domingo, 21 de dezembro de 2025

saiu a caminhar

 

PSV dez 2025
 

saiu a caminhar

na primeira esquina

topou com o silêncio

caminharam juntos alguns passos

um cão ladrou

um carro passou

soprou vento nas folhas de uma árvore

ruídos do mundo

despediram-se sem solenidade

o resto do dia foi de palavras palavras palavras

à noite ele olhou para o céu

as estrelas permaneciam quietas no escuro

 

li iris promeni

ĉe la unua stratangulo

li renkontis silenton

ili kune iris kelkajn paŝojn

hundo bojis

aŭto pasis

blovis vento inter la folioj de arbo

bruoj de la mondo

ili adiaŭis sen soleno

la cetero de la tago estis vortoj vortoj vortoj

vespere li rigardis la ĉielon

steloj plu estis kvietaj en la mallumo


sexta-feira, 5 de dezembro de 2025

teatro em lorena

 

 

Teatro em Lorena

 

Nossa Lorena, que não chega a 90 mil habitantes, possui três bons teatros em funcionamento: um nas dependências da UNISAL, outro na FATEA, o terceiro no charmoso “Teatrim”, verdadeiro centro cultural e escola de teatro. É o caso de se festejar! E sobretudo de prestigiar! Não é comum, num país em que a cultura não encontra espaço fácil.

Teatro é arte milenar, cuja origem se perde na antiguidade dos mitos e das religiões. A palavra “teatro”, de origem grega, significa “olhar atentamente”, “olhar refletindo”, “olhar meditando”. De fato, a peça teatral mobiliza nosso espírito até camadas inconscientes, e não permite indiferença. O palco é a vida, a cena nos revela, nos desacomoda, nos obriga a pensar.

Recentemente, fui ver “Capitu”, no Teatrim. Aplaudi de pé e levei a voz do ator comigo, pelas ruas da cidade, por vários dias.

Obrigado, Caio de Andrade e equipe, por nos proporcionar o Teatrim!

 

Teatro en Lorena

 

Nia urbo Lorena, kies loĝantaro ne atingas 90 mil homojn, havas tri bonajn funkciantajn teatrojn: unu en la instalaĵoj de UNISAL, alia en FATEA(*), la tria en la ĉarma “Teatrim”, vera kulturcentro kaj teatrolernejo. Indas festi! Kaj precipe apogi!. Tio ne estas ofta afero, en lando, kie la kulturo ne facile trovas lokon.

Teatro estas jarmila arto, kies deveno perdiĝis en la antikaj mitoj kaj religioj. La vorto “teatro”, grekdevena, signifas “atente rigardi”, “rigardi pripenseme”, “medite rigardi”. Efektive, la teatraĵo mobilizas nian spiriton ĝis nekonsciaj tavoloj, kaj ne permesas indiferentecon. La podio estas la vivo, la sceno nin elmontras, nin malakomodas, devigas nin pensi. 

Antaŭ nelonge, mi spektis “Capitu”, en Teatrim. Mi stare aplaŭdegis, kaj mi portis kun mi la voĉon de la aktoro, tra la stratoj de la urbo, dum pluraj tagoj. 

Dankon, Caio de Andrade kaj laborgrupo, ke vi proponas al ni Teatrim!

 

(*) UNISAL kaj  FATEA estas universitataj institucioj

en la urbo Lorena, en la brazila ŝtato Sanpaŭlo.