eu disse bala
querendo adocicar
ele ouviu estampido e susto
sussurrei vela
querendo alumiar
ele viu defunto na sala
sorri
piso
mostrando o chão limpo
ele sentiu a premência do pé
bati palma
na intenção do aplauso
ele palpou a textura vegetal
tentei sorriso
que é leve agrado
ele entendeu que era só riso
LA DIRITA, LA KOMPRENITA
mi diris sukeron
kun la intenco dolĉigi
li englutis nur guton da suko
mi flustris kandelon
kaj
volis lumigi
skandalon li aŭdis kun ŝoko
mi ridetis plankon
kaj montris puran irejon
li
flankon apenaŭ perceptis
mi sonigis aplaŭdon
kun intenco aprobi
sur flugiloj de alaŭdo li forflugis
mi provis rideton
nome delikatan kareson
malican rikaneton li komprenis
Kiom da miskompreno en la homa koro... ebla radiko de la perforto, de la milito...
ResponderExcluirKaj pensi ke ambaü parolis la saman lingvon!
Poezio iel diras, duondiras aŭ vive sugestas la nedireblaĵojn de la vivo. Poeto kapablas aŭdi flustron, rideton, moveton de vivsituacioj kaj arte surprizigi nin. Jen tion tiu bela poemo milde blovas...
ResponderExcluirO poeta brinca com o discurso epilinguístico, brindando-nos com um belo e saboroso poema. Sabe muito bem o papel do contexto na ressignifcação de palavras ambíguas, homônimas, polissêmicas... Parabéns, Paulo!
ResponderExcluirEnfim, assim é se lhe parece... A difícil arte da comunicação entre os homens! Muito bom, Paulo!
ResponderExcluirEvidente la poemo estas origine verkita en la portugala. Do jen interesa ekzemplo de traduko, en kiu, por konservi la vortludojn, la tradukanto (ĉi-okaze la aŭtoro mem) devis tute ŝanĝi la vortojn. Finfine pli gravas la vortludoj ol la loka, strofa signifo, ĉar tiele konserviĝas la ĝenerala signifo, nome, la daŭra miskompreniĝo inter homoj.
ResponderExcluirPensiga poemo.Gratulon!
ResponderExcluirMuito bom, tio!
ResponderExcluirIntrigante...
ResponderExcluirNossa...que incrível.....
ResponderExcluir