domingo, 20 de outubro de 2013

O RISO

Todo riso é infantil.
Não é preciso aprendê-lo, apenas praticá-lo.
Por isso, ri alegremente, de tudo que possas.
Regressa ao menino que és
e ri, abertamente, dos outros meninos,
ri das aves palradoras que se repetem,
dos homens palradores,
das palavras canhestras,
das situações constrangedoras,
dos deslizes, dos tropeços.
Ri, sobretudo,  de ti mesmo, que é o riso mais saudável.
Ri, sem censura,
no mais puro exercício de liberdade.
Nunca peças desculpas por rires,
e nunca te arrependas.
Abre a boca e ri, sem limite, bobamente.
Toma para ti o riso que está no mundo,
ele te pertence, por pleno direito.
Busca-o, acha-o, colhe-o, come-o,
fruto sumarento.
Porque o choro – este não será preciso buscar.


RIDO

Ĉia rido estas infaneca.
Ne necesas lerni ĝin, nur praktiki ĝin.
Tial, gaje ridu, pri ĉio, kio al vi eblas.
Revenu al la knabo, kiu vi estas
kaj plene ridu pri aliaj knaboj,
ridu pri la parolkapablaj birdoj, kiuj ripetadas,
pri la parolkapablaj homoj,
pri la misaj vortoj,
pri malkomfortaj situacioj,
pri eraroj, pri stumbloj.
Ridu precipe pri vi mem, kio estas plej sana rido.
Ridu sen cenzuro,
laŭ plej pura praktikado de libereco.
Neniam pardonpetu, ke vi ridis,
kaj neniam pentu.
Malfermu la buŝon kaj ridu, senlime, stulte.
Prenu por vi la ridon, kiu estas en la mondo,
ĝi apartenas al vi, plenrajte.
Serĉu ĝin, trovu ĝin, pluku ĝin, manĝu ĝin,
sukan frukton.
Ĉar ploron – vi ne bezonos serĉi.

3 comentários:

  1. Kia bela kaj trafa konsilo por mia animo! Kora dankon, saĝa Poeto!

    ResponderExcluir
  2. Ja, Paulo! Kiam ni ridas la ombroj foriras.
    Gratulon kaj dankon pro via dispono al la Arto. Gxi rekompencos vin malavare.

    ResponderExcluir
  3. Foto casando perfeitamente com o belíssimo texto! O primeiro verso é pra gente guardar pro resto da vida, assim como guardamos a criança que perdura em nós.

    ResponderExcluir