sábado, 7 de outubro de 2023

o pé de laranja

 

 
PSV abr. 2020
 
 

 

Quando entrei no quintal pela primeira vez, há décadas, já estava ali o modesto pé de laranja, franzino, galhos espigados, incerta sombra. Raro frutificava, mas era uma festa quando as laranjinhas miúdas e azedas pintavam de amarelo a escassa folhagem.

Ficamos amigos, e conversávamos nos finais de tarde. Ele me falava das noites de luar, do céu estrelado, do vento, da chuva e dos pássaros. Eu, do mundo e dos homens, e gostava de ouvir seu silêncio.

Afinal, morreu. Foi ao chão a galhada raquítica, e com ela uma lágrima minha. Tudo a seu tempo.

No lugar, está agora um jovem coqueiro-anão, verde e viçoso. Hei de estimá-lo também, sem prejuízo de guardar para sempre, na memória das coisas leves, a velha laranjeira, companheira de anoitecer...

 

la oranĝarbo

 

Kiam mi venis en la korton unuafoje, antaŭ jardekoj, jam tie staris la modesta oranĝarbo, malfortika, kun pintaj branĉoj, necerta ombro. Malofte ĝi fruktodonis, sed estis festo, kiam etaj, maldolĉaj oranĝetoj flavigis la maldensan foliaron.

Ni interamikiĝis, kaj babiladis dum tagfinoj. Ĝi parolis al mi pri lunaj noktoj, pri stelplena ĉielo, pri vento, pri pluvo kaj pri birdoj. Mi, pri la mondo kaj la homoj, kaj al mi plaĉis aŭskulti ĝian silenton.

Fine, ĝi mortis. Falis sur la grundon la seka branĉaro, kaj kun ĝi unu mia larmo. Ĉio laŭ sia tempo.

Surloke, nun staras nano-kokosarbeto, verda kaj vivoplena. Mi amos ankaŭ ĝin, sed nepre por ĉiam konservos en la memoro de malpezaj aferoj la maljunan oranĝarbon, kunulon de vesperiĝo...


5 comentários: