terça-feira, 30 de dezembro de 2014

EDUCAÇÃO E FRUTOS DO MAR



O restaurante é pequeno, simples, despojado e de bons sabores. O dono acumula as funções de maître, estudioso que é das sutilezas da gastronomia.
Penso um pouco e acabo escolhendo o óbvio: fettuccine com frutos do mar. Ele aprova, condescendente. Principia então o melhor e mais delicado momento de um jantar fora de casa: a espera do prato. Se vem muito rápido, banaliza; se demora além do razoável, traz impaciência ao estômago; se chega no tempo certo, não há melhor aperitivo. Enquanto isso a conversa flutua, sem peso.
Chega a seu tempo. O garçon o serve e deixa ao lado um pequeno recipiente com queijo ralado. Chega de conversa; ocupem-se as  bocas com melhor proveito. Vem o dono-maître e pergunta se está tudo de acordo. Não devia ter perguntado.
Faço-me de desentendido e indago:
-                      Dizem que queijo ralado e frutos do mar não se coadunam. É verdade?
O homem faz uma expressão de contentamento por ter sido consultado e assegura:
-                     É verdade! Em dez anos de funcionamento, o senhor é o primeiro cliente que  levanta a questão. Na Itália, colocar o quejo na mesa já seria heresia. Os sabores brigam.
-                      Pois veja. Tenho um irmão que não tem papas na língua. Ele diria que é falta de educação.
O homem me olha, meio assustado.
-                     Não se assuste, é modo de falar. A palavra “educação” tem pelo menos três acepções. Pode significar “bons modos”, “boas maneiras”: palitar os dentes à mesa é falta de educação. Pode significar “instrução”, “conhecimento”: Fulano tem educação universitária. E pode significar “apuro dos sentidos”, “treinamento do gosto”: ouvir Wagner exige educação do ouvido. Meu irmão diz que certos sabores exigem que se treine o paladar. Como tudo na vida. Não vai nisso qualquer ofensa.
O maître concorda em silêncio e se retira, um tanto desconcertado.
As outras pessoas (há outros à mesa) tinham parado de comer. Após um curto silêncio, alguém murmura:
-                     Certas preleções não cabem à mesa. Pura falta de educação.
E tornamos todos ao excelente repasto.



EDUKADO KAJ MARFRUKTOJ

La restoracio estas malgranda, simpla, senornama kaj kun bonaj gustoj. La posedanto plenumas la taskon ankaŭ de ĉefservanto, ĉar li estas studema pri subtilaĵoj de gastronomio.
Mi iom pensas kaj fine mi elektas ordinaraĵon: pastaĵon kun marfruktoj. Li aprobas, bonvoleme. Komenciĝas tiam la plej bona kaj delikata momento de eksterhejma vespermanĝo: la atendado de la manĝaĵo. Se ĝi alvenas tro rapide, temas pri banaligo; se ĝi prokrastiĝas pli ol konsilinde, senpacienciĝas la stomako; se ĝi alvenas ĝustatempe, ne eblas pli taŭga apetitvekilo. Dume, konsersacio ŝvebas senpeze.
Ĝi alvenas ĝustatempe. La kelnero servas kaj lasas flanke etan ujon da raspita fromaĝo. Ĉesu la konversacio; okupiĝu la buŝoj per io pli profitodona. Alvenas la ĉefservanto kaj demandas, ĉu estas ĉio en ordo. Li devus ne demandi.
Mi ŝajnigas nescion kaj demandas:
-                     Oni diras, ke raspita fromaĝo kaj marfruktoj ne kongruas inter si. Ĉu tio estas vera?
La viro mienas kontente pro la konsulto kaj asertas:
-                     Vere! Post dek jaroj da funkciado, vi estas la unua kliento, kiu starigas ĉi tiun demandon. En Italujo, kunmeti fromaĝon surtablen estus jam herezo. La gustoj malpacas inter si.
-                     Nu, vidu. Mi havas fraton, kiu posedas akran langon. Li dirus, ke tio estas manko de edukiteco.
La viro rigardas min iom timigita.
-                     Trankviliĝu, tio estas nur esprimmaniero. La vorto “edukado” havas almenaŭ tri signifojn. Ĝi povas signifi “taŭgan konduton”, ”taŭgan sintenon”: ĉetable purigi la denton per ligna pingleto estas manko de edukiteco. Ĝi povas signifi “kleriĝon”, “konon”: Petro havas universitatan edukitecon. Kaj ĝi povas signifi “trejniĝon de  la sentumoj”, “trejnado de gustoj”: aŭskulti la muzikon de Wagner postulas edukiĝon de la oreloj.  Mia frato diras, ke ĝuado de  iuj manĝaĵoj postulas, ke oni trejnu sin pri la gusto. Kiel ĉio en la vivo. Ne estas en tio ia ofendo.
La estro silente konsentas kaj foriras iom konsternita.
La aliaj homoj ĉe la tablo (estas aliaj ĉetable) senmanĝe atentas. Post mallonga silento, iu murmuras:
-                     Iaj prelegoj ne konvenas ĉe la tablo. Pura manko de edukiteco.

Kaj ni ĉiuj revenis al la frandinda manĝaĵo.

4 comentários:

  1. Ótimo texto! Acima de tudo, educativo! Pois é à mesa que se educa sobre esses assuntos do paladar. Assinado: o irmão.

    ResponderExcluir
  2. La vorto edukado nuntempe taugas por multaj aferoj, cxar la personoj bezonas trovi kaj ekspliki ecx Kiel la suno aperas matene kaj malaperaa nokte
    Rilate al tiu kroniko mankis la leciono pri l' silento...

    ResponderExcluir
  3. Mi konsentas kun via frato: kia bela, eduka kaj frandinda
    teksto!

    ResponderExcluir