segunda-feira, 11 de dezembro de 2017

SANTA BILLIE

P.S.V. 2017

“In my solitude
You haunt me
With dreadful ease
Of days gone by

In my solitude
You taunt me
With memories
That never die”

(Em minha solidão, tu me persegues com a facilidade terrível do tempo que passou. Em minha solidão, tu zombas de mim com as lembranças que nunca morrem.)

Literatura e música são irmãs siamesas. Leio o surpreendente romance-mosaico de Evandro Affonso Ferreira “Não tive nenhum prazer em conhecê-los” e absorvo do personagem a obsessão por Billie Holiday. Essa moça deve estar no Céu.
Ouço repetidas vezes sua voz delicada que sonha em modulações sutis. Um toque de ingenuidade, uma pitada de malícia, uma dose de sensualidade. Casa bem com o nonagenário rabugento do livro,  que guarda um coração sensível no peito só de lembranças. O velho se salva com palavras; a cantora, com timbres.
Tenho para mim que grandes artistas são sempre grandes solitários.


SANKTA BILLIE

“In my solitude
You haunt me
With dreadful ease
Of days gone by

In my solitude
You taunt me
With memories
That never die”

(En mia soleco, vi hantas min kun la terura facileco de la tempo, kiu pasis for. En mia soleco, vi mokas min per  rememoroj, kiuj neniam mortas.)

Literaturo kaj muziko estas siamaj fratoj. Mi legas la mirigan mozaik-romanon de Evandro Affonso Ferreira “Não tive nenhum prazer em conhecê-los” (“Mi havis nenian plezuron koni vin”) kaj mi ensorbas el la romanfiguro obsedon pri Billie Holiday. Tiu junulino devas esti en la Ĉielo.
Mi aŭskultas denove kaj denove ŝian delikatan voĉon, kiu revas per subtilaj sonondoj. Tuŝo de simplanimeco, eta kvanto da malnaivo, dozo da senso. Ĝi bone kongruas kun la naŭdekjara malbonhumorulo en la libro, kiu konservas senteman koron el rememoroj. La maljunulo sin savas per vortoj; la kantistino, per voĉtembroj.
Mi pensas, ke grandaj artistoj estas ĉiam grandaj soluloj.

domingo, 10 de dezembro de 2017

Foto P.S.V. 2017

Sobre  pedra indiferente
folha cai e flor fenece.
Também os sonhos da gente
caem, e a gente os esquece...


Sur ŝtonojn indiferentajn
falas floro kaj folio.
Same, revojn plej korsentajn
vento sur grundon forpuŝas...

O TRUCULENTO

P.S.V. 2017


Rubro homem ríspido, barba rústica, olhar púrpura, modos bárbaros, passo rígido. Se acaso sorri, é sem alegria, é riso pesado, riso pensado, subreptício. Subiu logo na vida, o poderoso homem forte, alma truculenta. Pobre homem forte de incerto semblante! Nunca lhe invejarei a sorte.

SOVAĜULO

Braĝruĝa homo kruda, krispbarba, purpurrigarda, barbargesta, rigidpaŝa. Se okaze li ridetas, tion li faras senĝoje, senĝue, pezride, rido kalkula, subkomprena. Li tuj prosperis en la vivo, potenca homo forta, animo sovaĝa. Kompatinda forta homo sur necerta vojo! Mi neniam envios lian sorton.

A MIOPIA CRESCE NO MUNDO

    
Foto P.S.V. 2017        

Uma estranha epidemia percorre o mundo. Aumenta drasticamente o numero de míopes, em toda parte.  Na Ásia Oriental, quase 90 por cento dos estudantes são míopes, quando terminam seus estudos.  Entre 1920 e 1080 a quantidade deles dobrou. E atinge quase metade dos europeus entre 25 e 29 anos de idade. É uma multidão.
            A pergunta é: por que?
            Genética, apenas? Não parece. Excesso de leitura e computadores? 
            De fato, a incidência é o dobro quando se comparam os que terminam a universidade com os que param de estudar aos 16 anos. No entanto, a tela do computador não pode ser incriminada, quando se sabe que o grande aumento de casos se deu na primeira metade do século 20.
            Os pesquisadores apresentam uma hipótese curiosa. Notaram que a miopia atinge com mais força as pessoas que não vivem ao ar livre. Os que usufruem de largos horizontes, pelo menos algumas horas por dia, são menos atingidos. Qual será a explicação? Benefício da luz solar natural? Será que o olho humano necessita de visão à distância, outrora tão necessária para a caça, por exemplo? Ou será deficiência de vitamina D, que a luz solar fornece?
            Seja qual for, manda a prudência que voltemos aos largos horizontes e à claridade do dia. 


MIOPECO KRESKAS EN LA MONDO

Stranga epidemio okazas en la mondo, pri kiu oni ne tre atentas. Alarme kreskas la kvanto da miopaj homoj, precipe en orientaj landoj. En sudorienta regiono de Azio, preskaῠ 90 procentoj el la studantoj estas miopaj, kiam ili finas sian studadon. Inter la jaroj 1920 kaj 1980 la kvanto da kazoj duobliĝis. Kaj same pri preskaῠ duono el la eῠropanoj en la aĝoj inter 25 kaj 29 jaroj. Tio signifas milionojn da personoj.

La demando estas: kial?
  
Miopeco estas okuldifekto kun forta genetika kaῠzo, sed tio ne klarigas ĝian fortan kreskadon dum la lastaj cent jaroj. Miopuloj ne sukcesas bone vidi malproksimajn objektojn; ĉi tiuj aperas al ili kun malprecizaj konturoj, kiel se eksterfokusaj. Unu tuja ekspliko estas la tro ofta kaj intensa uzado de okuloj por legado kaj komputilumado. Fakte, oni trovis drastan diferencon inter homoj, kiuj finis universitatan studon, kompare kun tiuj, kiuj ĉesigis studadon je la 16-jara aĝo – la kvanto estas duobla en la  unua grupo. Tamen, nur komputilumado ne klarigas la kialon de tiu epidemio, ĉar granda pliiĝo de kazoj okazis en la komenco de la 20-a jarcento, antaῠ la invento de komputiloj.
  
Unu neatendita faktoro aperis en la datumoj de esploristoj.  Okazado de miopeco atingas multe pli ofte homojn, kiuj malofte vivas en libera aero. Alivorte, kiuj ĝuas po kelkaj horoj en ĉiu tago en kampoj kaj parkoj (kun vastaj horizontoj), tiuj suferas malpli ofte de miopeco, ol tiuj, kiuj vivas konstante enfermitaj en ĉambroj. Oni ankoraῠ ne scias la kaῠzon de tia rilato. Ĉu temas pri bonfaro de la hela lumo de suno? Ĉu la homaj okuloj nature bezonas rigardadon al foraj objektoj (iam utilan por ĉasado, ekzemple)? Ĉu la kaῠzo estas manko de vitamino D, kiun transdonas la suna lumo? Mankas ankoraῠ precizaj klarigoj, sed provizore estas rekomendinde, ke ni kaj niaj infanoj  pasigu almenaῠ kelkajn horojn sub libera ĉielo, ĉiutage.
  
Miopeco postulas okulvitrojn, kontaktolensojn aῠ kirurgion. Ĝi pliigas la riskon de retinaj difektoj laῠ la pasado de la tempo. Pro pli granda nombro da miopuloj, en la nuna tempo, eble pliiĝos la kazoj de blindeco en la  mondo, estontece. Tio signifas, ke oni devas laῠeble preventi. Probable ĝi estas unu plia alvoko al la homaro, ke oni zorgu pli bone pri la naturmedio kaj ĝuu pli ofte kontaktadon kun ĝi.
(Aŭskultebla per la Esperanta Retradio: