domingo, 11 de janeiro de 2015

O AMIGO



Em manhãs rosadas,
saímos, meu amigo e eu, a caminhar,
entre folhas caídas e pensamentos.
É boa companhia, o amigo,
de passada leve e compatível com a minha,
de pequenas e modestas falas,
silêncios oportunos, 
olhar atento aos telhados ,
aos cães vadios,
aos muros cobertos de hera,
aos terrenos baldios,
aos varredores de rua.
Às vezes comenta alguma descoberta de cientistas alemães.
Outras repete um velho anexim,
um verso de Pessoa,
um suspiro.
Nunca falamos de política, 
de metafísica,
ou de arte abstrata,
mas noto que ele se comove com os pedregulhos do chão
e com crianças descalças.
Meu amigo balança os braços como balança a vida,
caminha para nunca  chegar,
e não sei se vai comigo ou consigo.
Além de mim, ninguém o vê.
Meu amigo é uma fagulha.

LA AMIKO

En rozkoloraj matenoj
ni eliras, mia amiko kaj mi, por piediradi
inter falintaj folioj kaj pensoj.
Li estas bona kunulo, la amiko,
kun malpeza paŝado, kongrua kun la mia,
kun etaj kaj modestaj paroloj,
oportunaj silentoj,
atenta rigardo al tegmentoj,
al vagantaj hundoj,
al muroj kovritaj per hedero,
al malplenaj terenoj,
al stratbalaistoj.
Foje li komentas iun malkovron de germanaj sciencistoj.
Foje li ripetas antikvan proverbon,
verson de Pessoa,
suspiron.
Ni neniam parolas pri politiko,
pri metafiziko
aŭ pri abstrakta arto,
sed mi rimarkas, ke li emociiĝas pro surgrundaj ŝtonoj
kaj pro senŝuaj infanoj.
Mia amiko balancas siajn brakojn kiel li balancas sian vivon,
li iras por neniam reveni,
kaj mi ne scias, ĉu li iras kun mi aŭ kun si.
Escepte de mi, neniu alia vidas lin.

Mia amiko estas ia fajrero.

5 comentários:

  1. Kia emocia kaj emociiga teksto, Paulo!
    Foje verkistoj imitas pentristojn...

    ResponderExcluir
  2. Ĉu la mistera fajrero poezia spegulas la alian egoon de l' Poeto?

    ResponderExcluir
  3. Nur lirismo poezia permesas al homo, eĉ post la infanaĝo, tian donacon - fajrero kiel nevidebla amiko. Ĉiopova, poeto igas impona kaj neforgesebla etajn detalojn sur la vojo de kuna piedirado. Ĉu kun si mem, ĉu kun ena amiko, nu! la vivo mem estas fajrero! Amikeco jes gravas! bele!

    ResponderExcluir
  4. Vai para o livro! Está ótimo o poema! Mas o verso "Às vezes comenta alguma descoberta de cientistas alemães" está maravilhoso!!! Nem Drummond...

    ResponderExcluir