terça-feira, 11 de julho de 2023

casulo


 

Foi preciso esperar uns dias, até que ela resolvesse sair do casulo e abrir as asas. Ficou muito admirada, a olhar o mundo; ainda não sabia que podia voar.
A menina acompanhou tudo, e estendeu a mão. Olharam-se embevecidas, cada uma com sua descoberta.
Afinal, partiu em seu primeiro vôo.
No coração da menina, uma decisão se formava, em casulo:
— Quando crescer, quero ser professora!


kokono

Estis necese atendi kelkajn tagojn, ĝis ĝi decidis eliri el la kokono kaj malfermi la flugilojn. Ĝi tre miris, rigardante la mondon; ĝi ne sciis, ke ĝi povas flugi.
La knabino ĉion akompanis, kaj etendis la manon. Ili rigardis unu la alian, ravite, ĉiu kun sia malkovro.
Fine, ĝi ekforflugis unuafoje.
En la koro de la knabino, decido ekformiĝis, en kokono:
— Kiam mi kreskos, mi volos esti instruistino!

7 comentários:

  1. Bela escolha da menina! Aqui o menino ficou encantado igualmente, ainda é pequeno, a descoberta o fez balbuciar "casúlo" papai "bololeta"....

    ResponderExcluir
  2. Kara Paulo, tiu chi poemo parolas pri mi, kiam mi estis infano! De kie vi konas mian "kokonan" aghon? Dankon pro via poemo, kara Paulo! Ghi estas tre kortusha por mi...

    ResponderExcluir
  3. PAULO KAREGA! Antaù tri jaroj, en la Parko Varmaj Akvoj Barra do Garças, gape mi kontrolis kokonon g'is kiam mirakle aperis belega papilio. Post minutetoj ... mirinda papilio plurkolora flugis kaj flugis ... al la beko de flava birdo, kiu g'in atendis por satigi sian voremon. Sopirplene mi spektis la malg'ojigan spektaklon!
    Ho, jes, miaj okuloj malsekig'is! Amarílio Hevia de Carvalho




    ResponderExcluir
  4. Kiam la afero estas pri la koro, ne bezonas parolon, nur la animo sufiĉas, kaj la komuniko okazas plenplene.

    ResponderExcluir
  5. Nobla profesio ŝi elektis, kiom da homoj ŝi povos helpi, malfermi iliajn flugilojn, ĉu?

    ResponderExcluir
  6. Vivo estas poezia miraklo; kaj vi, Poeto, ĉiam tion memorigas al ni!

    ResponderExcluir