavam saindo. Estávamos nos despedindo, quando chegou o Sr. Benedito, com uma
receita na mão. O Sr. Benedito é um velho mal vestido, meio sujinho, às vezes
até meio mal cheiroso, capenga e lamuriento. Tudo indica que seja morador de
rua. Aparece sempre por lá para pedir “remédio pra pressão alta”, e nunca
traz a receita médica. Hoje aconteceu de novo. Eu insisti que ele fosse buscar
a tal receita, e ele estava de volta, depois de tudo fechado, alarme ligado, o
chefe já dando a partida no carro. O Sr. Benedito chegou atrasado. Hoje é
sexta-feira, e o Sr. Benedito disse que estava com a pressão alta. A farmácia
só voltaria a funcionar na segunda. Todo mundo foi embora, ficamos eu e o Sr.
Benedito, desolado, na calçada. Que fazer?
Perguntei:
- O Senhor aguenta caminhar comigo até a farmácia do bairro?
- Aguento.
Fomos a uma farmácia comercial próxima. Comprei os medicamentos da
receita (que por sorte eram muito baratos) e dei a ele.
- Posso pagar à Senhora na semana que vem? - ele perguntou, muito
constrangido.
- Não precisa, Sr. Benedito! Foi bem baratinho. É um presente meu ao
Senhor...
O homem arregalou os olhos, admirado, e disparou:
- Mas eu gasto o meu dinheiro no bar!...
- O dinheiro é seu e o Senhor gasta onde quiser.
E fomos andando, juntos, por mais alguns metros. Depois, cada um
tomou seu rumo.
Ĉiu homo sur sia vojo
N. estas farmaciistino en la municipa servo. Ni
ofte babilas per la telefono, kaj mi vidas, ke lastatempe ŝi estas deprimita
kaj pesimisma. Tamen, hieraŭ ŝi aperis sur mia ekrano kun sia malnova hela
rigardo kaj mieno de spontanea ĝojo.
- Kio okazis?
- Hodiaŭ, fine de la laborhoroj, mi ekhavis
feliĉon, kian mi de longa tempo ne sentis!
- Rakontu! Kiel tio okazis?
- Jene. Finiĝis la labordeĵoro kaj ĉiuj oficistoj
estis forirantaj. Ni adiaŭis unu la aliajn, kiam alvenis S-ro Benedikto, kun
recepto en la mano. S-ro Benedikto estas ĉifonvesta maljunulo, iomete malpura,
foje eĉ iom malbonodora, lamanta kaj plendema. Verŝajne li estas senhejmulo. Li
ofte aperas tie por peti “kuracilon kontraŭ alta sangpremo”, kaj li neniam
alportas la kuracistan recepton. Hodiaŭ tio denove okazis. Mi insistis, ke li
iru por preni la recepton, kaj jen li revenis post kiam ĉio estis jam fermita,
la alarmo ŝaltita, la estro jam ekfunkciigis sian aŭton. S-ro Benedikto alvenis
tro malfrue. Hodiaŭ estas vendredo, kaj S-ro Benedikto diris, ke lia sangpremo
estas tro alta. La municipa apoteko malfermiĝos denove nur en la proksima
lundo. Ĉiuj foriris, kaj restis mi kaj S-ro Benedikto, senkonsola, sur la
trotuaro. Kion fari?
Mi demandis:
- Ĉu vi eltenas veni kun mi ĝis la apoteko de la
kvartalo?
- Mi eltenas.
Ni iris al komerca proksima apoteko. Mi aĉetis la
receptitajn medikamentojn (kiuj feliĉe estis tre malmultekostaj) kaj donis ilin
al li.
- Ĉu mi rajtas pagi al vi en la proksima semajno? -
li demandis, tre honte.
- Ne necesas, S-ro Benedikto! Tio estis tre
malmultekosta. Ĝi estas mia donaceto al vi...
La homo malfermegis la okulojn, mire, kaj pafis:
- Sed mi elspezas mian
monon en la drinkejo!...
- La mono apartenas al vi kaj vi rajtas elspezi ĝin
kie ajn plaĉas al vi.
Kaj ni plu kune iris
kelkajn metrojn. Poste ĉiu prenis sian vojon.