quinta-feira, 31 de outubro de 2024

As unhas do Presidente

 

PSV out 2024

O Presidente sofreu um acidente doméstico, mais precisamente um acidente palaciano. Uma queda no banheiro do palácio, que deixou todos os cidadãos preocupados. Afortunadamente, nada grave aconteceu, mas ele precisou de atendimento médico e um período de observação que o impediu de comparecer a importante reunião internacional. Portanto, nada grave.

A culpa foi das unhas presidenciais: o Chefe de Estado caiu quando estava a cumprir o difícil procedimento de cortá-las. Como se sabe, é tarefa tão prosaica quanto complicada e, acima de tudo, imprescindível: unhas longas, especialmente se afiadas, são perigosas, cortantes, desagradáveis e antiestéticas. Nosso homem não tinha pois alternativa, senão apará-las.

Todos estamos sujeitos a cair, mas a queda do primeiro mandatário se reveste de uma importância extraordinária. Deve ser evitada, se possível, e a todo custo. Fosse eu deputado, apresentava um projeto de lei a propor que o Presidente da República, independente de quaisquer implicações subjetivas, tenha à sua disposição um podólogo competente, para que se previnam ocorrências capazes de desestabilizar a nossa preciosa ordem social.

Para o bem da democracia.

 

La ungoj de la Prezidento

 

La Prezidento suferis hejman akcidenton, pli precize palacan akcidenton. Falon en banejo de la palaco, kiu igis ĉiujn civitanojn maltrankvilaj. Feliĉe, nenio grava okazis, sed li bezonis kuracistan flegadon kaj tempon de observado, kiu malhelpis, ke li ĉeestu gravan internacian kunvenon. Do, nenio grava.

Kulpis la prezidentaj ungoj: la Ŝtatestro falis, kiam li estis plenumanta la malfacilan proceduron por tondi ilin. Kiel ĉiuj scias, tio estas ago tiel vulgara kiel komplika, kaj super ĉio, nepre plenumenda: ungoj longaj, aparte se ili estas akraj, estas danĝeraj, tranĉaj, malagrablaj kaj misestetikaj. Nia homo do ne havis alian elekton, krom tondi ilin.

Ni ĉiuj estas falemaj, sed falo de la unua aŭtoritatulo havas eksterordinaran gravecon.  Ĝi estas evitenda, se eble, kaj per ĉiaj rimedoj. Se mi estus deputito, mi prezentus leĝoprojekton proponantan, ke la Prezidanto de la Respubliko, sendepende de ia ajn subjektiva impliko, havu je sia dispono kompetentan podologon (fakulon pri zorgado de piedoj), por ke oni preventu okazaĵojn povantajn malstabiligi nian valoran socian ordon.

Por la bono de demokratio.

10 comentários:

  1. Ungo prezidanta estas afero serioza, ververe. Falo prezidanta ankaŭ! Pliege! Favore al nia demokratio, jes, ni pensu pri ungozorganto, piedozorganto je dispono de la prezidanto! Kompreneble, ankaŭ aliaj prezidantozorgantoj!

    ResponderExcluir
  2. Kun rafinita ironio la Aŭtoro eĉ sim proponas iĝi deputito por savi la serioza instituto de Demokratio, tiom grava ekde la Antikva Grekujo!

    ResponderExcluir
  3. * seriozan instituton de akuzativo per finaĵo -n.

    ResponderExcluir
  4. Kulpas prezidenteco. Kontrau tiaj memstaroj certe imunigas monarkio.

    ResponderExcluir
  5. Vi pravas! Ni kaj la prezidanto ne estas junuloj kaj ni bezonas kelkajn zorgojn pri la simplaj tagaj aferoj!

    ResponderExcluir