domingo, 4 de fevereiro de 2018

O MONSTRO ANIVERSARIA: FRANKENSTEIN BICENTENÁRIO




            Em 2018 o mundo relembra um livro curioso e importante: “Frankenstein, ou o Prometeu Moderno”. Mary Shelley tinha 17 anos quando começou a escrevê-lo, durante uma estação de férias, à beira de um lago suíço. O mau tempo fez que ela, o noivo (Percy Shelley, o poeta) e outros amigos ficassem impossibilitados de sair. Um deles então propôs que cada um criasse uma história de terror. Quando a autora tinha 20 anos, em 1817, o livro foi publicado; uma versão modificada, e definitiva, surgiu no ano seguinte.
            O livro chega a ser ingênuo, mas o cinema se encarregou de projetá-lo. Por influência dos numerosos filmes que, desde 1910, se sucederam, a adaptar a história para as telas, muita gente ainda pensa que Frankenstein é o nome da criatura fantástica. Na verdade, Viktor Frankenstein, um estudante de ciências naturais, é seu criador. A criatura não recebe nome próprio, no livro. É mencionado apenas como “monstro”, “demônio”, “criatura”.
            Considerar o livro uma simples história de terror seria apequená-lo. Sua ambição remete à mitologia grega, em que o titã Prometeu rouba dos deuses o fogo, sendo por isso severamente punido. Trata-se do desejo humano de se igualar aos deuses. Afinal, criar a vida é função divina. Também Frankenstein, no livro imortal de Mary Shelley, é punido por sua ousadia e desmedida ambição.


LA MONSTRO DATREVENAS: 200-JARA FRANKENSTEIN

            En januaro 2018 la mondo rememoras unu el la plej simbolaj figuroj de la monda literaturo kaj kinoarto: la verko “Frankenstein, aŭ la Moderna Prometeo”, lanĉita unuafoje en la jaro 1818, en Britujo. La aŭtorino, Mary Shelley, verkis ĝin dum la jaroj 1816 kaj 1817, kaj estis nur 20-jaraĝa, kiam la verko publikiĝis unuafoje. La unua eldono, kiu konsistis el nur 500 ekzempleroj, tamen ne aperigis la nomon de la verkintino. La sukceso estis tuja kaj furora, kaj sennombraj eldonoj sekvis. Definitiva teksto aperis poste, kun ŝanĝoj.
            Kuriozaj estis la cirkonstancoj, en kiuj ŝi komencis la verkadon de tiu klasikaĵo. Dum somerumado kun sia tiama fianĉo, la fama poeto Percy Shelley, en Svisujo, kune kun la amiko (ankaŭ poeto) Lord Byron, la vetero fariĝis malbona. Ĉar la grupo devis resti enfermita en la gastejo, unu el ili proponis, ke ĉiu verku rakonton en la ĝenro “fantoma”, aŭ “horora”. Tiam ŝi ekhavis la ideon verki romanon pri medicinstudento, kiu vivigis homan estulon.
            Pro influo de multaj kinoversioj de la rakonto, multaj homoj ankoraŭ pensas, ke Frankenstein estas la nomo de la kreita monstro. Fakte, en la libro, Viktor Frankenstein estas la nomo de la kreinto, kiu estis studento de natursciencoj. La kreito mem ne havas propran nomon, kaj estas menciita ĉiam kiel “Monstro”, “Demono”, “Malbenito”, “Kreito”. Ĝi havis flavan haŭton, naŭzan aspekton kaj altan staturon.
            La unua filmo farita surbaze de tiu libro datiĝis de 1910. Multaj aliaj sekvis, ĉiam emfazante la “hororan” flankon de la rakonto. Tamen, redukti “Frankenstein” al hororaĵo estas neĝuste kompreni ĝin. La tuta signifo devenas de la helena mitologio: Prometeo estis Titano, kiu ŝtelis la fajron  de la dioj kaj transdonis ĝin al la homoj. Temas pri la homa revo fariĝi dio. La plej valora kreaĵo de dioj estas la vivo mem, kaj la juna Frankenstein sukcesis krei homecan vivulon, eĉ se malfeliĉan kaj vivantan marĝene de la homaro. Tamen, la Kreito demandas pri la signifo de la vivo, de la destino, pri la rilatoj inter kreinto kaj kreito. Ĝi havas homajn sentojn kaj angorojn. Kruelaĵoj okazas pro malharmonio en la “animo” de la Monstro, same kiel okazas kun la “normalaj“ homoj.
            En Esperanto ekzistas traduko de la jubileanta verko, farita surbaze de la unua eldono, de 1818. Ĝi estas disponebla en interreto sub la adreso
(Artikolo aŭskultebla per

3 comentários:

  1. Justa homenagem à autora, ao Dr. Viktor e à criatura!

    ResponderExcluir
  2. Comentário muito esclarecedor, que merece efusivos agradecimentos.

    ResponderExcluir
  3. Gratulon por via alloga artikolo, Paŭlo!
    Mi klopodos legi la esperantan tradukon.

    ResponderExcluir