A Literatura possui poderes mágicos.
Acabo de ler “Mais leve que o ar”, da escritora ucraniana Hristina Kozlovska, em caprichada tradução em Esperanto, publicada pela Editora Mondial, em Nova Iorque. Um encanto. Literatura em estado de pureza. Uma coletânea de contos conduzidos magistralmente pela via do absurdo. Num deles, um jovem descobre que cientistas já comprovaram o que acontece com a individualidade após a morte, mas diante do despreparo da humanidade, a revelação fica vedada ao público – exceto para os octogenários e doentes terminais. Então, sua avó decide vir em sua ajuda...
Noutra narrativa, um homem, no campo, descobre que existe outro homem que vive penosamente sob a terra. Decide ajudá-lo a conquistar a superfície do mundo e suas belezas – mas a reação do pobre enterrado é surpreendente.
Quando leio um livro muito bom, minha primeira reação é a de gratidão. Tenho vontade de escrever ao autor (e, no caso, também aos tradutores) para dizer que ele me presenteou com momentos de felicidade, ao longo de sua escrita. Fiz isso. Escrevi a Kozlovska, em Esperanto, na esperança de que minha gratidão a alcance.
Pesquisei, mas não encontrei o livro disponível em Português. Tampouco outras obras dela em nossa língua. Fico com pena de quem ainda não aprendeu Esperanto.
“Pli leĝera ol aero”
Literaturo posedas magiajn povojn.
Mi ĵus finlegis “Pli leĝera ol aero”, de la ukraina verkistino Ĥristina Kozlovska, en bone zorgita traduko en Esperanto, publikigita de Eldonejo Mondial, en Novjorko. Ravaĵo. Literaturo en stato de pureco. Kolekto de noveloj majstre kondukitaj laŭ la vojo de absurdo. En unu el tiuj, junulo eltrovas, ke sciencistoj jam pruvis tion, kio okazas al individuoj post la morto, sed fronte al la nematureco de la homaro, la rivelo estas barita al la publiko — escepte de okdekjaruloj kaj de homoj malsanaj en neresanigegla lasta stadio. Tiam, lia avino decidis helpi lin...
En alia rakonto, viro sur kamparo eltrovas, ke alia homo pene vivas sub la tero. Li decidas helpi lin alveni sur la surfacon de la mondo, kun ĝiaj belaĵoj — sed la reago de la kompatinda enterulo estas surpriza.
Kiam mi legas bonegan libron, mia unua reago estas dankemo. Mi emas skribi al la aŭtoro (kaj tiuokaze ankaŭ al la tradukintoj), por diri, ke li donacis al mi momentojn de feliĉo, laŭlonge de sia teksto. Mi faris tion. Mi skribis al Kozlovska, en Esperanto, kun la espero ke mia dankemo trafos ŝin.
Mi esploris, sed ne trovis tiun libron en la portugala lingvo. Ankaŭ ne aliajn ŝiajn verkojn en nia lingvo. Mi kompatas tiujn, kiuj ankoraŭ ne lernis Esperanton.