sábado, 26 de dezembro de 2020

O DIA MAIS FELIZ DA VIDA

 

Eis aí uma bela homenagem da revista “Kontakto” à escritora Julia Sigmond, que instituiu uma coluna com o mesmo nome na revista romena “Bazaro”, que circulou entre 1997 e 2009: “Quando você foi mais feliz na vida?”

Quero contribuir. Contudo, se o redator concorda, peço permissão para retirar a palavrinha “mais”. Em minha opinião, ela atribui uma certa competição entre os momentos felizes da vida, na busca da escolha do “mais” feliz. Simplesmente, não consigo escolher, na minha vida, o momento mais feliz, embora seja capaz de listar muitos momentos felizes, que mereceriam um relato na revista.

Poderia por exemplo escolher o momento em que assisti à minha primeira aula no curso de Esperanto, quando tinha 12 anos. Ou um momento de passeio à beira-mar, contra o vento leve, em meio a espirros d´água e voo de gaivotas por sobre a cabeça. Poderia também relatar um momento mágico em que um passarinho, num galho de árvore, me saúda com um piado, enquanto dou uma volta pelo quintal. Ou quem sabe o momento em que, ainda criança, ouvi pela primeira vez a Alla Turca de Mozart? Ou talvez a primeira vez em que olhei Lisboa, de corpo presente?

Muitos momentos, entre os quais não é possível escolher “o mais” feliz.

Mas devo decidir. Escolho o momento em que despertei, hoje pela manhã, e olhei o céu, e ele estava incomparavelmente azul, fresco como nunca e gentilmente a me chamar para um passeio de bicicleta. Aceitei o convite e, durante uma hora pedalei devagar por minha pacífica cidade, que ainda dormitava na manhã de domingo. Árvores esparsas e jardins de casas me presentearam o olhar, até que cheguei a uma charmosa capela, pintada de azul e branco, na periferia da cidade. Olhei com prazer a sua beleza simples, com sentimento de gratidão e respeito.

E voltei, enquanto o vento brando continuava a me acompanhar.

Aqui está o meu momento feliz, na vida.

(Texto publicado na revista “Kontakto”, nº 299 [5:2020],

da Juventude Esperantista Mundial.) 

 

“Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?”

 

Jen bela omaĝo de “Kontakto” al la verkistino Julia Sigmond, kiu  starigis samnoman rubrikon en la rumana revuo Bazaro, aperinta inter 1997 kaj 2009: “Kiam vi estis plej feliĉa en la vivo?”

Mi emas kontribui. Tamen, se la redaktoro tion konsentas, mi petas permeson forigi la vorteton “plej”. Miaopinie, ĝi atribuas ian konkuradon inter la feliĉaj momentoj en la vivo, cele al elekto de “la plej” feliĉa. Mi simple ne sukcesas elekti, en mia vivo, “la plej” feliĉan momenton, kvankam mi povas facile envicigi multajn feliĉajn momentojn, kiuj meritus raporton en la revuo.

Mi povus ekzemple elekti la momenton, kiam mi ĉeestis mian unuan klason en kurso de Esperanto, kiam mi estis 12-jara. Aŭ momenton de promenado ĉe la maro, kontraŭ la facila vento, meze de akvoŝprucoj kaj dum flugado de mevoj super mia kapo. Mi povus ankaŭ raporti pri momento rava, kiam birdo sur arbobranĉo persone salutis min per pepado, kiam mi promenetis en mia hejmkorto. Ĉu prefere la momenton, kiam mi, ankoraŭ infano, aŭskultis unuafoje la Alla Turca, de Mozart? Ĉu eble la unuan fojon, kiam mi surloke rigardis Lisbonon?

Multaj momentoj, el kiuj ne eblas elekti “la plej” feliĉan.

Sed mi decidu. Mi elektas la momenton, kiam mi vekiĝis, hodiaŭ matene, kaj mi rigardis la ĉielon, kaj ĝi estis senkompare blua, unike freŝa kaj afable invitanta min al bicikla promeno. Mi akceptis la inviton, kaj dum unu horo mi malrapide biciklis tra mia paca urbo, kiu ankoraŭ dormetis en dimanĉa mateno. Disaj arboj kaj domĝardenoj regalis miajn okulojn, ĝis mi atingis la ĉarman kapelon, blue kaj blanke farbitan, starantan rande de la urba periferio. Mi plezure rigardis ĝian simplan belecon kun sento de danko kaj respekto.

Kaj mi revenis, dum milda venteto plu akompanis min.

Jen tiu estis mia feliĉa momento en la vivo. 

 

(Teksto publikigita en la revuo "Kontakto", nº 299 [5:2020], 

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.)

 

2 comentários:

  1. Tia estas la vivo, plenaj je momentoj, 1kaj unu momento en la eterneco. Dum mi legis, mi vizitis mian tutan vivon.

    ResponderExcluir
  2. Advérbios deixam armadilhas por todos lados, tanto na vida e quanto nos textos.

    ResponderExcluir