Certo homem poderoso
me declarou com desdém:
“Não preciso de você,
nem preciso de ninguém!”
E mais: “O mundo é do forte,
nunca será ao contrário.
Eu estou à sua frente,
e você, retardatário.”
Voltei à casa, a pensar
que aquele homem, no topo
da sua grande arrogância,
nunca tinha lido Esopo.
E lhe enviei por correio,
numa folha, escrita à mão,
a fábula conhecida:
“O camundongo e o leão”.
Forta homo tre potenca
al mi diris, tre severe:
“Mi vin tute ne bezonas,
fakte neniun, cetere!”
Kaj pli: “La mond’ apartenas
ĉiam al tiuj plej fortaj.
Mi iras do avangarde,
postrestu la malbonsortaj.“
Mi hejmen venis, pensante,
kaj tiu penso min regis,
ke tiu arogantulo
Ezopon neniam legis.
Mi do sendis per la poŝto,
kiel ĝentila persono,
al li, manskribe, la fablon:
”La muso kaj la leono“.
Per aroganteca Amerika politikisto,/ Kies nomo al kapo nin venas/ Trompi la mondon li pretendas/ Sed se mordas la lingvon/ li mem sin venenas.
ResponderExcluirBrila poemeto, nuntempa temo kiel fono, kiel museto venkos leonon?
ResponderExcluirPer leĝera kaj krea maniero, la poeto interplektas inspiran poemon, oportunan fablon kaj ĉarman desegnaĵon por kritiki la danĝeran homon, kiu volas regi la mondon.
ResponderExcluirKun koraj salutoj al Donaldo Trompo.
ResponderExcluirInstaliĝas groteskaj figuroj tute fremdaj al nia tempo, en tiu ĉi epoko kiam bonvenas (kaj al la homaro necesas pli ol iam!) solidareco, kunlaboro kaj reciprokeco.
ResponderExcluirOranĝa orangutan' grandaĝa
El blanka dom' elsendas ululojn
Kaj tra la mond', kun povo damaĝa,
Ni tuj vidos ĉiajn ekstremulojn...
Gostaria de ler essa fábula o camundongo e o leão!
ResponderExcluir