sábado, 2 de dezembro de 2017

A NATUREZA RECONSTROI FLORESTAS MELHOR QUE O HOMEM




Contrafortes da Mantiqueira, vistos do meio
da serra, em Guaratinguetá.
Foto P.S.V. 2016.

A humanidade durante milênios se dedicou com afinco à destruição de florestas naturais. Chegou a hora de a natureza cobrar a conta, em forma de alterações perigosas no clima do planeta. Penosamente, tenta-se replantar as áreas lesadas.
            Chega agora uma informação importante pela revista “Science Advances”. Após cuidadoso estudo multicêntrico, concluiu-se que, no mais das vezes, a intervenção humana, na tentativa de replantar florestas, não é a melhor solução. Quando se cerca e protege a área contra ações destrutivas (como a presença do homem e do gado, a pisotear o solo), a regeneração da floresta de dá de modo mais completo, sadio e barato. Cada hectare de floresta replantada custa entre 1400 e 34000 dólares, dependendo do local e do método. Por outro lado, o método natural chega a ser mais eficiente em 34 a 56 por cento. Em relação à população dos vegetais, chega a ser superior em 19 a 56 por cento.
            Claro que replantar é louvável e desejável. Até porque, em certas situações, a destruição é tão profunda que não resta outro recurso. Mas em muitos casos, cercar e proteger pode ser a melhor opção.
Alguns grandes fazendeiros bem podiam colaborar. Ganharíamos todos, o mundo agradeceria.


LA NATURO REKONSTRUAS ARBAROJN PLI EFIKE OL LA HOMOJ

            Dum la lastaj jaroj, bela iniciato aperas en tropikaj landoj, kie senbrida, sovaĝa detruado de naturaj arbaroj okazas jam de jarcentoj. Kompreneble, la konsekvencoj de tia detruado estas katastrofa en la medio kaj klimato. Multaj bonintencaj homoj do sin dediĉas al replantado de arboj en tiuj regionoj. Fakte, en iuj lokoj, nenia alia rimedo ekzistas, krom tiu pacienca, longa laboro, kiu jam rikoltis bonegajn rezultojn. Tamen, replantado de arbaroj fare de homoj estas multekosta kaj peniga afero.
            Antaŭ ne longa tempo, brazilaj esploristoj publikigis studaĵon en la revuo “Science Advances” pri tiu temo. Analizinte pli ol cent esplorojn publikigitajn en la mondo pri la restarigo de arbaroj, ili konstatis, ke plej ofte la homa interveno estas malpli efika ol naturaj procesoj de rearbarigo. Tiu zorga revizio de rezultoj ricevis apogon de sciencistoj de diversaj universitatoj kaj aliaj institucioj en Brazilo kaj eksterlande. Se oni permesas, ke la naturo mem agadu, tiam la rearbarigoj okazas pli komplete, sane kaj malmultekoste, ol se homoj aktive intervenas – ili asertas. Homa klopodo por rearbarigo kostas inter 1400 kaj 34000 dolaroj por ĉiu hektaro, depende de la loko kaj metodo. Valoras la penon fari tion, sed ne estas facile trovi rimedojn por tio. Tamen, rilate la restarigon de viv-diverseco, la natura metodo  estis supera je 34 ĝis 56 procentoj. Rilate la vegetaĵaron de la rekreata arbaro, la natura metodo estis supera je 19 ĝis 56 procentoj.
            Kompreneble, la homaj klopodoj mem restarigi arbarojn estas tre meritoplena , ĉar ne ĉiam la naturo mem sukcesas plenumi tion. Tio dependas de la loko, de pluvo kaj de la grado de detruado. La sciencistoj rekonas, ke en certaj situacioj, la sola ebleco estas la homa interveno. En aliaj, plej prudente estas simple ĉirkaŭbari la rekonstruotan areon, por ne permesi, ke brutoj tretu la grundon aŭ ke homoj malhelpu la laboron de la naturo.

Bienistoj kaj farmistoj devus esti stimulataj rezervi parton de sia tero por rekonstruado de naturaj arbaroj. Afero iom pli simpla kaj malmultekosta, en iuj regionoj. Kaj la tuta mondo dankus tian iniciaton!
(Aŭskultebla en la  Esperanta Retradio:
http://esperantaretradio.blogspot.com.br/2017/11/la-naturo-rekonstruas-arbarojn-pli.html?q=la+naturo )

4 comentários:

  1. Kiam la homoj decidos audi kaj respekti la naturon, certe la vivkvalito estos alia!
    Dankon, Paulo!

    ResponderExcluir
  2. Vi pravas! Urĝas zorgi pri la naturo!

    ResponderExcluir
  3. Grande notícia! Agora é convencer os russos...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Em tempo, a foto deve ser da Serra da Mantiqueira. Quem é o autor?

      Excluir