quarta-feira, 14 de agosto de 2013

A VOLTA


Foi preciso contemplar as severas montanhas
de um país distante,
mastigar o peixe exótico,
 a fruta e o leite,
banhar a língua no vinho untuoso,
os cabelos na brisa seca de outros ares.
Foi preciso apertar a mão de uma outra gente
mais ríspida,
mais rude,
mais antiga.
Ouvir cantos remotos,
pisar pedras mais ásperas,
repousar em sombras de árvores tristonhas.
Foi preciso então voltar,
abrir o portão,
olhar para o meu cão,
para a minha cadeira,
ouvir  o pio da minha codorna.
E deixar entrar comigo a gratidão.


REVENO
Necesis kontempli la severajn montarojn
de fora lando,
maĉi ekzotikan fiŝon
frukton kaj lakton,
bani la langon per oleeca  vino,
la harojn per seka venteto de alia aero.
Necesis premi la manon de aliaj homoj
pli krudaj,
pli maldelikataj,
pli antikvaj.
Aŭskulti nekonatajn kantojn,
paŝi sur pli malglataj ŝtonoj,
ripozi en ombro de malĝojaj arboj.
Necesis tiam reveni,
malfermi la pordon,
rigardi mian hundon,
mian seĝon,
aŭskulti la pepadon de mia koturno.
Kaj lasi, ke dankemo envenu kun mi.


7 comentários:

  1. Foje la rigardo bezonas ferii. Ju pli oni vidadas eksteren des pli oni plonĝas en internen: kaj jen la rava eltrovo!
    Bela versaĵo! Gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir
  2. Nur la sopiro faras la birdon reveni al al nesto.
    Amike,

    ResponderExcluir
  3. Convenhamos, de uma maneira ou de outra, a Itália é mesmo inspiradora! Muito bom mesmo, Paulo!

    ResponderExcluir
  4. Jen viva pruvo, ke unu el la plej tradician temon de nia romantika beletra produktado, nome 'ekzilokanzonaro', poezia talento bele reviviglas. Al mi aparte plaĉas la verso 'aŭskulti la pepadon de mia koturno'. Jes ja! La birdoj ĉi pepantaj (en ekzilejo) ne (bele) pepas kiel tie (hejmolande). Necesas aŭdi vian poezipepadon, karulo. Gratule, PN

    ResponderExcluir