Começam a saltitar na internet vídeos atentando para o perigo de ficarmos todos muito tempo ao telefone. E tais alertas nos vêm por telefone!
Alega-se que o telefone e seu conteúdo hipnótico e vulgar dominam a nossa mente e nos achatam a cognição. Deve ser verdade; aliás, verdade antiga.
Schopenhauer, no século 18, fez campanha solitária e indignada do mesmo feitio. Só que deblaterava contra... livros! Na época, já proliferavam as edições que seduziam os leitores das últimas novidades. E as últimas novidades, então como agora, são quase sempre banalidades, sejam livros ou quaisquer outros veículos. E excesso de banalidade faz mal ao espírito.
Fico a pensar: quem decide se devo ligar e olhar o telefone? Serei eu ou o próprio telefone? Quem decide o próximo livro que eu vou ler? Eu ou o editor? Quem é responsável pelo conteúdo que me entra pelos olhos? Eu ou o produtor do referido conteúdo?
Nada de muito novo sob o Sol. Leiam “A Arte de Escrever”.
Em tempo: Schopenhauer é considerado um filósofo pessimista.
Pesimismo
Eksaltas en interreto filmetoj atentigantaj pri la danĝero resti tro longan tempon rigardante la telefonaparaton. Kaj tiuj atentigoj venas al ni per la telefono!
Oni argumentas, ke telefonaparatoj kaj iliaj hipnotaj, vulgaraj enhavaĵoj regas nian menson kaj subpremas nian kognokapablon. Certe estas vere; cetere, malnova veraĵo.
Schopenhauer, en la 18-a jarcento, faris solulan kaj indignan kampanjon pro simila afero. Sed li indigniĝis kontraŭ... libroj! Tiutempe, jam multiĝis eldonoj, kiuj delogis legantojn al lastaj, modaj novaĵoj. Kaj lastaj novaĵoj, tiam kaj nun, estas preskaŭ ĉiam banalaĵoj, ĉu temas pri libroj, ĉu pri aliaj ajn materialoj. Kaj tro da banalo malbonfaras al la spirito.
Mi konjektas: kiu decidas, ĉu mi devas ŝalti la telefonaparaton? Ĉu mi, aŭ la aparato mem? Kiu decidas pri la proksima libro, kiun mi legos? Ĉu mi, aŭ la eldonanto? Kiu respondecas pri la enhavo de tio, kio eniras miajn okulojn? Ĉu mi, aŭ la produktinto de la menciita enhavo?
Nenio vere nova sub la Suno. Legu: “La Arto Verki”.
Laste: Schopenhauer oni konsideras pesimisma filozofo.
Ĉiam aperas nova maniero diri kion mi faru, eĉ se nenion mi petis. Bela sinsekvo de ideoj.
ResponderExcluirLa novaĵoj bezonas tempon, kaj ni timas ilin. La tempo instruas kaj forigas la timon.
ResponderExcluirMi apenaŭ ŝaltas poŝtelefonon... Miaj oftegaj kominikoj okazas pere de la retaj mesaĝoj
ResponderExcluirKiel ĉiam vi brile teksis filozofian tekston pri tre laciga fenomeno de la moderna teknologio. Mi evitas rigardi mian poŝtelefonon la tutan tempon...
ResponderExcluir