terça-feira, 4 de dezembro de 2018

PASSOS

Paisagem andina
Foto PSV - 2018

Foram três passos à frente
e dois tropeços de lado,
e quando eu vi, de repente,
a vida tinha passado.

Nos tais passos aprendi
alguma  coisa, ao acaso;
nos tropeços percebi
que foi saber muito raso.

O caminho já se finda,
e ao passo final convida;
é pena que fique ainda
pela frente, tanta vida...


PAŜOJ

Tri paŝojn daŭris la iro,
kun du stumbloj, intermite;
la vivo, kiel suspiro,
pasis for kaj tro subite.

Per la paŝoj mi eksciis,
ke mi lernis tro malmulte;
per la stumbloj, ekkonsciis,
kiom kostas vivi stulte.

Nun jam finiĝas la vojo
kaj nun restas paŝo lasta;
kaj mi vidas, kun malĝojo:
ĝi povus esti pli vasta...

7 comentários:

  1. Como sempre, belíssimo poema, acompanhado de fotografia espetacular (ficou muito boa em P&B).

    ResponderExcluir
  2. Belegaj, inspiritaj kaj pensigaj poemoj ambaŭlingve.
    Kia impona foto! Gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir
  3. Kion diri, amiko tre kara al mia koro?
    Vi kontruas templon per juvelaj vortoj kaj invitas nin tien eniri por audi la sonon el viaj plej kortusxaj sentoj...
    Kion diri?

    ResponderExcluir
  4. Mi provas akcentvokal-silab-riman kvarversaĵon:

    Jen plua poem´ kortuŝa
    Kiu ĉiujn surprizigas
    Metriko kaj rimoj luksaj
    Beletristikaĵ´ instiga.

    Ĉu mi sukcesis?

    ResponderExcluir
  5. Je pense que tes petits poèmes rimés et tes vers conçus de façon presque artisanale sont un ouvre d'art. Ceci n'est pas le seul exemple. Sans parler de la subtilité des sujets, de comment les idées se déroulent dans le texte ! C’est magnifique ! Salutations!

    ResponderExcluir
  6. Kiel kutime, kara Paulo, vi prezentas belan poemon, kiun vi majstre pentris per ne antaŭviditaj koloroj. Varmajn gratulojn!

    ResponderExcluir