terça-feira, 29 de outubro de 2013

NINGUÉM PODE SERVIR A DOIS SENHORES


Vivia com aquele livro encadernado com capa preta, pra cima e pra baixo.
Um dia um colega comentou:
- Você é muito religioso, não?
- Eu?! Religioso?!
- Sempre com a Bíblia em baixo do braço...
- Não é a Bíblia. É “O Senhor dos Anéis”.


NENIU POVAS ESTI  SKLAVO POR DU SINJOROJ

Li konstante portadis tiun nigre binditan libron, tien kaj reen.
Unu tagon, kolego komentis:
- Vi estas tre religiema, ĉu?
- Mi?! Religiema?!
- Ĉiam kun la Biblio sub la brako...
- Ĝi ne estas la Biblio. Ĝi estas “La Mastro de l’ Ringoj”.

domingo, 20 de outubro de 2013

O RISO

Todo riso é infantil.
Não é preciso aprendê-lo, apenas praticá-lo.
Por isso, ri alegremente, de tudo que possas.
Regressa ao menino que és
e ri, abertamente, dos outros meninos,
ri das aves palradoras que se repetem,
dos homens palradores,
das palavras canhestras,
das situações constrangedoras,
dos deslizes, dos tropeços.
Ri, sobretudo,  de ti mesmo, que é o riso mais saudável.
Ri, sem censura,
no mais puro exercício de liberdade.
Nunca peças desculpas por rires,
e nunca te arrependas.
Abre a boca e ri, sem limite, bobamente.
Toma para ti o riso que está no mundo,
ele te pertence, por pleno direito.
Busca-o, acha-o, colhe-o, come-o,
fruto sumarento.
Porque o choro – este não será preciso buscar.


RIDO

Ĉia rido estas infaneca.
Ne necesas lerni ĝin, nur praktiki ĝin.
Tial, gaje ridu, pri ĉio, kio al vi eblas.
Revenu al la knabo, kiu vi estas
kaj plene ridu pri aliaj knaboj,
ridu pri la parolkapablaj birdoj, kiuj ripetadas,
pri la parolkapablaj homoj,
pri la misaj vortoj,
pri malkomfortaj situacioj,
pri eraroj, pri stumbloj.
Ridu precipe pri vi mem, kio estas plej sana rido.
Ridu sen cenzuro,
laŭ plej pura praktikado de libereco.
Neniam pardonpetu, ke vi ridis,
kaj neniam pentu.
Malfermu la buŝon kaj ridu, senlime, stulte.
Prenu por vi la ridon, kiu estas en la mondo,
ĝi apartenas al vi, plenrajte.
Serĉu ĝin, trovu ĝin, pluku ĝin, manĝu ĝin,
sukan frukton.
Ĉar ploron – vi ne bezonos serĉi.

sábado, 19 de outubro de 2013

ESTAR JUNTO ESTAR SÓ



quando estamos juntos
importa o brilho do céu
a flor exótica
o recorte da terra junto ao mar
o pio da ave desconhecida
o gosto seco do vinho rubro
o pão molhado no azeite

quando estamos sós
roda a vertigem de um lugar muito alto
um velho adágio soa algures
a brisa arisca entre a folhagem
o cimo do monte
uma pequena náusea
um zumbido
uma recordação muito antiga
uma súbita saudade talvez

quando juntos – soa fora o ruído
quando sós – o ruído soa dentro
é preciso estar junto
é preciso estar só


KUNESTI  SOLESTI

kiam oni kunestas
gravas ĉiela helo
ekzota floro
la linio de tero ĉe marbordo
la pepo de nekonata birdo
la seka gusto de ruĝa vino
pano trempita en oleo

kiam oni solestas
rondiras vertiĝo en tre alta loko
malnova proverbo ie sonas
fuĝema venteto inter la foliaro
la supro de monto
eta naŭzo
zumado
tre antikva rememoro
eble subita resopiro

kiam kune – sonas for la brueto
kiam sole – la brueto sonas ene
necesas kunesti
necesas solesti