domingo, 11 de fevereiro de 2018

ARTE PARA OS MÉDICOS



Há alguns anos, meu irmão André Vianna era professor na faculdade de medicina de Brasília. Exigente professor. Nas provas, costumava incluir perguntas do tipo: “Quantas sinfonias Beethoven escreveu?” Causava certa polêmica, mas estava convencido de que médicos precisam ser cultos e interessados em arte e outras humanidades.
Atualmente, tem surgido pelo mundo a tendência de que a formação médica deve incluir informações sobre arte, como meio de desenvolver a capacidade de observação, o pensamento crítico e a empatia.
Na faculdade de medicina da Pensilvânia, recentemente, um interessante trabalho de pesquisa, realizado no departamento de oftalmologia,  vem corroborar essa tendência. Alunos do primeiro ano de medicina foram divididos em dois grupos. Um deles recebeu aulas de arte durante três meses,  ministradas por professores do Museu de Arte da Pensilvância, que constavam de princípios básicos, terminologia especializada, descrição, observação, comparação e interpretação de obras de arte.  O grupo controle não recebeu informação equivalente.
Antes e depois do curso, todos os alunos passaram por testes, em que deviam descrever suas observações sobre três tipos de imagens: obras de arte, imagens da retina e imagens do olho, em geral. Os alunos do primeiro grupo demonstraram capacidade nitidamente maior de observação.
Claro que o experimento não prova que o interesse por arte, por si só, garante bons médicos. Mas não resta dúvida que a capacidade de observação é uma das virtudes dos bons médicos. Além disso, a arte torna as pessoas mais abertas a diferentes interpretações dos fatos e provavelmente ajudará os profissionais da saúde a compreender melhor os seus casos clínicos. Torna-os também, provavelmente, mais abertos às opiniões de seus colegas. Trata-se de típica “atividade interdisciplinar”.
Numa época em que a medicina tem-se tornado uma atividade cada vez mais técnica, vale a pena treinar os médicos para uma atenção mais apurada para o sofrimento espiritual dos pacientes.

ARTO POR MEDICINISTOJ

                  Antaŭ pluraj jaroj, mia frato Andreo Vianna estis profesoro pri Kirurgio en brazila fakultato de medicino. Sufiĉe severa profesoro. Kiam li submetis siajn studentojn de la medicina kurso al ekzamenoj,  ofte okazis, ke inter la fakaj demandoj li proponis ekzemple la jenan: “Kiom da simfonioj Betoveno verkis?”. Tio kaŭzis iom da polemiko, sed li estis firme konvinkita, ke kuracistoj nepre devas esti kleraj homoj interesitaj ankaŭ pri arto kaj aliaj homaj aktivecoj.
                  Nuntempe, en pluraj landoj, oni postulas, ke medicinstudentoj ricevu lecionojn pri arto kaj aliaj homaj sciencoj, por ke ili elvolvu pli da kapablo bone kompreni siajn pacientojn, por ke ili plibonigu sian observokapablon, kritikan penson kaj kunsentemon.
                  En la usona ŝtato Pensilvanio oni faris detalan, interesan studon precize por esplori tiun aferon. La esploron plenumis juna kuracistino el la oftalmologia fako de la medicinfakultato. Oni hazarde elektis 36 studentojn el la unua jaro de la medicina kurso. Duono de ili partoprenis kurson pri arto dum tri monatoj en la Pensilvania Art-Muzeo, sub la gvidado de profesiaj instruistoj de la muzeo. La lecionoj konsistis el bazaj principoj de arto, faka vortaro pri arto, priskribado, observado, komparado kaj interpretado de artaĵoj. La aliaj 18 studentoj (kontrolgrupo) ne partoprenis ian ajn studadon pri arto.
                  Ĉiuj studentoj submetiĝis al testoj antaŭ kaj post la kurso, rilate sian kapablon priskribi siajn observojn rilate bildojn, kiuj montris artaĵojn kaj ankaŭ fotojn de la retino kaj aliaj partoj de la okulo. Montriĝis tute klare, ke la studentoj, kiuj trapasis la kurson pri arto, havis pli grandan kapablon de observado, kompare kun la kontrolgrupo. Kompreneble, oni devas fari pliajn studojn por montri, ke tiaj rezultoj pozitive influos la kuracistan praktikadon de estontaj medicinistoj. Tamen, la observokapablo estas esence grava trajto de bonaj kuracistoj, kaj probable necesas trejni studentojn rilate al tio. Krome, interesiĝo pri arto faras la homojn pli malfermaj al diversaj interpretoj kaj manieroj observi specifajn situaciojn – do probable ankaŭ por kompreni specifan situacion de malsanulo. Ankaŭ por ke medicinistoj estu pli malfermaj al la opinioj de siaj kolegoj. Tion oni povas nomi “interdisciplina preparado”.
Alivorte, elvolvi kapablojn ekster la faka kampo de agado stimulas aliajn partojn de la cerbo, la atenton, la konscion kaj la penson, kaj helpas plibonigi la ĉefan laboron. En la moderna tempo, kiam kuracistoj foje agas kiel strikte teknikaj fakuloj, kaj ne atentas la spiritan suferon de siaj pacientoj, necesas malfermi alian vojon al medicino.

(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla ankaŭ en
esperantaretradio.blogspot.com.br )

4 comentários:

  1. Brila kaj diskoninda artikolo kiu proponas gravan kaj interesan diskuton cetere utila por ĉiuj.

    ResponderExcluir
  2. Mi kredas ke tiu estas tute konvena kaj indikataj al juraj profesiuloj.
    Kurioza afero estas ke mi komencis pentri pasintejare kaj mia instruistino diris ke la pejmulto el la gelernantoj en ateliero estas kuracistoj.

    ResponderExcluir
  3. Nunca tive dúvidas a respeito da importância da formação humanística em Medicina. Hoje publica-se muito sobre isso. Ainda bem. Ótima crônica, Paulo.

    ResponderExcluir