domingo, 12 de agosto de 2018

LISBOA

Foto PSV - 08/2018



Desta serena cidade,
- Lisboa, que ri e chora,-
sente-se já a saudade,
antes mesmo de ir embora...

Na pedra do chão - desejo.
Na folha que cai - um sonho.
Lisboa é mais do que vejo,
é mais que um fado tristonho...



LISBONO

Ĉi tiu urbo serenas
- Lisbono ridas kaj ploras -
kaj resopiro alvenas
eĉ antaŭ ol oni foras...

Deziro - sur grunda ŝtono.
Sonĝo - falanta folio.
Pli ol videblas, Lisbono,
pli ol gitarnostalgio...

5 comentários:

  1. Oni povas vidi Lisbonon per tiu speciala versfotografajxo via, kara poeto...
    Dankon!

    ResponderExcluir
  2. Tiu poemo estas fajna majstroverko! Mi ĝue revizitis la lisbonan etoson
    per viaj belegaj versoj! Gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir
  3. Tiuj kvarversaĵoj kaj ties tradukoj kvazaŭ igas nin lisbonanoj...
    Kiu estas la aŭtoro de la tekstoj en la Portugala?

    ResponderExcluir
  4. TROVA GLORIOSA! PERFEITA! LINDA...DÁ UMA SAUDADE DE PAISAGENS ANTIGAS, DE LUGARES DISTANTES, DE QUERIDOS AVÓS! AMEI! PARABÉNS, CONFRADE!

    ResponderExcluir