sexta-feira, 23 de outubro de 2020

Valorização do professor, de novo!

PSV - out. 2020


O assunto não é novo, mas devemos insistir nele, pois parece que as autoridades fingem que não o veem.

O jornal Folha de S. Paulo acaba de publicar pesquisa internacional (Varkey Foundation) sobre educação. O enfoque foi o prestígio dos professores na sociedade, nos diversos países. Uma das conclusões é chocante: o Brasil é o país onde os professores têm menor prestígio. E a desvalorização dos professores é um dos fatores que mais prejudicam a eficiência da Educação, em qualquer país.

Meus pensamentos se dirigem imediatamente a algumas pessoas, por quem alimentei, por toda a vida, a maior estima, respeito e admiração. Foram vários dos meus professores, na escola pública e nas etapas seguintes.

Não se trata apenas de baixos salários. Comparados com outros tipos de profissionais, os brasileiros avaliam muito mal os professores. Expressaram, em relação a eles, falta de confiança, impressão de pouca dedicação e de falta de inteligência. Parece que isso é generalizado, na América Latina. Curiosamente, a população de Gana e Uganda estão entre os que mais reconhecem o trabalho de seus professores.

Há também o preconceito contra a mulher. Tanto em escolas públicas quanto nas privadas, o fato de serem muitas as professoras (principalmente na pré-escola) causa depreciação e menores salários.

Conversando com uma professora de pré-escola (aliás dedicada, eficiente e muito competente), ela me revelou um dado que não se encontra na pesquisa e é estarrecedor: homens têm dificuldade de encontrar trabalho como professores da pré-escola porque os pais sempre desconfiam que seus filhos vão ficar sob os cuidados de um gay.

É de desanimar!

 

 

PLIVALORIGO DE INSTRUISTOJ, DENOVE!

 

Ĉi tiu temo ne estas nova, sed ni devas insisti pri ĝi, ĉar certe aŭtoritatuloj ŝajnigas, ke ili ne vidas ĝin.

La ĵurnalo “Folha de S. Paulo” ĵus publikigis internacian esploron (Varkey Foundation) pri edukado. La celo estis la prestiĝo de instruistoj en la socio, en diversaj landoj. Unu el la konkludoj estas ŝoka: Brazilo estas tiu lando, kie instruistoj havas plej malmulte da prestiĝo. Kaj malvalorigo de instruistoj estas unu el la faktoroj, kiuj plej forte malhelpas la efikecon de Edukado, en iu ajn lando.

Miaj pensoj tuj direktiĝas al iuj homoj, pri kiuj mi nutris dum mia tuta vivo plej fortan estimon, respekton kaj admiron. Ĉi tiuj estis miaj instruistoj, en publika lernejo kaj en la sekvaj etapoj.

Ne temas nur pri malaltaj salajroj. Kompare kun aliaj profesiuloj, oni esprimis rilate al ili mankon de fido, kaj takson pri malmulta sindediĉo kaj inteligenteco. Ŝajne tio estas ĝenerala fenomeno, en Latinameriko. Kurioze, ke la popolo en Ganao kaj Ugando troviĝas inter tiuj, kiuj plej klare rekonas la laboron de siaj instruistoj.

Ekzistas ankaŭ antaŭjuĝo kontraŭ virinoj. Same en publikaj, kiel en privataj lernejoj, la fakto, ke estas multaj instruistinoj (precipe en lernejoj por etinfanoj) kaŭzas malvalorigon kaj malpli grandajn salajrojn.

Dum interparolo kun instruistino de etinfanoj (cetere tre sindediĉa, efika kaj kompetenta), ŝi sciigis min pri io, kio ne troviĝas en la menciita esploro, kaj estas terurega: al viroj estas malpli facile trovi laboron kiel instruistoj en lernejoj por etinfanoj, ĉar gepatroj ĉiam suspektemas, ke iliaj idoj restos sub la zorgoj de gejo.

Estas malĝojige!

 

segunda-feira, 12 de outubro de 2020

Aniversário

 

 

PSV - out. 2020


Não sou dado a visitas sociais, por pura rabugem, plantada ainda nos tempos de criança. Hoje vejo que perdi com isso algum aprendizado.

Pois recém fui visitar uma senhora que estava a cumprir seu centésimo primeiro ano de vida. Presa ao leito, vendo pouco, ouvindo mal, limitada à paisagem pobre e também centenária de um dormitório modesto. Pior: pensando, pensando...

Não escreveu livro, não deixou obra pública, nunca foi notícia, ninguém se lembra dela.  Casou, teve filhos, pagou suas contas. Manteve uma certa elegância de antanho: vestia linho bordado. Jamais ergueu a voz a alguém, não cometeu maledicências, não se tem informação de que tenha prejudicado um semelhante. Sofreu calada as naturais decepções da vida. Guardou nos olhos uma sombra de melancolia e na parede do quarto um perfil da Virgem Maria. 

Levei begônias vermelhas, e ela agradeceu, creio que sinceramente.

Trocamos algumas frases penosas, tentando desviar do assunto inevitável:

- Estou cansada de viver!...

Durante a curta conversa, consegui que ela sorrisse por duas vezes.

Pensando bem, acho que foi mérito das begônias.

 

 

NASKIĜDATO

 

Mi ne emas fari sociajn vizitojn, pro malsocietemo plantita jam en mia infanaĝo. Nuntempe mi vidas, ke per tio mi maltrafis kelkajn vivinstruojn.

Nu, mi antaŭ nelonge vizitis sinjorinon, kiu kompletigis sian cent-unuan vivojaron. Alkroĉita al lito, malmulte vidanta, malbone aŭdanta, limigita al la seninteresa kaj same centjara pejzaĝo de modesta dormoĉambro. Kaj plej malbone: ŝi pensas, pensadas...

Ŝi ne verkis libron, ŝi ne faris publikan konstruaĵon, ŝi neniam estis objekto de ies atento, neniu memoras pri ŝi. Ŝi edziniĝis, naskis idojn, pagis siajn ŝuldojn. Ŝi konservis ian elegantecon de antikva tempo: ŝi vestis sin per brodita linaĵo. Ŝi neniam laŭtigis sian voĉon al alia homo, ne kritikaĉis aliulojn, oni ne havas informon, ke ŝi iam malbonfaris al proksimulo. Ŝi silente suferis la naturajn elreviĝojn en la vivo. Ŝi konservis ian ombron de melankolio kaj sur la ĉambromuro pentraĵon de Virgulino Maria.

Mi kunportis ruĝajn begoniojn, kaj ŝi dankis, mi kredas ke sincere.

Ni interŝanĝis kelkajn penajn frazojn, klopodante deturniĝi de neevitebla temo:

- Mi estas laca de la vivo!...

Dum la nelonga konverso, mi sukcesis ridetigi ŝin dufoje.

Se mi trafe pensas, supozeble tio estis merito de la begonioj.

 

sábado, 10 de outubro de 2020

CAPITALISMO SELVAGEM

 

                                                                                            PSV - Out. 2020


Não entendo nada de economia, nem gosto muito do assunto. Talvez por conta de minha inata inaptidão para cálculos. Mas gosto ainda menos de certas notícias da área, que sempre me impressionam muito, pela carga de impacto social que contêm.

A última: os bilionários brasileiros tiveram sua fortuna aumentada em 39 %, durante a pandemia. Aparentemente, sem que tenham tido qualquer trabalho ou mérito para tanto, mas apenas pela lógica (ilógica?) do sistema. Enquanto isso, a miséria, evidentemente, aumentou: 40% das famílias brasileiras vivem em estado de “insegurança alimentar” - cínico eufemismo.

Para um ignorante como eu, assoma a imediata impressão de que se tirou recurso dos mais pobres para dar aos mais ricos. Posso imaginar que se trate de uma conclusão simplista e míope, mas é difícil evitar a indignação.

Será o que chamam os raivosos de “capitalismo selvagem”? Não havendo alternativa prática ao capitalismo, será possível um dia “civilizar” esse selvagem?

Bem, preciso terminar este texto atrapalhado: estão tocando a campainha. Deve ser algum mendigo, pedindo um troco.

 

 

SOVAĜA KAPITALISMO

 

        Mi estas nulo en ekonomiko, kaj al mi ne plaĉas tiu temo. Eble pro mia denaska malkapablo pri kalkuloj. Sed mi eĉ pli malŝatas iajn novaĵojn en tiu kampo, kiuj ĉiam tre impresas min, pro la ŝarĝo da socia skuo, kiun ili enhavas.

        Freŝa informo: brazilaj miliarduloj havis siajn riĉaĵojn pligrandigitaj je 39%, dum la pandemio. Ŝajne, tio okazis sen plia laboro aŭ merito  iliaflanke, sed nur pro la logiko (nelogiko?) de la sistemo. Dume, mizero evidente kreskis: 40% el la brazilaj familioj vivas en stato de “nutro-malsekureco” - cinika eŭfemismo.

        Al nesciulo kiel mi, ekestas tuja impreso, ke oni forprenis posedaĵojn de la plej malriĉaj por doni ilin al la plej riĉaj. Mi povas imagi, ke eble tio estas simpleca, miopa konkludo, sed estas malfacile eviti indigniĝon.

        Ĉu precize tion nomas la koleremuloj “sovaĝa kapitalismo”? Se ne ekzistas praktika alternativo al kapitalismo, ĉu eblos iam “civilizi” tian sovaĝulon?

        Nu, mi devas fini ĉi tiun fuŝan tekston: iu sonorigas ĉe mia dompordo. Certe iu almozulo, petonta monerojn.

segunda-feira, 5 de outubro de 2020

A cadelinha

 

Foto PSV - out 2020

 

 

Aos 16 anos de sua amorosa existência, a doce cadelinha encontra-se já quase totalmente surda e cega – sem possibilidade de correção cirúrgica. Tornou-se assim um pequeno drama vê-la percorrer a casa ao longo de três itinerários antigos e bem memorizados: até o jardim, onde encontra a brisa; até a cozinha, onde encontra água e comida; até o quarto, onde encontra a almofada macia, sobre a qual lhe resta passar a maior parte dos dias. São caminhos conhecidos. Cabe aos demais habitantes deixar livres esses percursos, sem cadeiras fora do lugar ou objetos estranhos a lhe barrar o caminho. Se não for assim, o delicado bichinho dá pequenas cabeçadas em corpos espúrios e estaca, magoada. Nesses casos, emite um gemido pungente, a pedir socorro.

A cadelinha mansa e amorosa agora apenas respira, come, bebe, excreta e percorre mínimos segmentos deste mundo. Em que pensará a pobrezinha, diante da névoa escura em que se transformou o mundo? Pensará na morte, que espreita?

A mim ela me comove. Talvez porque também a mim, aos poucos, me vão restando os caminhos conhecidos, o olhar em névoa, as pequenas cabeçadas.

 

 

LA HUNDINETO

 

Je sia 16-jara aĝo post amoplena vivo, la dolĉa hundineto troviĝas jam preskaŭ tute surda kaj blinda - sen ebleco de kirurgia solvo. Tiel, fariĝos eta dramo vidi ŝin trairi la domon laŭlonge de tri itineroj malnovaj kaj bone memorigitaj: ĝis la ĝardeno, kie ŝi trovas venteton; ĝis la kuirejo, kie ŝi trovas akvon kaj manĝaĵon; ĝis la dormoĉambro, kie ŝi trovas molan kusenon, sur kiu ŝi devas resti dum la plej granda parto de la tagoj. Ili estas konataj vojoj. Koncernas la ceterajn enloĝantojn lasi liberaj tiujn irejojn, sen seĝoj for de la kutimaj lokoj aŭ fremdaj objektoj barantaj al ŝi la vojon. Se ne estas tiel, la delikata besteto faras etajn kapfrapojn sur strangajn korpojn kaj ekhaltas, konsternita. En tiaj okazoj, ŝi eligas korŝiran ĝemon helpopetan.

La milda, amoplena hundineto nun apenaŭ spiras, manĝas, trinkas, ekskrecias kaj trairas minimumajn segmentojn sur ĉi tiu mondo. Pri kio pensas la kompatinda, antaŭ la malhela nebulo, en kiun transformiĝis la mondo? Ĉu ŝi pensas pri la morto, kiu kaŝrigardas?

Ŝi min kortuŝas. Eble pro tio, ke ankaŭ al mi, iom post iom, restadas konataj vojoj, nebula rigardo, etaj kapfrapoj.