terça-feira, 23 de fevereiro de 2021

Esquizofrenia?

 

PSV - fev 2021



 

    Durante a pandemia, as grandes fortunas cresceram, enquanto a miséria se aprofundou dramaticamente.

    Somos informados de que economistas calcularam: após a pandemia,  ricos levarão nove meses para recuperar seu estado financeiro, enquanto pobres precisarão de 14 anos para voltar à pobreza antepandemia.

    A imprensa publica: vinte milhões de brasileiros estão vivendo com menos de 200 reais por mês e quase 80 por cento dos trabalhadores ganham salário mínimo (1 100 reais).     Os desempregados, somados à grande quantidade de “invisíveis”, são mais de um quarto da população.

    Noticia-se que cerca de 40 milhões de brasileiros estão famélicos.

    Por mais que se diga que o vírus é igualitário, durante a pandemia morrem proporcionalmente mais pobres que ricos, por complicações da covid 19.

    Segundo estudos, o atual nível de ensino fundamental brasileiro é dos piores do mundo.

 

    Enquanto isso, o clube de futebol que vencer a próxima Copa do Brasil receberá o prêmio de mais de 50 milhões de reais. O vice receberá quase metade disso.

 

 

SKIZOFRENIO?

 

    Dum la pandemio, la posedaĵoj de grandaj milionuloj kreskis, dum la mizero tragike enprofundiĝis.

    Oni informas, ke ekonomikistoj kalkulis: post la pandemio, riĉuloj bezonos naŭ monatojn por reakiri sian financan staton, dum malriĉuloj bezonos 14 jarojn por reveni al sia antaŭpandemia malriĉeco.

    La ĵurnaloj publikigis: dudek milionoj da brazilanoj vivas nuntempe per malpli ol 200 realoj monate, kaj preskaŭ 80 procentoj el la laboristoj pergajnas minimuman salajron (1100 realojn). Senlaboruloj, kune kun la granda kvanto da “nevidebluloj”, estas pli ol kvarono el la loĝantaro.

    Oni informas, ke proksimume 40 milionoj da brazilanoj malsatas.

    Eĉ se oni ofte diras, ke la viruso egaligas la homojn, tamen dum la pandemio mortas proporcie pli da malriĉuloj ol riĉuloj, pro komplikaĵoj de kovim 19.

    Laŭ studaĵoj, la nuntempa nivelo de la brazila fundamenta edukado estas unu el la plej malbonaj en la mondo.

 

    Dume, la futbala teamo, kiu venkos la proksiman “Pokalon de Brazilo” ricevos premion de pli ol 50 milionoj da realoj. La teamo, kiu atingos la duan lokon, ricevos preskaŭ la duonon de tiu monkvanto.

quinta-feira, 18 de fevereiro de 2021

Saber o mundo


 PSV - fev. 2021

 

Leio o relato de um amigo sobre suas leituras diárias em busca das notícias. Dois jornais diários, uma hebdomadário, sítios de informação científica, revistas de cultura e literatura. A cada dia, uma maratona de acessos, na tentativa de encontrar informações sobre o mundo à nossa volta. A escolha dos veículos, por sua vez, deve ser atenta e criteriosa, para que a exaustiva procura se mostre digna do esforço – confiável, objetiva, pertinente. E muito cuidadosa, pois cada um desses veículos tem seu bias, sua tendenciosidade natural, já que homens de carne e osso os produzem. Informar é ato político.

Sempre que deparo com tais relatos me assalta uma certa angústia de não saber o mundo. Repugna alienar-me dele, mas como sabê-lo de modo consistente?

Temos muitas janelas mas nenhuma basta. Não se trata de olhar a paisagem, mas de compreendê-la, interpretá-la, decifrá-la. Sem a mesma admirável obstinação do referido amigo, acabo formando, com muito menos recursos, a minha modesta imagem de um planeta complicado, mutável, instável, imprevisível. Sempre com a impressão meio cômica de palpar um elefante com os olhos vendados – como na velha fábula oriental.

Há que aceitar: não sei o mundo, o mundo não me sabe.

 

 

SCII LA MONDON

 

Mi legis tekston de iu amiko pri liaj ĉiutagaj legadoj serĉe de informoj. Du ĵurnaloj ĉiutage, unu semajnan periodaĵon, retejoj de sciencaj informoj, revuoj pri kulturo kaj literaturo.  Ĉiutage, maratono da aliroj, en la penado trovi informojn pri la mondo ĉirkaŭ ni. La elekto de tiuj periloj siavice devas esti atenta kaj kriteriobea, por ke la laciga serĉado montriĝu inda je la klopodo - fidinda, objektiva, koncerna. Kaj tre zorga, ĉar ĉiu tia informilo havas sian inklinon, sian naturan tendencon, ĉar homoj el karno kaj ostoj ilin produktas. Informi estas politika ago.

Kiam mi vidas tiajn tekstojn, ĉiam venas al mi ia angoro, ke mi ne scias la mondon. Naŭzas min resti for de la mondo, sed kiel scii ĝin en maniero fidinda? Oni havas multajn fenestrojn, sed neniu el ili sufiĉas. Ne temas pri rigardo al pejzaĝo, sed pri kompreno, interpreto, deĉifro. Sen tiu sama obstino de mia menciita amiko, mi fine formas, kun ege malpli da rimedoj, mian modestan  bildon de komplika, ŝanĝiĝema, nestabila, neantaŭvidela planedo.  Ĉiam kun la iom komika impreso, ke mi palpas elefanton kun vinditaj okuloj - kiel en la malnova orienta fabelo.

Mi devas akcepti: mi ne scias la mondon, la mondo ne scias min.

quinta-feira, 11 de fevereiro de 2021

O ano de Piazzolla

 


    Há cem anos nascia Piazzolla, num 21 de março, em Mar del Plata, destinado a deixar sua marca na história da música. Passou parte da infância em Nova York, para onde a família, de origem italiana, migrou. Lá conheceu o jazz, lá conheceu Carlos Gardel. Mais tarde, em Paris, viria a incorporar o teor erudito em sua música. De volta a Buenos Aires, lançou o “novo tango”, que suscitou resistências, mas afinal venceu pela força mesma da genialidade. Produziu mais de sessenta discos no decorrer de sua carreira, além de compor para cinema e para orquestra sinfônica.

    Libertango, Quatro Estações Portenhas, Oblívion e Adiós, Nonino são hoje música universal, completamente consagrada. O autor, tendo composto Adíos Nonino em homenagem ao pai morto, declarou ser esta a sua mais bela melodia, produzida, segundo suas palavras, aparentemente “cercado de anjos”.

    O bandoneon de Piazzola é imortal, mais que centenário.

 

 

 

LA JARO DE PIAZZOLLA


 

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Astor Piazzolla, kaj la tuta mondo celebras kaj omaĝas lian memoron. La eminenta argentina muzikisto naskiĝis je la 21-a de marto kaj lasis sian personan karakteron en la muzikon de la 20-a jarcento.

Li naskiĝis en la argentina urbo Mar del Plata, sed kiam li estis ankoraŭ infano, lia italdevena familio migris al Novjorko. Tie li konatiĝis kun la famega Carlos Gardel, kiam ĉi tiu turneis en Usono. Pro tiu kontakto, la knabo komencis interesiĝi pri la ludado de tangoj, per akordiono. Kompreneble, en Usono li ricevis influon de ĵazo, kaj iom post iom li produktis vere genian revolucion en la koncepto pri moderna tango. Komence, tradiciaj amantoj de tiu tipe argentina muziko rezistis, sed la pasio kaj riĉeco de lia muziko fine konkeris la mondon. La ritmoj de tango trapasis kompletan revolucion.

Al sia kreado Piazzolla aldonis fortan influon de moderna erudicia muziko. Por tio li kompletigis sian studadon en Parizo, je sia 23-a aĝojaro. Tio radikale influis lian manieron koncepti muzikon.

Kiam li revenis al Bonaero, li formis historian okpersonan ensemblon kaj lanĉis la “novan tangon”, kiu sonis al liaj samlandanoj sufiĉe ekstravaganca. Sed lia tutmonda publiko iom post iom rekonis lian geniecon. Li komponis ankaŭ muzikon por filmoj kaj simfoniorkestroj. Iom post iom, ankaŭ argentinanoj akceptis lin plene. Dum sia vivo li produktis pli ol sesdek muzikdiskojn.

Unu el liaj plej konataj komponaĵoj estas “Adiós Nonino”, per kiu li omaĝis sian patron Vicente “Nonino” Piazzolla, en la jaro 1959, kiam ĉi tiu kuŝis en sia mortolito. Pri tiu kanzono, li deklaris, post dudek jaroj: “Eble mi estis ĉirkaŭita de anĝeloj. Tiu estis la plej bela melodio, kiun mi verkis, kaj eble mi neniam plu faros ion pli bonan.” Alia komponaĵo, ”Libertango“, ludata de multaj orkestroj tra la tuta mondo, estas perfekta esprimo de lia avangarda arto. Kaj lian erudicistilan ”Kvar bonaeraj sezonoj“ oni kutime komparas kun la famaj ”Kvar Sezonoj“ de Antono Vivaldi.

La mondo neniam forgesos la bandonion de Astor Piazzolla.

 

https://www.youtube.com/watch?v=VTPec8z5vdY

 

(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per

http://esperantaretradio.blogspot.com/2021/02/la-jaro-de-piazzolla.html )