terça-feira, 3 de julho de 2018

RAÍZES

FOTO P.S.V. - 07/2018


a serpentear na superfície
as raízes da velha acácia
constroem montanhas
vales
picos nevados
labirintos sulcados

cansadas de habitar
as profundezas do chão obscuro
a sugar a seiva fecunda do húmus
entediadas do silêncio da terra
das umidades anônimas
do quieto solo

assomam sáurias cá fora
constroem cidade remota de grandes muralhas
contraponto da árvore imensa
terrosa simetria desfolhada
que o vento não faz oscilar
que prescinde de luz
garra amarra na terra
coração que não pulsa
apenas flui

sérias nobres raízes da velha acácia


RADIKOJ

serpentumante surface
radikoj de maljuna akacio
konstruas montarojn
valojn
neĝajn montopintojn
sulkajn labirintojn

lacaj longe loĝi
la profundon de obskura grundo
suĉadi fekundan sukon el la humo
enuinte pri la silento en la tero
pri la anonima malsekeco
de la kvieta fundo

ili aperas saŭre ĉi-ekstere
konstruas  foran urbon kun grandaj muregoj
kontrapunkto de la vasta arbo
entera simetrio senfolia
kiun la vento ne balancas
kiu ne bezonas lumon
kroĉa ungego ŝnurego
koro ne pulsanta
nur fluanta

seriozaj noblaj radikoj de maljuna akacio

5 comentários:

  1. Mia jarmila amikino kiu logxas en la steloj, iam diris al mi, ke tiuj arboj kiuj montras la radikojn promenas dum la homa dormado...
    Cxu sxi pravis? Foje mi mem kredas je tiu dirajxo...
    En arbaj lokoj devus esti kreita speciala loko por ekspozicii poemojn kaj rakontojn pri la arboj kaj tiuj magiaj entoj kiuj logxas tie.
    Dankon, amiko!
    En iu mondo kies perforto sxajnas gajni pliajn spacojn, vidi poemojn kaj poetojn, ilin audi estas vera nobela premio por ni.

    ResponderExcluir
  2. MARAVILHOSO poema! Dos melhores que o poeta já escreveu! Com a permissão do autor, vai para o Louco.

    ResponderExcluir
  3. Mi enamiĝis al tiu mirinda poemo! Gratulon kaj dankon, Poeto!

    ResponderExcluir
  4. Fernando Pessoa nin instruas, ke la plej grava rivero estas tiu de nia vilaĝo. Paulo S Viana poezie nin prezentas la plej belan akacion de la mondo, tiun de sian korton.

    ResponderExcluir