quarta-feira, 1 de junho de 2022

catarata

 

 
PSV jun 2022
 
 

Velha, miúda e encanecida.

De uns anos para cá, também os olhos encaneceram, e uma névoa pálida foi tomando conta das coisas. Tornou-se o mundo um grande véu leitoso, onde só havia sons.

Já não podia andar, já não sabia procurar comida e água, não via rostos, não via paisagens. 

O jeito foi refugiar-se no passado, nas antigas imagens de alegria e de pranto, de gozo e de decepção, de prazer e de dor. Esquecidos desejos voltaram, impossíveis e fantasiosos; voltava à infância pobre, à ingênua,  modesta mocidade. Passado e presente se mesclavam atrás da branca nuvem nos olhos.

 

Afinal, chegou o dia da graça. Quando voltou do hospital, tinha o riso da felicidade desenhado na boca engelhada. Olhava o céu, as paredes, a roupa no varal, os pombos no telhado, o rosto admirado das pessoas. E dava gritinhos de alegria pura, a ensaiar passinhos de dança:

- Estou enxergando! Estou enxergando!

Ela voltara ao mundo. E todos, à volta, exultaram com ela.

Finalmente, tinha sido operada a catarata.

 

 

katarakto

 

Maljuna, eta, blankhara.

De kelkaj jaroj, ankaŭ la okuloj blankiĝis, kaj pala nebulo iom post iom kovris ĉion. La mondo fariĝis ia granda lakteca vualo, kie ekzistas nur sonoj. 

Ŝi jam ne povis piediri, jam ne povis serĉi nutraĵon kaj akvon, ŝi ne vidis vizaĝojn, ne vidis pejzaĝojn.

Restis la ebleco eskapi en la pasintecon, en la antikvajn scenojn de ĝojo kaj ploro, de ĝuo kaj elreviĝo, de plezuro kaj doloro. Forgesitaj deziroj revenis, neeblaj kaj fantaziaj; revenis la malriĉa infana tempo, la naiva, modesta junaĝo.  Pasinteco kaj nuntempo miksiĝis malantaŭ la blanka nubo en la okuloj.

 

Fine, alvenis la tago de graco. Kiam ŝi revenis el la hospitalo, ŝi havis ridon de feliĉo desegnitan sur la sulkoplena buŝo. Ŝi rigardis la ĉielon, la murojn, la vestojn sub la suno, la kolombojn sur la tegmento, la mirplenan mienon de homoj. Kaj ŝi eligadis krietojn de pura gajo, provante danci per hezitaj paŝoj:

— Mi vidas! Mi vidas!

Ŝi revenis en la mondon. Kaj ĉiuj, ĉirkaŭ ŝi, ekĝojis kun ŝi.

Fine ŝi estis operaciita de katarakto.


9 comentários:

  1. Katarakto mi ankaŭ havis... Tre bone vivi, vidi pli bone, post la kirurgio. La mondo ŝajnas pli hela, ne nebule blanka.

    ResponderExcluir
  2. La veraj ĝojoj de la vivo kuŝas en la simplaj kaj samtempe valoraj trezoroj kiujn ni ricevas de la Kreinto.
    Dankon, Paŭlo!

    ResponderExcluir
  3. Ankaŭ mi estis operaciita je katarakto je ambaŭ okuloj, kaj vere malfermiĝis vasta lumoplena fenestro

    ResponderExcluir
  4. Texto e fotografia muito bem casados! Ambos ótimos!

    ResponderExcluir
  5. Metafore ni ĉiuj bezonas eliri el la mensaj kataraktoj, kiuj nin blindigas kaj malpermesas vidi la premantajn ekonomiajn kaj politikajn strukturojn, kiuj igas nin nesentemaj pri la terura interhoma malegaleco!

    ResponderExcluir
  6. Gratulon PSV! Eta rakonto pri tia miksaĵo de poezio kaj realo, ke ni ĉiuj vivas en la maljuneco!

    ResponderExcluir
  7. Poetoj igas nin pli dankemaj! Ankaŭ mi estis operaciita je kataraktoj! :)

    ResponderExcluir
  8. Delicada e emocionante! Belíssima crônica!

    ResponderExcluir
  9. Linda visão poética de uma visão agora desembaçada.

    ResponderExcluir