segunda-feira, 22 de abril de 2019

FLOR E MAR

Praia das Dunas, Cabo Frio, abril 2019
Foto PSV


Quem ama guarda um segredo
que não pode revelar,
uma flor que não tem medo 
de brotar à beira-mar.

O mar é onda de sal,
a flor é cor e aroma,
o mar beija o areal,
a flor, a mão que a toma.

Assim será cada dia
daquele que sabe amar,
o perfume que irradia
uma flor à beira-mar...


FLOR´ KAJ MAR´

Amo estas tre subtila
mistero. Jen do komparo:
ĝi estas iom simila
al floro apud la maro.

La mar´ eterne ondumas
kaj al sablo ĉiam venas,
la flor´ konstante parfumas
la manon, kiu ĝin prenas.

Se vi volas la Ĉielon
sur la ter´ , en paco rara,
vi nur sekvu la modelon
de la floro apudmara...

10 comentários:

  1. Jen la bela triopo: Naturo, Poezio kaj Koro...
    Dum la mondo militas, poetoj venas kaj montras al ni la magion de ilia rigardo kaj ni lernas pri brleco!
    Dankon!

    ResponderExcluir
  2. Vidis mi, kontemplis, plukis,
    Kiom da floroj, vivaj, sekaj!...
    Sed kapablon ilin vidi
    Nur bona poezio vekas...

    ResponderExcluir
  3. La flor´ poezia konstante parfumas
    la manon, kiu ĝin prenas... aŭ ĝin donas.

    ResponderExcluir
  4. O Mestre das Quadras
    volta a brilhar
    à beira mar...

    ResponderExcluir
  5. Poeto, vi vere estas la majstro de ni ĉiuj.
    Pli kaj pli via poezio fariĝas pli bela, rafinita, universala.

    ResponderExcluir