De tanto pensar, errei o caminho.
Não por tormento, mas por leveza,
por brisa da tarde,
por balanço de bicicleta preguiçosa.
Quando vi, dobrava outra esquina,
pedaço de rua nunca antes navegado.
Onde a casinha branca da esquina costumeira?
Onde o chão da vida inteira?
Foi preciso retomar o rumo conhecido, reconhecido,
voltar atrás, à trilha tantas vezes repetida.
Senti a melancolia do pensamento
que se afastava, decepcionado,
a desistir de me salvar do mesmo,
do sempre mesmo.
Nunca mais me visitou aquele doce pensamento
que me tirou do caminho,
numa calma tarde de outono.
Pro troa pensado, mi misvojiĝis.
Ne pro turmento, sed pro leĝero,
pro venteto en la vesperiĝo,
pro balanciĝado de pigrema biciklo.
Kiam mi revenis al mi, mi turniĝis ĉe alia stratangulo,
stratpeco neniam antaŭe trairita.
Kie la blanka dometo ĉe la kutima stratangulo?
Kie la pavimo de la tuta vivo?
Estis necese reveni la konatan direkton, la rekonatan,
retroiri al la multfoje ripetita pado.
Mi eksentis la melankolion de la penso,
kiu foriris, elreviĝinte,
rezignante pri savado de mi kontraŭ mi mem,
de la ĉiama sameco.
Ne plu vizitis min tiu dolĉa penso,
kiu devojigis min,
en trankvila aŭtuna vesperiĝo.
Kial ne lasi la novan vojiron, lulante la pensadon? Nova vojiro alportas abismon de novaj koloroj, de novaj odoraj, de novaj mienoj, ĉar vere via kvartalo, via urbo, via vivo vi bone konas kaj neniam perdiĝos!
ResponderExcluirTre bele. Vi havas talenton esprimi abstraktajn ideojn kaj delikatajn sentojn pere de konkretaj metaforoj. Vi kaptis per konkretaj priskriboj la malfacilan miksajhon de timo fronte de la nekonateco kun la allogo de la nekonateco. Timo kaj allogo samtempe. Brakumojn,
ResponderExcluirLuiza CAROL
paŭlo, mi ne sciis, ke vi estas ankaŭ poeto. mi ĝuis legi la portugalan version [sciante la signifon pro esperanto]
ResponderExcluirSuave e lindo, Paulo!
ResponderExcluirMuito bonito e a imagem também me chamou muito a atenção. Casamento perfeito entre texto e imagem.
ResponderExcluirEble tiu pro troa pensada devojiĝo montru, ke troa pensado mem estu la misvojo. Via tasko estas tre simpla por poeto: interkoherigado de penso kaj sento, de cerbo kaj koro. Aliaj kvar sezonoj revenos ĉiu-jare kaj tio eblos. Eble venontfoje, ĉu?
ResponderExcluirInteresa poemo. Ĝi farigis min reflekti, repensi miajn vivajn agojn.
ResponderExcluirKia beleco!
ResponderExcluirBela, milda kaj melankolia poemo! Per la magio de poezio vi prezentas novan rigardon al la aŭtuno de vivo!
ResponderExcluir