terça-feira, 27 de fevereiro de 2018

OS ANTIGOS INGLESES ERAM PRETOS DE OLHOS AZUIS




Eu lembro. Na escola, ensinavam: ”Há quatro raças: branca, negra, amarela e vermelha”. Eu achava aquilo colorido demais, mas criança não dava palpite.
Passou o tempo e a biologia se encarregou de desmanchar essa bobagem. O conceito de raça já não se sustenta, há muito. Mas o racismo persiste e até tem aumentado, mundo afora. Não dá para entender.
Recentemente, o Museu de História Natural, na Inglaterra, aplicou mais um golpe nesse anacronismo. Os cientistas descobriram que os ingleses, há 10000 anos, eram pretos de olhos azuis. A pesquisa genética foi feita na famosa ossada descoberta numa caverna, em 1903, o chamado “Homem de Cheddar”. Dois artistas esculpiram-lhe a cabeça, seguindo as indicações dos geneticistas. Antes, pensava-se que teria a tez clara; estavam enganados.  Era o caso de se perguntar o significado dessa descoberta aos racistas que se denominam “supremacistas brancos”.
A Associação Universal de Esperanto publicou (1999) um interessante livrinho didático com o título “Papai, o que é racismo?”. Contém o diálogo de um pai com sua filha, a respeito do assunto. Vale a pena conversar com as crianças sobre isso.



NIGRAJ, BLUOKULAJ PRABRITOJ


            Mi bone memoras, ke kiam mi estis infano, en la elementa lernejo, oni firme instruadis pri rasoj. Kaj ni, infanoj, englutis tiujn informojn tute senpense: “Ekzistas en la mondo kvar rasoj: la blanka, la nigra, la flava, la ruĝa”. Efektive, mi ĉiam miris, ke oni atribuas tiajn vivecajn kolorojn al homoj, inter kiuj la ekstera aspekto estas tiom varia, individue. Sed al infanoj oni ne permesis kontesti la instruojn...
            Pasis jardekoj, kaj tiu koncepto radikale ŝanĝiĝis. Nuntempe, biologio jam ne rekonas la ideon pri raso, ĝi jam ne faras sencon, sub la lumo de eltrovoj de genetikistoj. Kaj tamen, plej mirinde!, “rasismo” ankoraŭ ekzistas en la mondo – kaj onidire eĉ kreskas, ĝenerale. Nekompreneble!
            Lastatempa publikigo en la kampo de pura scienco denove batis tiun anakronismon. Sciencistoj el la Muzeo de Naturhistorio, en Britujo, eltrovis, ke antaŭ 10000 jaroj britoj havis malhelbrunan (aŭ nigran) haŭton kaj harojn, kaj bluajn okulojn.  Tion ili konkludis per detalaj genetikaj analizoj de la tiel nomata “homo de Cheddar”. Ĉi tiu estas la plej antikva homa ostaro en Anglujo, kvankam oni kalkulas, de Homo sapiens alvenis en tiu regiono 30000 jarojn antaŭe. Surbaze de tiu genetika studo, du artistoj kreis skulptaĵon montrantan la supozeblan kapon de tiu prahomo. Tiu ostaro estis trovita en la jaro 1903, en kaverno. Antaŭe, la esploristoj klopodis rekonstrui la korpon surbaze nur de la formo de la kranio, kaj ili kovris la tuton per blanka haŭto. Neĝuste!
            La instruo estas klara. La leĝoj de evoluado estas pli kompleksaj ol tion supozas la adeptoj de rasismo. Necesas akcepti la ideon, ke ni ĉiuj estas nur “homoj kun homoj”.
            Interesa kontribuo al tiu temo estas la libreto “Paĉjo, kio estas rasismo?”, publikigita de Universala Esperanto-Asocio, en 1999. En ĝi, patro dialogas kun sia filino pri tiu danĝera misideo. Malgraŭ la tuta progreso de scienco, tamen ankoraŭ indas klarigi la aferon, precipe al infanoj, por ke ĝi definitive malaperu.

(Artikolo  auskultebla  per 
esperantaretradio.blogspot.com.br )

3 comentários:

  1. O tema havia já sido postado no Louco, mas vale a pena repisar; mesmo assim, os supremacistas brancos não aprendem. Texto muito bom!

    ResponderExcluir
  2. Verŝajne la homa specio estas unurasa, sed kun pluraj etnoj. Racia supereco do estas nur stultaĵo. Jen urĝa lernotaĵo. Brila teksto!

    ResponderExcluir
  3. Muito interessante, como, que por meio de uma ossada, consegue-se descobrir a cor da pela e a cor dos olho? Fiquei intrigado com isso.
    Mas o tema como sempre é muito bom, coloca por terra toda esta bobagem de supremacia, seja la qual for.

    ResponderExcluir