terça-feira, 18 de outubro de 2016

O MENINO E O MUNDO


As notas de uma canção muito simples, de um pai para seu filho, são bolinhas coloridas a dançar no ar. Quando o pai se ausenta, sem volta prevista, o menino guarda as bolinhas numa caixa, com todo o cuidado. E quando vai para o mundo, em busca do pai e de sua própria vida, o menino conserva o seu tesouro: a canção paterna. Esta talvez seja uma boa chave para apreciar “O Menino e o Mundo”.
            É cinema de animação da  melhor qualidade. Imperdível. Surpreendente. Com traços de simplicidade despojada (o menino não tem senão olhos, na cara redonda, e o olhos expressam tudo), cria uma atmosfera de poesia e sonho, vestida de cor e melancolia. Enfrentar o mundo não é tarefa fácil. A música, os movimentos delicados, o ritmo perfeito e a sutileza do cenário constroem uma narrativa riquíssima que – espantoso ! – prescinde de palavras. Com traços de América Latina, o conto é universal: trata-se do homem diante do destino, e o destino é sempre maior que o homem. Aqui e ali, alusões sóbrias à áspera sociedade consumista que dificulta ainda mais as coisas. Não há como não se comover com a luta de um menino frágil que busca se tornar adulto num mundo imenso, labiríntico e incompreensível. Seu único recurso: o retrato em que aparece junto ao pai e à mãe. É a história de cada um de nós.
            O filme, lançado em 2014, é de autoria do paulista Alê Abreu, e recebeu numerosos prêmios. Foi indicado para o Oscar. Mas não é isso que importa. Importa que ele coloca o gênero – animação – num patamar superior de arte. Confira.


LA KNABO KAJ LA MONDO

            La sonoj de tre simpla kanzoneto, de patro al sia filo, estas sferetoj koloraj dancantaj en la aero. Kiam la patro foriras, sen antaŭvidebla reveno, la knabo enmetas la sferetojn en skatolon, zorgeme. Kaj kiam li ekiras en la mondon, serĉe de la patro kaj de sia propra vivo, la knabo konservas sian trezoron: la patra kanzono. Ĉi tiu eble estas bona ŝlosilo por aprezi “La Knabo kaj la Mondo”.
            Ĝi estas animacia filmo plej altkvalita. Nespitenda. Surpriza. Per strekoj de senornama simpleco (la knabo havas nur okulojn sur la ronda vizaĝo, kaj la okuloj ĉion esprimas), kreiĝas etoso de poezio kaj sonĝo, vestita per koloro kaj melankolio. Alfronti la mondon ne estas facila tasko. La muziko, la delikataj movoj, la perfekta ritmo kaj la subtileco de la scenejo konstruas tre riĉan rakonton, kiu – mirinde! – malbezonas vortojn. Per trajtoj de Sudameriko, la rakonto estas universala: temas pri la homo antaŭ sia destino, kaj la destino estas ĉiam pli granda ol la homo. Jen kaj jen aperas sobraj aludoj al la kruda konsumisma socio, kiu eĉ pli malfaciligas la aferon. Ne eblas ne emociiĝi pro la batalado de malfortika knabo, kiu klopodas fariĝi plenkreska en mondo grandega, labirinta kaj nekomprenebla. Lia sola rimedo: la portreto, sur kiu li staras apud la patro kaj la patrino. Ĝi estas la historio pri ni ĉiuj.
            La aŭtoro de la filmo, lanĉita en la jaro 2014, estas Alê Abreu, kaj ĝi ricevis multenombrajn premiojn. Oni indikis ĝin por la Oskar-premio Sed ne tio gravas. Gravas, ke ĝi metas tiun ĝenron – animacion – sur superan tavolon de arto. Kontrolu.

4 comentários:

  1. La poezianimacia filmo "La knabo kaj la mondo" vere meritas la Oskaron! Gratulon al AlÊ Abreu!

    ResponderExcluir
  2. Parece tão interessante!!! Vou assistir.

    ResponderExcluir
  3. Tiu bela recenzo instigas nin spekti la animacian filmon. Jen mia kazo.

    ResponderExcluir