domingo, 11 de setembro de 2016

MÚSICA



Apura o ouvido, é música.
Um momento, silencia o coração,
mergulha no oceano abissal,
no vácuo inédito,
no reino das cores que riem,
dos sabores sem avesso.
Atenta para o país da harmonia,
ele te restaura,
te embala.
Música é hálito,
bafejo de pluma,
beijo azul,
cristal.
Sem música o mundo se desmanchava,
desintegravam-se os astros,
ficavam órfãos todos os poemas.
Tu mesmo ficavas órfão, irremediável.
Ave, música.


MUZIKO

Streĉu la orelon, ĝi estas muziko.
Momenton silentigu la koron,
plonĝu en la profundegan oceanon,
en la nekonatan vakuon,
en la regnon de ridantaj koloroj,
de gustoj sen kontraŭflanko.
Atentu pri la lando de harmonio,
ĝi vin restarigas,
vin lulas.
Muziko estas spirblovo,
ventumo de plumo,
blua kiso,
kristalo.
Sen muziko la mondo malfariĝus,
malintegriĝus la astroj,
orfiĝus ĉiuj poemoj.
Vi mem estus orfo, senrimede.

Ave, muziko.

5 comentários:

  1. Matematike vere. Sen muziko la mondo malfariĝus. Muziko, kiel poezio, estas spirblovo. Vivo estas spirblovo. Matematike vere: poezio estas vivo. Brile.

    ResponderExcluir
  2. Kiamaniere mi, kiel simpla birdo, kapablas flugi tiel alte kiel vi por tiel bele kaj koncize priskribi muzikon. Gratulon!

    ResponderExcluir
  3. Via poemo sonas kiel delikata melodio! Belege!

    ResponderExcluir
  4. Malfrua rimarko:
    Kia charma bildo! Vi estas tre bona desegnisto!

    ResponderExcluir
  5. Ótima ideia, juntar música e poesia, Paulo! Muito bom!

    ResponderExcluir