domingo, 20 de setembro de 2015

CONTABILIDADE



Quando saía dos plantões, a caminho do metrô, costumava fazer uma espécie de contabilidade sinistra.
Um paciente morreu, mas já era de se esperar. Outro teve um choque e se recuperou a duras penas; mau prognóstico. Um terceiro não tinha nada de tão grave: ocupando vaga por ser parente do diretor. E tem a velha, vegetando, há semanas, inalterável. Muita fez na cama, muito cheiro de suor.
Por que não abri uma lojinha de roupa? Por que não fui ser condutor de metrô? Por que passar o resto da vida como enfermeiro de UTI? Que sentido tem?
À sua frente, uma senhora, idosa e frágil como um graveto, tentava passar pela catraca do metrô com sua mala, a usufruir, desajeitada, de seu civilizado direito de viajar gratuitamente.  Demorou um pouco a acertar a manobra. O funcionário não só não ajudava, como encarava a mulher, visivelmente contrariado. Afinal, ela conseguiu.
Quando chegou sua vez de passar pela catraca, ouviu que o funcionário resmungava baixinho:
-                   -  Parasita!
Pelo menos, amanhã estaria de folga.


KALKULADO

Post la deĵoroj, survoje al la metroo, li kutimis fari iaspecan sinistran kalkuladon.
Unu paciento mortis, sed tion oni jam atendis. Alia suferis ŝokon kaj apenaŭ reekvilibriĝis; ombra prognozo. Unu tria prezentis nenion tre gravan: li okupis liton nur pro tio, ke li estas parenco de la direktoro. Kaj estas tiu maljunulino, kiu vegetas jam semajnojn, senŝanĝe. Multe da fekaĵo surlite, multe da ŝvitodoro.
Kial mi ne malfermis etan vendejon de vestaĵoj? Kial mi ne fariĝis kondukanto de metrotrajno? Kial pasigi la tutan vivon kiel flegisto en hospitala sektoro de grave malsanaj pacientoj? Kiusence?
Antaŭ li, maljuna sinjorino,  malfortika kiel  seka branĉeto, klopodis trairi la turnobarilon kun sia valizo, iom pene profitante sian civilizan rajton veturi senpage.  Ŝi bezonis iom da tempo por la manovro. La metrofunkciulo ne nur ne helpis, sed fikse rigardis la virinon, evidente ĝenita. Fine, ŝi sukcesis.
Kiam alvenis lia vico trairi la kontrolilon, li aŭdis, ke la funkciulo mallaŭte murmuras:
           - Parazito!

            Almenaŭ li havos ripoztagon, morgaŭ.

6 comentários:

  1. Kia pesimisma esto! Eble al li mankis amatino por dolĉigi iom la vivon...

    ResponderExcluir
  2. Absolute genia teksto! Densa, altstile tordvoja, tamen el la intermiksado de roluloj oni retenas la lastan esprimon: Parazito! Kiu fakte parazitas? Por daŭre pensi dum la tago... ho!

    ResponderExcluir
  3. Nur Poeto sukcesas kapti la sencon de malhelaj kaj tordaj homaj sentoj.

    ResponderExcluir
  4. Mirinde kondukita, tiu eta beletra rakonto nin surprizigas per ŝoka neatendita interna pensofluo de flegisto survoje hejmen post hospitala deĵorado. Ŝokas nin krudan priskribon de pacientoj kaj la konstaton pri la ekzisto de priviligiuloj pro mispolitikaĵoj. Same ŝokiga, la socia miszorgo al maljunuloj, tiuj parazitoj... Porleganta pensigilo!

    ResponderExcluir
  5. Korekto: Ŝokas nin kruda priskribo de pacientoj kaj la konstato pri la ekzisto de privilegiuloj pro mispolitikaĵo.

    ResponderExcluir