terça-feira, 30 de janeiro de 2018

O SHEIK


Por muito tempo ele sonhou em conhecer Dubai.
Aquelas paisagens brancas, as construções arrojadas, o luxo, a imitação da natureza, os brilhos, as cores, o ar do deserto. E, sobretudo, o majestoso edifício-símbolo, em forma de imenso barco a vela. Burj Al Arab,  o mais luxuoso hotel do mundo, entre dois imensos e misteriosos desertos – um de água, outro de areia. Um dia, haveria de se hospedar ali bem perto.
Ele se via a circular num hotel de luxo, senhor de mordomias inimagináveis. Homens de turbante, mulheres de véu. Outro alfabeto, outra religião, outros costumes. Ele tinha uma queda pelo exótico.
Pois chegou o dia de conhecer Dubai! A ansiedade era extrema, até que desembarcou com a impressão de que já vivera ali, em tempos antigos. Tiveram início dias de sonho. O taxi, Mercedes Benz, o levou a um hotel completamente estrelado, onde a recepção se desdobrou em gentilezas. Pertinho do Burj Al Arab. Circulou inúmeras vezes por aquelas ruas limpas e enfeitadas, sempre varridas pelo vento do deserto. Passou por gente chique, bem vestida, homens morenos e elegantes, sempre de expressão séria e segura. As mulheres, silenciosas, não se lhe ouviam os passos. Banhou-se em piscina de champanhe, comeu damasco e tâmaras divinos, refestelou-se em suíte espelhada, encheu os ouvidos de música hipnótica. Chegou a ajoelhar-se voltado para onde supunha estar Meca, em certas horas do dia: não podia deixar passar a oportunidade de se ajoelhar  em direção a Meca. O Profeta deve ter  ficado contente.
Foram dias de êxtase. Mas tudo chega ao fim. Com os olhos e o coração cheios de encanto, teve que voltar à casa. Como prolongar a magia?
Não teve dúvida. Entrou numa loja de estilo e pediu  uma autêntica roupa de sheik: seda esvoaçante da cor da areia, mangas largas, um turbante imponente que se ajustou como luva em sua cabeça, adornado com um rubi sobre a fronte. Caríssima! Haveria de desembarcar em Guarulhos vestido de sheik. A glória! As filhas o esperariam no saguão, e quando o vissem, sequer o reconheceriam. Que surpresa! Pura majestade.
Assim fez. A viagem parecia não acabar. Ele nem conseguia dormir, antevendo o sucesso da chegada. Faltando meia hora para a aterragem, enfiou pelo WC do avião e se arrumou. Saiu de lá um sheik completo e acabado. Até o cavanhaque combinava com a roupa. Teve que descer a escada de saída do avião segurando a saia, para que não tropeçasse,  e o turbante, para que não voasse.
Finalmente, o desembarque. Postou-se atrás da porta corrediça, deu três passos solenes e ela se abriu, para descortinar o seu esplendor. O saguão estava cheio. Entre os que esperavam pela saída de seus familiares e conhecidos, alguns sorriram ao vê-lo. Por um segundo ele julgou entrever um toque de mofa naqueles sorrisos. “Coitados, não conhecem Dubai.” Procurou as filhas. Em vão, elas não estavam.
Nessa hora o telefone soou. Era uma delas, dizendo que tinham ficado presas no trânsito e chegariam daí a meia hora, ou mais.
Tentando manter o donaire, ele se dirigiu a passos lentos ao WC do aeroporto, para trocar de roupa.


LA ŜEJKO

De longa tempo li revis viziti Abudabion.
Tiuj blankaj pejzaĝoj, aŭdacaj konstruaĵoj, lukso, la naturo kopiita de la homo, la heleco, la koloroj, la aero de dezerto. Kaj super ĉio, la majesta simbola domego en formo de grandega velbarko. Burj Al Araba, la plej luksa hotelo en la mondo, inter du senfinaj, misteraj dezertoj – unu el akvo, alia el sablo. Iam li gastos tie, tute apude.
Li vidis sin cirkulanta en luksa hotelo, sinjoro de neimageblaj dorlotoj. Viroj sub turbanoj, virinoj sub vualoj. Alia alfabeto, alia religio, aliaj moroj. Li havis ian emon al ekzotaĵoj.
Nu, alvenis la tago ekkoni Abudabion. La malkvieteco estis ekstrema, ĝis li elaviadiliĝis kun la impreso, ke li iam vivis tie, en fora pasinta tempo. Komenciĝis ravaj tagoj. La taksio, Mercedes Benz, kondukis lin al plenstela hotelo, kie la akceptado multobligis ĝentilaĵojn. Tuj proksime, staris Burj Al Arab. Li iradis kaj reiradis sennombrajn fojojn tra tiuj puraj, ornamitaj stratoj, konstante balaataj de la vento el la dezerto. Li preterpasis ŝikajn homojn, bele vestitajn, brunhaŭtajn elegantajn virojn, ĉiam kun mienoj seriozaj kaj memfidaj. De la virinoj, silentemaj, oni eĉ ne aŭdis la paŝojn.  Li sin banis en naĝejo el ĉampano, li manĝis diecajn abrikotojn kaj daktilojn, li kuŝis en spegulplena hotelĉambro, li plenigis siajn orelojn per hipnota muziko. Li eĉ surgenuiĝis turninte sin al Mekko, en iuj horoj en la tagoj: li ne povus neglekti la okazon surgenuiĝi direkte al Mekko. La Profeto certe estis kontenta.
Tiuj estis tagoj de ekstazo. Sed ĉio alvenas al fino. Kun la okuloj kaj la koro plenaj de ravo, li devis reveni hejmen. Kiel plilongigi la magion?
Li ne hezitis. Li envenis stilan vendejon kaj mendis aŭtentikan ŝsejkan veston: malpeze ŝvebanta silko sablokolora, kun larĝaj manikoj, impona turbano, kiu perfekte alĝustiĝis al lia kapo, ornamita per rubeno super la frunto. Tre multekosta! Li elaviadiliĝos en la flughaveno, en San-Paŭlo, en vesto de ŝejko. Glore! Liaj filinoj atendos lin en la halo, kaj kiam ili vidos lin, ili eĉ ne rekonos sian patron. Kia surprizo! Pura majesto.
Tiel li faris. La vojaĝo ŝajnis neniam finiĝi. Li eĉ ne sukcesis dormi, antaŭvidante la sukceson de sia alveno. Kiam mankis duonhoro por al alteriĝo, li eniris la necesejon de la aviadilo kaj pretigis sin. El tie eliris kompleta, perfekta ŝejko. Eĉ la mentonbarbo kongruis kun la vesto. Li devis malsupreniri la eliran ŝtuparon el la aviadilo iom levante la jupon, por ke eviti stumblon kaj la turbanon por eviti, ke ĝi forflugu.
Fine, la eliro el la flughaveno. Li ekstaris malantaŭ la aŭtomata pordo, li faris tri solenajn paŝojn kaj ĝi malfermiĝis, kaj montriĝis lia tuta brilo. La halo estis plena. Inter homoj, kiuj atendadis siajn familianojn kaj konatojn, iuj ridetis, vidante lin. Dum unu sekundo li duonvidis iom da mokemo en tiuj ridetoj. “Kompatindaj, ili ne konas Abudabion.” Li serĉis siajn filinojn. Vane, ili ne ĉeestis.
Tiumomente eksonis la telefonaparato. Tio estis unu el ili, kaj ŝi informis, ke la trafiko retenis ilin, kaj ke ili alvenos post duonhoro, aŭ iom pli.
Li klopodis konservi la dignon, sin direktis per malrapidaj paŝoj al la necesejo en la flughaveno, por ŝanĝi siajn vestojn.

3 comentários:

  1. Plezure mi ĝuis vian sukan rakonton!
    Kia subtila ironio!

    ResponderExcluir
  2. Neeblas ne frandi tiun bongustan, rafinitan rakonton, kies etoso estas bele rekreata de la Autoro. Brile.

    ResponderExcluir
  3. Que beleza! Com direito a ilustração!!! Ótimo, Paulo!

    ResponderExcluir