segunda-feira, 21 de janeiro de 2013

PALAVRAS COMO ESTRELAS



Recebi pela internet, pela  quinta vez num só dia, uma sequência de românticos crepúsculos acompanhados de sábios conselhos, redigidos  em linguagem nobre, tendo ao fundo um esguio noturno de Chopin. Senti um vazio no estômago. Uma espécie de fome muito antiga, um apetite inusitado. Deixei o computador e procurei a estante. Passando os olhos pelas lombadas dos livros, estaquei num volume espesso e esquecido. Abri e dei com o Sermão da Sexagésima, do padre Antonio Vieira.
Já que se perderam as três partes da vida, já que uma parte da idade a levaram os espinhos, já que outra parte a levaram as pedras, já que outra parte a levaram os caminhos, e tantos caminhos, esta quarta e última parte, este último quartel da vida, por que se perderá também?”
Chuva pesada, fecunda.
Farfalhar de folhas na madrugada.
Enigmático sonho.
Voo de gavião buscando a presa.
Tambores de antigas civilizações.
Passos de dança desconhecida.
Música, pura música intemporal.
Chama subterrânea.
Mistério.
“Como hão de ser as palavras? Como as estrelas.”

VORTOJ KIEL STELOJ
Mi ricevis per interreto, je la kvina fojo en unu sola tago, serion da romantikaj krepuskoj, akompanataj de saĝaj konsiloj, redaktitaj per nobla lingvaĵo, kun fona gracia nokturno de Chopin. Mi eksentis malplenon en la stomako. Iaspecan tre antikvan malsaton, ian nekonatan apetiton. Mi forlasis la komputilon kaj venis al la librobretaro. Mi promenigis la rigardon sur la dorsoj de libroj kaj ekhaltis ĉe volumo dika kaj forgesita. Mi malfermis ĝin kaj ekvidis la Predikon  de Antaŭkaresma Dimanĉo, de pastro Antonio Vieira *.
“Kvankam perdiĝis jam tri kvaronoj de la vivo, kvankam jam unu parton el la aĝo forportis dornoj, kvankam alian parton forportis ŝtonoj, kvankam alian parton forportis vojoj, kaj tiom da vojoj, tamen kial perdiĝu ankaŭ ĉi tiu kvara, lasta parto?”
Peza, fekunda pluvo.
Kraketado de folioj en malfrua nokto.
Enigma sonĝo.
Flugado de nizo serĉanta kaptotaĵon.
Tamburoj de antikvaj civilizacioj.
Paŝoj de nekonata danco.
Muziko, pura sentempa muziko.
Subtera flamo.
Mistero.
“Kiaj estu la vortoj? Ili estu kiel steloj.”



*Klasika portugala aŭtoro el la 17-a jarcento.

terça-feira, 15 de janeiro de 2013

GESTO


na comprida madrugada
estremece
o batente
do trilho
na rota
de um tardio
trem
uma mulher puxa sobre o ombro de um homem
a ponta de um lençol


GESTO

en longa malfrua nokto
ektremas
trabo
trans reloj
tra vojo
de tarda
trajno
virino tiras sur la ŝultron de viro
randon de littuko

domingo, 13 de janeiro de 2013

UMA LÁGRIMA


de repente
uma lágrima escorreu
do canto do olho esquerdo
uma única lágrima
enigmática e inesperada
sem qualquer tristeza
sem despedida
sem recordação
sem qualquer melodia
sem o aceno de um crepúsculo
sem a curva de uma montanha
sem uma fotografia antiga
rolou sobre as rugas duras da minha cara
ousada e independente
não sou doente dos olhos
apenas deixo abertos os canais
para que as lágrimas saiam
sempre que quiserem

UNU LARMO

subite
unu larmo glitis
el  angulo de la maldekstra okulo
unu sola larmo
enigma kaj neatendita
sen malĝojo
sen adiaŭo
sen rememoro
sen ia melodio
sen  sinmontro de krepusko
sen  kurbo de montaro
sen malnova fotografaĵo
ĝi ruliĝis sur la malmolaj faldetoj de mia vizaĝo
aŭdaca kaj sendependa
mi ne estas malsana je la okuloj
mi nur lasas malfermitaj la kanalojn
por ke larmoj eliru
ĉiam kiam ili tion deziras

terça-feira, 8 de janeiro de 2013

FLOR DE CERA




enquanto os homens
canhestramente
tentam construir flores artificiais
com ridículos resultados
a flor de cera
sobre a pedra fria
imita as flores artificiais dos homens
com irônica perfeição



VAKSO-FLORO

dum  la homoj
fuŝe klopodas
konstrui  artefaritajn florojn
kun ridindaj rezultoj
la vakso-floro
sur malvarma ŝtono
imitas artefaritajn florojn de homoj
kun ironia perfekteco