domingo, 18 de fevereiro de 2018

BICHO EM HOSPITAL DE GENTE

Dóris, foto P.S.V. 2016

Na primeira semana deste fevereiro, aprovou-se uma lei municipal, em São Paulo, segundo a qual fica permitida a visita de animais de estimação a pacientes internados em hospitais da cidade. A proposta foi do vereador Rinaldi Digilio, e não é propriamente uma novidade. Já faz tempo que se publicam estudos a mostrar que a convivência de animais com pacientes é positiva para o tratamento. Em vários países ela já funciona.
Há regras: o médico responsável deve autorizar a visita; o animal deve estar limpo e vacinado; o veterinário deve atestar a sanidade do bicho e este deve ser  levado com guia e coleira (ou focinheira, quando necessário); a comissão de infectologia do hospital deve autorizar a visita; cada hospital pode acrescentar normas e procedimentos, de acordo com as condições locais.
Disse o vereador que a convivência com o animal faz bem ao paciente e a toda a equipe. Faltou dizer que faz bem também ao bicho.


BESTO EN HOSPITALO POR HOMOJ

En la unua semajno de ĉi tiu februaro, aprobiĝis municipa leĝo, en San-Paŭlo, laŭ kiu estas permesata vizito de dorlotbestoj al pacientoj enhospitaligitaj en tiu urbo. La proponon faris la urbkonsilanto Rinaldi Digilio, kaj ĝi ne estas propradire novaĵo. Jam de iom da tempo oni publikigas studojn, kiuj montras, ke kunvidado inter bestoj kaj pacientoj estas pozitiva por la flegado. En pluraj landoj ĝi jam funkcias.
Ekzistas reguloj: la respondeca kuracisto devas permesi la viziton; la besto devas esti purigita kaj vakcinita; bestkuracisto devas atesti la sanstaton de la besto kaj ĉi tiun oni devas porti per rimeno kaj ĉirkaŭkolo (aŭ buŝumo, kiam necese); la kontrolgrupo pri infektologio en la hospitalo devas permesi la viziton; ĉiu hospitalo rajtas aldoni normojn kaj procedurojn, laŭ lokaj situacioj.
La urbkonsilanto diris, ke kunvivado kun besto bonfaras al pacientoj kaj al la tuta fleganta skipo. Mankis diri, ke ĝi bonfaras ankaŭ al la besto.

5 comentários:

  1. Mi esperas, ke la rigoraj reguloj ne malhepos la kunvivadon inter dorlotbestoj kaj pacientoj.
    Al mi tre plaĉis la foto de la ĉarma Dóris! :)

    ResponderExcluir
  2. Grande notícia, embora todos já desconfiávamos da eficácia do procedimento. Tema muito bem posto.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. E a foto da Dóris está de fazer chorar! Coisinha mais linda!

      Excluir
  3. Laŭdinda leĝo! Pere de bestoj la homoj humaniĝas...

    ResponderExcluir
  4. Pli kaj pli multighas homoj al kiuj bestoj kaj plantoj ne estus kvazau senanimaj mashinoj. Prifestinde!

    ResponderExcluir