sábado, 28 de maio de 2022

o eclipse

 
PSV - maio 2022
 
 
 

A certa hora  da quieta madrugada, soaram-me batidas à janela, e um sussurro:

- Não vem me ver?

Era Selene, de voz e luz leitosa, a derramar-se pelo quintal. Fui ver. Cada folha reverberando  alvura no ar fresco de outono. Sonolentos, vieram comigo os cães, seus notórios amigos.

- Você está bonita!

- Gostou do meu brinco novo?

De fato, havia uma sombra de lado, no rosto redondo da moça. Uma sombra curva, a desenhar nela um acréscimo de mistério. De vez em quando, passava uma pequena nuvem, depois Selene ressurgia feliz, exibida e graciosa.

- Já se vai?

- Vou, minha cara. Amanhã nos revemos, e nos próximos dias, e meses, e anos. Nos veremos principalmente nos sonhos, quando você poderá usar atavios ainda mais formosos.

Voltei para a cama, com a impressão de que Selene sorria.

 

 

la eklipso

 

Iun kvietan malfruan horon en la nokto, eksonis al mi frapoj sur la fenestro, kaj susuro:

— Ĉu vi ne venos vidi min?

Tio estis Seleno, laktovoĉa, laktoluma, kiu etendiĝis sur la domkorto. Mi iris. Ĉiu folio relumis per blanko en la malvarmeta aero aŭtuna. Dormemaj venis kun mi la hundoj, ŝiaj tradiciaj amikoj.

— Ci estas bela!

— Ĉu al vi plaĉas mia nova orelringo?

Efektive, kuŝis ombro flanke de la ronda vizaĝo de la junulino. Ia kurba ombro, kiu bildigis sur ŝi iom pli da mistero. Iam kaj iam preterpasis eta nubo, poste Seleno reaperis feliĉa, sinmontrema kaj gracia.

— Ĉu vi jam foriras?

— Mi iras, kara. Morgaŭ ni revidos unu la alian, kaj en la proksimaj tagoj, kaj monatoj, kaj jaroj. Ni vidos nin reciproke en sonĝoj, kiam ci povos surporti ornamaĵojn eĉ pli belajn.

Mi revenis en la liton, kun la impreso, ke Seleno ridetas.


 

10 comentários:

  1. Quanta poesia nessa crônica! Poucos tiveram esse privilégio. Um presente de leitura!

    ResponderExcluir
  2. Meu poeta preferido, vc é abençoado por Deus.

    ResponderExcluir
  3. Kiel dolĉa, ĉarma bildo kaj rakonteto!

    ResponderExcluir
  4. HO, JES, SIDNÉA PRAVAS! VI ESTAS BENITA DE DIO!

    ResponderExcluir
  5. Mirinda poemprozo ambaŭlingve! Gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir
  6. Benataj estas tiuj, kiuj naskiĝis sub la rigardo de Poezio, la diino kiu ebligas al ĝiaj elektitoj aŭdi kaj nature interparoli kun alia alloga kaj mistera diino: la Luno!
    Bone vidi ke ĉio bluas...
    Varman gratulon, Paulo!

    ResponderExcluir
  7. kara paulo, via talento senlimas eĉ kiel literaturisto! koran dankon pro via invito kaj mi trovas vian paĝon tre bona kaj enviinda.

    ResponderExcluir
  8. kiel dolĉa rakonto!
    dankon al Paŭlo

    ResponderExcluir
  9. Que sensibilidade e poesia, nada oculta! Adorei.

    ResponderExcluir