segunda-feira, 5 de setembro de 2016

O MACBETH DE ORSON WELLES




Em 1o  de outubro de 1948 Orson Wells lançava o seu MacBeth às telas do mundo. Em 2016, a gente do mundo o assiste, com emoção. Sempre valerá a pena, pois se trata de um duplo clássico: na literatura e no cinema.
            A película é sombria como um filme de terror. Talvez seja mesmo um filme de terror. As três feiticeiras, que nunca mostram a cara, negras sob céu cinzento, com suas vozes esganiçadas, anunciam desde logo os ingredientes da maldade humana que elas mexem num tétrico caldeirão. E é contra esse mesmo céu sombrio, sem a face do ator,  que soa a frase das mais célebres da peça e da literatura universal: “A vida é uma sombra errante; um pobre comediante que se pavoneia no breve instante que lhe reserva a cena, para depois não ser mais ouvido. É um conto de fadas, que nada significa. Narrado por um idiota cheio de voz e fúria.”
            Há quem se incomode com os escuros e grosseiros cenários de papelão – público talvez embriagado pelas feéricas produções do cinema moderno. Eu gosto. Casam bem com a tragédia composta para mostrar o paroxismo da crueldade e ambição. Que cores usar, além do cinza e do negro? Que efeitos especiais superariam o olhar  terrível do rei? Que luzes jogar sobre tamanha iniquidade?
            Um extraordinário clássico, a ser visto e revisto. Desde os primeiros acordes do expressivo prólogo musical de Jacques Ibert, até os últimos acordes de seu trágico epílogo. As palavras não dão conta do que fica na mente do espectador – só a música.


MACBETH DE ORSON WELLES

            Je la 1-a de oktobro 1948, Orson Welles lanĉis sian MacBeth al la ekranoj de la mondo. En 2016, homoj tra la mondo ĝin spektas emocie. Ĉiam valoros la penon, ĉar temas pri duobla klasikaĵo: en literaturo kaj en kinarto.
            La filmo estas ombreca, kvazaŭ terorfilmo. Eble ĝi ja estas terorfilmo. La tri sorĉistinoj, kiuj neniam montras sian vizaĝon, nigraj figuroj sub griza ĉielo, kun siaj kriĉaj voĉoj, tuj anoncas la ingrediencojn de la fieco homa, kiujn ili miksas en tragika kaldrono. Kaj kontraŭ tiu ombreca ĉielo, sen la vizaĝo de la aktoro, sonas unu la plej famaj frazoj en tiu dramo kaj en la universala literaturo: “Vivo estas vaganta ombro; kompatinda komikisto, kiu patose sin movas dum la mallonga tempo, kiun al li donas la sceno, kaj neniam plu aŭdiĝas. Ĝi estas fabelo, kiu signifas nenion. Rakontita de idioto, plena de bruo kaj furiozo.”
            Iujn homojn ĝenas la malhelaj, krudaj scenejoj el kartono – eble tiu estas publiko ebriiĝinta per la kolorplenaj produktaĵoj de la moderna kino. Al mi ĝi plaĉas. Ili bone kongruas kun la tragedio, verkita por montri paroksismon de krueleco kaj ambicio. Kiajn kolorojn uzi, krom grizo kaj nigro? Kiaj specialaj efektoj superus la teruran rigardon de la reĝo? Kiajn lumojn ĵeti sur tiom da malbono?
            Eksterordinara klasikaĵo, vidinda kaj revidinda. Ekde la unuaj sonoj de la esprimoriĉa muzika enkonduko de Jacques Ibert, ĝis la lastaj sonoj de lia tragika muzikepilogo. Vortoj ne sufiĉas por klarigi tion, kio restas en la kapo de spektinto – apenaŭ muziko.

4 comentários:

  1. Macbeth, grizaj lecionoj pri nigra homa mizero, pedagogio arta kaj utila al la kompatindaj komikistoj kiuj ni ade estas. Brile.

    ResponderExcluir
  2. Shakespeare (assim como Beethoven) é para se ler (e ouvir) por toda a nossa vida. Bela crônica, Paulo.

    ResponderExcluir
  3. Iam mi diris al vi ke vi devus esti profesia kritikisto...

    ResponderExcluir
  4. Bela invito por ke oni spektu la klasikan tragedion de la genia Shakespeare. Tamen (bonvolu ne bati min!) mi ne konsentas, ke la vivo estas sensenca fabelo rakontata de idioto. Kompreneble ghi estas "plena de bruo kaj furiozo"...

    ResponderExcluir