domingo, 10 de dezembro de 2023

reler

 

Um livro não é um livro; é muitos. É o livro que cada leitor quiser, num prodígio de multiplicação que transcende as decisões de seu autor primeiro. O leitor o refaz a seu modo. E essa é a beleza do livro.

Além disso, o livro se transmuda também para cada leitor, dependendo de quando e como foi por ele lido. Uma bonita experiência é reler um bom livro muitos anos depois da primeira leitura. O leitor será outro, o livro será outro.

Acabo de reler “Por quem os sinos dobram”, de Ernest Hemingway. Que bonita experiência! Tinha-o lido havia décadas, quando era muito jovem. Tinha então gostado muito, e me ficara na memória um texto romântico, passional, cheio de idealismo, com personagens generosos e de bom coração.

Leio agora um livro áspero e duro, sem cuidados de linguagem, algumas vezes grosseiro.  Os personagens são rudes e cegamente convencidos de suas verdades políticas. Entregam-se à morte – dos outros e de si mesmos -  com uma banalidade que se reflete em intermináveis diálogos e descrições que parecem desnecessárias e cansativas. Compreende-se: a guerra é cansativa e o que resta são os resíduos dos dias e das palavras. “Qué puta es la guerra!”  Não se trata de literatura de entretenimento. A guerra é feia, suja, malcheirosa. O amor mal cabe. Mal se encontra espaço para ternura e beleza.  Hemingway esteve lá, e deve ter visto o horror de perto.

Eu estava errado na minha primeira leitura? Não, era do que precisava.

Estou mais correto agora? Não, apenas leio com olhos cansados dos anos e das gentes.

 

 

relegi

 

Unu libro ne estas unu libro; ĝi estas multaj. Ĝi estas la libro, kiun volas ĉiu leganto, en mirinda multobliĝo, kiu transcendas la decidojn de ĝia unua aŭtoro. La leganto ĝin refaras laŭ sia maniero. Jen estas la beleco de libro.

Krome, libro ŝanĝiĝas ankaŭ por ĉiu leganto, depende de kiam kaj kiel li leĝis ĝin. Bela sperto estas relegi bonan libron multajn jarojn post la unua legado. La leganto estas nun alia, ankaŭ la libro estas alia.

Mi ĵus relegis “Pro kiu sonoras la sonoriloj”, de Ernest Hemingway. Kia bela sperto! Mi estis leginta ĝin antaŭ jardekoj, kiam mi estis tre juna. Ĝi tiam tre plaĉis al mi, kaj restis en mia memoro teksto romantika, pasia, plena de idealismo, kun grandanimaj, bonkoraj homfiguroj.

Nun mi legis libron malglatan kaj malmolan, senzorgan rilate la lingvon, foje krudan. La homfiguroj estas malmildaj kaj blinde konvinkitaj pri siaj politikaj veraĵoj.  Ili sin fordonas al morto — de si mem kaj de aliaj homoj — kun ia banaleco, kiu respeguliĝas en senfinaj dialogoj kaj priskriboj, kiuj ŝajnas nenecesaj kaj lacigaj. Oni komprenas: milito estas laciga, kaj restas el ĝi nur eroj de tagoj kaj de vortoj. “Qué puta es la guerra!” Ne temas pri distra literaturo. Milito estas malbela, malpura, malbonodora. Preskaŭ ne estas loko por amo. Preskaŭ ne estas spaco por mildeco kaj beleco.  Hemingway iris tien kaj certe vidis de proksime la hororon.

Ĉu mi eraris okaze de mia unua legado? Ne, mi tion bezonis.

Ĉu mi estas pli ĝusta nun? Ne, mi nur legas per okuloj lacaj de la jaroj kaj de la homoj.